Sed la diaro, ĉe Zeŭso sidante, interparoladisSur ora planko, kaj Hebo la glora al ili ĉirkaŭeVerŝis nektaron. La dioj, prenante la orajn pokalojn,Unu aliajn regalis kaj suben, sur Trojon, rigardis.Jen l’ Olimpano Kronido ekvolis Heron inciti 5Per parolado korpika kaj diris malrektmaniere: «Du helpantinojn-diinojn havas l’ hero’ Menelao,Heron Arganan kaj Alalkomenan diinon-Atenon.Sed, forestante de li kaj de tie ĉi lin rigardante,Ili estas kontentaj; dum la dolĉridanta Kiprido 10Helpas Parison kaj de li la Kerojn terurajn forpelas.Ankaŭ hodiaŭ ŝi lin, al la morto proksiman, eksavis,Kvankam l’ Aresoamato hero’ Menelao lin venkis.Ni do nun devas prijuĝi, kiel ni finos l’ aferon,Ĉu la malbonan militon kaj la teruregan batalon 15Ni reekigos, aŭ pacon al ambaŭ popoloj donacos.Se tio lasta al ĉiuj estas agrabla kaj kara,L’ urbo de l’ reĝo Priamo konservos en si la loĝantojnKaj Menelao kondukos for l’ Arganinon Helenon.» Tiel li diris. Sekrete murmuris Ateno kaj Hero, 20Kune sidante kaj kontraŭ Trojanoj mizerojn nutrante.Certe, Ateno silentis, ŝi eĉ unu vorton ne diris,Kvankam ŝi Zeŭson koleris, ŝin prenis sovaĝa malico.Sed ne detenis la brusto de Hero koleron. Ŝi diris: «Ho vi, Kronido kruela, kian vi vorton eldiris! 25Ĉu vi nun volas forlasi senfrukte kaj vane penadojn,Ŝviton de mia laciĝo? Mi miajn ĉevalojn lacigis,Virojn vokante por ekpereigi Priamon kun filoj!Faru ĝin, sed ni, aliaj dioj, ĝin certe ne laŭdos.» Al ŝi respondis indigne Zeŭso la Nubkolektulo: 30«Ho, malicega vi, kion Priamo kaj la PriamidojKontraŭ vi faris, ke ĉiam vi brulas per flama deziroTrojon detrui, ĉi tiun urbon belegkonstruitan?Se vi trairus pordegojn kaj murojn altegajn de l’ urboKaj ekmanĝegus la vivan Priamon kaj la Priamidojn 35Kun la Trojanoj, nur tiam satigus vi vian malicon.Faru vi, kiel vi volas, ke poste ĉi tiu disputoInter ni ambaŭ ne estu la kaŭzo de granda malpaco.Sed mi nun diras alion, kaj vi ĝin konservu en koro:Se ankaŭ mi havos grandan deziron por urbon detrui, 40Kie homoj loĝadas, al vi estantaj amikoj,Mian koleron vi ne detenu, sed lasu min agi.Mi al vi cedas nun, kontraŭ mia deziro, la urbon,Ĉar kiom ajn sub la suno kaj la multestela ĉieloEstas da urboj, loĝataj de teronaskitaj mortemaj, 45Estis de ĉiam al mi plejamata la sankta Trojurbo,Ankaŭ Priamo kaj l’ viroj de tiu ĉi reĝo kuraĝa;Tie ne mankis al mi ĉe altaro festenoj komunajNek vinverŝado, nek timiano, konvena al dio.» Al li la bovookula Hero majesta respondis: 50«Trio da urboj ekzistas, amataj de mi pli ol ĉiuj,Argo kaj Sparto kaj la larĝestrata urbo Mikenoj.Ilin detruu vi, se ekmalamos vi ilin en koro,Kaj ne defendos mi ilin, kaj kontraŭ vi ne maliciĝos.Se mi kolerus kaj kontraŭ ilia detruo agadus, 55Miaj penadoj ja restus senfruktaj: vi estas pli forta.Sed ankaŭ mian laboron kontraŭi ne estas konvene:Mi estas ankaŭ diino, de l’ gento, vin mem elnaskinta,Mi, plej majesta diino, de patro Krono naskita,Glora duoble: laŭ gento kaj ankaŭ ĉar mi la edzino 60Estis nomita al vi, kiu inter senmortaj regadas.Sed reciproke ni cedu nun unu al la alia,Mi al vi kaj vi al mi, kaj imitos