― La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto, mi ne povus limiĝi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus uzi parton de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, sed tio ĉi, kiel mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la estonteco.
Seke kaj malgaje disiĝis la amikoj. Siksten tuj ekveturis en N., Monblero do kun ia malluma energio profundiĝis en siajn okupojn kaj penis pliforte elfroti el sia memoro la postesignojn de la lasta parolo kun Aŭgusto, al kiu li sentis nun nevolan simpation.
Tiel pasis du semajnoj.
Unu fojon, reveninte post tagmanĝo domen, Monblero ekvidis sur sia skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de adreso li tuj ekkonis la manon de Aŭgusto. Liaj okuloj eklumiĝis per ĝojo, li febre disŝiris la paketon kaj avide sin prenis je la legado de ĝi, sed tuj de la unua linio lia vizaĝo mallumiĝis, la brovoj kunmoviĝis de ĉagreno kaj la letero malpene falis sur la tablon ne legita.
Ĝi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina kuracisto, vidinte en tio ĉi preskaŭ mokon je si kaj siaj konvinkoj, decidis ne legi ĝin, malgraŭ tio, ke la enhavo de la letero lin forte interesis.
Sed la cirkonstancoj rapide ŝanĝiĝis.
Vespere en tiu ĉi tago Monbleron vizitis unu de liaj konatoj ― juna matematikisto kaj esperantisto Raulo Ĉielson…
―
Sed tiu ĉi nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni devas tie ĉi forlasi iom la komencitan fadenon de nia rakonto kaj haltigi sur la nova persono apartan atenton de niaj legantoj.
Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta junularo, Ĉielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj ecoj staris je tuta kapo pli alte ol ili ĉiuj kaj posedis tian antaŭvidon, kiu kune kun talento fortiri post si amason faras ĉiam apartecon de grandaj homoj, restigantaj post si memoron en malproksima idaro.
Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera, energia vizaĝo, kun fiera, ordonanta rigardo de brila ― nigraj, akraj kaj saĝaj okuloj, kun aristokratia teniĝo kaj estetikaj manieroj, li posedis grandegan fizikan forton kaj ankoraŭ pli rimarkindan forton de karaktero, kiun ne povis rompi nek la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la severeco de liaj edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj…
Li estis la filo de bonhavaj gepatroj, kiuj restigis por li ian kapitaleton, kiu donadis al li la eblecon vivi tute memstare. Por lukso li havis neniajn rimedojn, sed ĝin li ne bezonis. Donacita per grandaj kapabloj kaj plifruinta siajn lernejajn kaj universitatajn kolegojn, li ne ekiris tamen sur la ekbatita per la piedoj de aliaj vojo, kondukanta al la karjero. Li restadis ĉiam originala kaj sola. Malaltaj, facile atingeblaj celoj lin neniam altiris; lia maltrankvila animo celis ĉiam al la altaj idealoj, kiuj al aliaj ŝajnis neplenumeblaj utopioj.
Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj naturajn sciencojn, li subite forlogiĝis per la propagandata de Flamariono ideo de interkomunikiĝo de la tero kun la loĝantoj de Marso, kaj li jam estis preta komenci la propagandon de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo de tiu ĉi penso; sed tuj ĉe la unuaj paŝoj li estis haltigita per malgrandega je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris serioze laŭlarĝe de lia vojo. ― Li sciis nur du eŭropajn lingvojn kaj dank' al tio ĉi la energie komencita afera korespondado tuj haltis mem.
― Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj kun Marso, ― ekkriis li unu fojon en atako de plej granda ĉagreno ― se ni ĝis nun ne povas kompreni unu alian!
Ne pensante longe, li decidis dediĉi du jarojn da laboro por la ellerno de la plej gravaj lingvoj eŭropaj. Kaj jen li kun propra al li energio prenas sin je la lingvoj, gramatikoj kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la laboro. La saĝo faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas subpremataj per la senfina ŝtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj kaj per amasoj da esceptoj, ― sed Ĉielson sidas obstine kaj observas ĉian paŝon de sia progresado. Li vidas en si ian malkapablecon, mallumiĝon de siaj spiritaj fortoj, sed lia energio ne falas; li povas senti kompaton nur por aliaj, por si do mem li estas senkompata… Kaj jen en la tempo de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda broŝureto de Ŝlejer ― "Volapük". Ĝi estas la lingvo de l' mondo, la lingvo, en kiu povas kaj devas paroli ĉiuj popoloj de l' nordo kaj sudo, de l' oriento kaj okcidento. Tiu ĉi ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For lingvaro, for vortaroj!… Oni devas nur ellerni tiun ĉi lingvon kaj la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la korespondado de ĉiuj popoloj kun ĉia mondo.