Diametre nur tri-kaj-duon-oble pli granda ol la Suno, Aĥernaro lumis kiel ducent okdek sunoj, estante nepriskribeble hela blua stelo de la spektra klaso B5. La kosma ŝipo, farinta la registraĵon, foriris flanken. Verŝajne, pasis jardekoj da vojo. Sur la ekrano aperis alia suno — hela verda stelo de la klaso S. Ĝi kreskis, lumante ĉiam pli hele, dum la stelŝipo de la fremda mondo estis proksimiĝanta al ĝi. Mven Mas pensis, ke la verda nuanco de ĝia koloro estus multe pli bela tra atmosfero. Kvazaŭ responde al lia penso, sur la ekrano aperis supraĵo de nova planedo. La fotoj estis faritaj kun paŭzoj — la ekrano ne montris proksimiĝon al la planedo. Antaŭ la spektantoj subite elkreskis lando de altaj montoj, ĉirkaŭkovrita per ĉiuj penseblaj nuancoj de verda lumo. Nigre-verdaj ombroj de profundaj kanjonoj kaj krutaj deklivoj, blu-verdaj kaj lil-verdaj prilumitaj rokoj kaj valoj, akvamarinaj neĝoj sur montopintoj kaj altebenaĵoj, flav-verdaj terpecoj, forbruligitaj de la varmega suno. Malakitaj riveretoj kuris malsupren, al nevideblaj lagoj kaj maroj, kaŝiĝantaj malantaŭ montoĉenoj.
Poste kovrita per rondaj montetoj ebenaĵo sterniĝis ĝis rando de maro, ŝajnanta el malproksime brilanta folio da verda fero. Bluaj arboj nebulis per densa foliaro, arbarkampetoj floris per purpuraj strioj kaj makuloj de nekonataj arbustoj kaj herboj. Kaj el profundo de la ametista ĉielo per potenca torento fluis or-verdaj radioj. La homoj de la Tero rigidiĝis. Mven Mas fosis en sia senlima memoro, por precize determini situon de la verda suno.
«Aĥernaro estas la Alfa de Eridano, alte en la suda ĉielo, apud la Tukano. La distanco estas dudek unu parsekoj… Reveno de stelŝipo kun sama ŝipanaro estas neebla», — rapide flugis akraj pensoj.
La ekrano estingiĝis, kaj stranga ŝajnis la aspekto de la fermita halo, adaptita por pripensadoj kaj konsiliĝoj de loĝantoj de la Tero.
— Tiu verda stelo, — ree eksonis la parolo de la prezidanto, — kun abundo de zirkonio en la spektraj linioj, estas iomete pli granda, ol nia Suno. — Grom Orm rapide listigis koordinatojn de la zirkonia suno. — En ĝia sistemo, — daŭrigis li, — estas du planedoj-ĝemeloj, rivoluantaj unu kontraŭ la alia en tia distanco for de la stelo, kiu konformas al la energio, kiun ricevas la Tero disde la Suno.
Diko de la atmosfero, ĝia konsisto, kvanto da akvo koincidas kun la kondiĉoj de la Tero. Tiaj estas anticipaj datumoj de la ekspedicio de la planedo CR519. Samaj mesaĝoj parolas pri malesto de supera vivo sur la planedoj-ĝemeloj. Supera pensanta vivo tiel transformas la naturon, ke ĝi estas rimarkebla eĉ por supraĵa observo el alte fluganta stelŝipo. Eblas kalkuli, ke ĝi aŭ ne sukcesis tie evolui, aŭ ankoraŭ ne evoluis. Tio estas nekredeble rara sukceso. Se tie troviĝus supera vivo, la mondo de la verda stelo estus malfermita por ni. Jam en la sepdek dua jaro de la epoko de la Ringo, antaŭ pli ol tri jarcentoj, nia planedo faris pridiskuton de demando pri loĝigo de planedoj kun supera pensanta vivo, kvankam ne atinginta nivelon de nia civilizo. Tiam estis decidite, ke ajna invado sur tiajn planedojn kondukas al neeviteblaj perfortoj pro profunda nekompreno.
Ni scias nun, kiel granda estas diverseco de mondoj en nia Galaksio. Estas steloj bluaj, verdaj, flavaj, blankaj, ruĝaj, oranĝaj, ĉiuj hidrogen-heliumaj, sed laŭ malsama konsisto de siaj ŝeloj kaj kernoj nomataj karbonaj, cianaj, titanaj, zirkoniaj, kun malsama karaktero de radiado, altaj kaj malaltaj temperaturoj, malsama konsisto de siaj atmosferoj kaj kernoj. Estas planedoj de plej malsamaj amplekso, denso, konsisto kaj diko de atmosfero, hidrosfero, distanco ĝis suno, kondiĉoj de turniĝo. Sed ni scias ankaŭ alion: nia planedo kun siaj sepdek procentoj da akvokovrita supraĵo, en koincido kun proksimeco al la Suno, verŝanta sur ĝin potencan torenton de energio, prezentas ne ofte renkontatan bazon de potenca vivo, riĉa je biomaso kaj diverseco de senĉesaj transformiĝoj.
Tial la vivo ĉe ni evoluis pli rapide, ol sur aliaj mondoj, kie ĝi estis subpremita pro nesufiĉo de akvo, suna energio aŭ pro malgrandaj areoj da sekaĵo. Kaj pli rapide, ol sur planedoj, tro riĉaj je akvo. Ni vidis en elsendoj laŭ la Ringo evoluon de vivo sur akvokovritaj planedoj, de vivo, despere rampanta supren laŭ tigoj de vegetaĵoj, elstarantaj el eterna akvo.
Sur nia akvoriĉa planedo same estas relative malgranda areo de kontinentoj por kolekto de suna energio ĉu per nutraj vegetaĵoj, ĉu per ligno, aŭ simple per termoelektraj instalaĵoj.
En la plej antikvaj periodoj de la historio de la Tero la vivo evoluis pli malrapide en marĉoj de malaltaj kontinentoj de paleozoiko, ol sur altaj kontinentoj de kenozoiko, kie okazis lukto ne nur pri nutraĵo, sed ankaŭ pri akvo.