nin poste aliajDioj. Sed vi nun ordonu plej tuje al Palas-AtenoVeni en mezon de la Aĥajidoj kaj de la Trojanoj; 65Kaj ŝi ektentu, ke la Trojurbanoj l’ Aĥajojn fierajnNun la unuaj ofendu, agante kontraŭ la ĵuro.» Diris ŝi. Ne malobeis la patro de dioj kaj homojKal al diino Ateno li diris la vortojn flugilajn: «Iru en mezon de la Aĥajidoj kaj de la Trojanoj 70Kaj vi ektentu, ke la Trojurbanoj l’ Aĥajojn fierajnNun la unuaj ofendu, agante kontraŭ la ĵuro.» Diris li kaj li ekscitis Atenon, de longe flamantan.Tuj ekrapidis ŝi suben de l’ altaj supraĵoj Olimpaj.Kiel stelo, sendita de la multesaĝa Kronido 75Al ŝipaĝantaj aŭ ia granda armeo por signo,Brilas kaj daŭre l’ flugado disŝutas multegajn fajrerojn:Al ĝi simile rapidis al tero Palas-Ateno.Inter la militistaro mirego ekprenis vidintojn,La kuprarmitajn Aĥajojn kaj ĉevalbridulojn Trojanojn, 80Kaj, rigardinte, unu alian tiel parolis: «Certe, nun ree malbona milito, terura bataloEstos, aŭ ligos per paco ambaŭ militistarojnZeŭso, kiu decidas militon inter mortemaj.» Tiel multaj Trojanoj kaj Aĥajidoj parolis. 85Sed ĉe Trojanoj penetris Ateno, preninte figuronDe Laodoko kuraĝa, filo de Antenoro,Diosimilan Pandaron serĉante, ĉu ŝi lin eltrovos.Trovis ŝi lin, Likianon la fortan kaj neriproĉeblan;Staris li, kaj lin ĉirkaŭis arego da ŝildotenantoj, 90Viroj, sekvintaj al li de rivero sanktega Esepo.Apudiĝinte, Ateno eldiris la vortojn flugilajn: «Ĉu vi obeos hodiaŭ al mi, Likiano kuraĝa?Ĉu kuraĝiĝos vi en Menelaon sagon enpafi?Tiam vi dankon kaj gloron akirus de ĉiuj Trojanoj 95Kaj pli precipe de la Priamido, de l’ reĝo Pariso.De li plejfrue vi certe brilegajn donacojn ricevus,Se Menelaon, l’ Aresoamaton Atridon, li vidusDe via sago venkitan, metitan sur brulan lignaron.Nu, vi rapidu, ellasu la sagon en gloran Atridon, 100Kaj al Apolo Likia, la Arkoportanta, promesuGrandhekatombon el ŝafoj unuanaskitaj oferiPost reveniĝo en domon de patro, en sanktan Zelion.» Tiel ŝi diris kaj koron de la malprudenta ekmovis.Tuj li arkpafon ekprenis, faritan el kornoj de kapro, 105Kiun li mem, la sovaĝan, entrafis en bruston, de sube,Kiam de ŝtono ĝi saltis (li ĝin en embusko atendis);Kaj ĝin entrafis en bruston, — per dorso ĝi falis sur ŝtonon.Havis sur kapo ĝi kornojn de dekses manplatoj laŭ longo.Ilin artege aranĝis kaj fleksis kornaĵmetiisto 110Kaj, polurinte, almetis al ili hoketon el oro.Ĝin nun Pandaro ekstreĉis, atente starigis, al teroAlapoginte; l’ amikoj kuraĝaj lin kaŝis per ŝildoj,Por ke la viroj Aĥajaj ne venu en movon pli frue,Ol Menelao Aresoamato estos trafita. 115Jen li tegmenton sagujan malkovris kaj sagon elprenis,Neuzitan, flugilan, la kaŭzon de nigraj doloroj,Kaj tuj alfaris la sagon maldolĉan al l’ arkotendenoKaj al la arkoportanta Apolo Likia promesisDankhekatombon el ŝafoj unuanaskitaj oferi, 120Kiam li estos veninta en domon, sankturbon Zelion;Kaptis samtempe la bovotendenon kaj sagenfendaĵonKaj apudigis feraĵon al l’ arko, tendenon al brusto.Baldaŭ, apenaŭ li streĉis la grandan pafarkon rondforman,Jen la tendeno bruege ekkrakis, elflugis la sago 125La akrapinta, avida eniĝi en militistaron. Sed, Menelao, pri vi ne forgesis la dioj feliĉajKaj pliprecipe l’ akiroprenanta filino de Zeŭso,Kiu, antaŭstariĝinte, forigis la sagon maldolĉan.Ŝi ĝin formetis de l’ korpo, kiel amanta patrino 130Pelas muŝeton de l’ filo, ĝuanta dormon la dolĉan.Sed la diino direktis ĝin tien, kie sur zonoOraj ligaĵoj aliĝis kaj estis duobla kiraso.Falis sur zonon la fortalfaritan la sago maldolĉa,Kaj tra la zono la bonaranĝita trairis la sago; 135Ĝi unutempe trahakis kirason la artefaritanKaj kupran platon, la sagrebatilon, sur korpo portatan;Ĝi lin defendis plej bone, sed ĝin eĉ trairis la sago,L’ haŭton eksteran gratinte de la heroo Atrido;Kaj el la vundo elfluis rapide la sango nigreta. 140 Kvazaŭ la oston de elefant’ purpurigas virinoEl Meonlando aŭ Karo por vangornamaĵoj ĉevalaj,Kaj ĝi en domo kuŝadas kaj multaj ĉevalorajdantojVolas por si ĝin forpreni, sed ĝi, difinita por reĝoj,Reĝon rajdantan glorigas kaj lian ĉevalon ornamas: 145Tiel same koloris la sango vin, Menelao,Viajn femurojn, piedojn kaj maleolojn belegajn. Tiam timegis la reĝo de viroj, Agamemnono,Kiam li vidis la nigran sangon, fluintan el vundo,Kaj ektimegis li mem, Menelao Aresoamata; 150Sed malinterne vidinte la sagajn pikilojn kaj ŝnuron,En lia brusto denove la koro ricevis trankvilon.Jen, sopirante profunde, eldiris Agamemnono,Manon de l’ frato tenante; ĉirkaŭe ĝemadis l’ amikoj. «Frato karega, por via mortigo mi faris la ligon, 155Vin elmetinte la solan kontraŭbatali Trojanojn.Nun ili trafis vin kaj ekperfidis la sanktan ĵuradon,Sed tute vanaj ne estas ĵurado kaj sango de ŝafoj,Nek vinverŝado, nek manopremado, de ni konfiditaj;Ĉar kvankam la Olimpano ĉi tion ankoraŭ ne faris, 160Iam plenumos li tion ĉi, kaj ili kare depagosĈiuj per kapoj iliaj kaj per virinoj, infanoj.Ĉar mi nun scias certege en mia animo kaj koro:Iam alvenos la tago, — kaj falos la sankta Trojurbo,Reĝo Priamo kaj viroj de l’ reĝo ponardotrafema; 165Zeŭso Kronido, la alta reĝanto, l’ eteroloĝano,Mem kontraŭ ili ŝancelos sian ŝildon teruranPro la perfido ilia. Kaj nepre ĉi tio fariĝos.Sed al mi estos kruela doloro pri vi, Menelao,Se vi ekmortos kaj nun ektransiros la limon de vivo: 170Malhonorita mi iros en multsoifatan Argujon!Ĉar eksopiros nun certe l’ Aĥajoj pri tero patrujaKaj ni forlasos Priamon kaj la Trojanojn gloriĝiPer Arganino Heleno, kaj via ostaro ekputros,En la Trojlando kuŝante, ne plenuminte l’ aferon. 175Tiam eldiros ne unu el la fieregaj Trojanoj,Suren saltinte, sur tombon de Menelao la glora:„Ke tiel same li ĉiam venĝu, la reĝo Atrido,Kiel li tien ĉi vane kondukis la virojn Aĥajojn!Ĉar li jam estas irinta en sian patrujon amatan 180Kun la ŝiparo malplena kaj Menelaon lasinte.“Estos dirata de iu, kaj tiam englutu min, tero!» Sed konsolante eldiris la blonda hero’ Menelao:«Vi trankviliĝu, neniel timigu l’ Aĥajan popolon,Ĉar ne en loko danĝera vundis min sago la akra: 185Supre defendis min mia zono brilanta, kaj subeMia bindaĵo kaj plato, forĝita de kuproartistoj.» Al li respondis la ĉefo de viroj, Agamemnono:Ho, Menelao, amata, ke tio ĉi tiel nun estu!Sed kuracisto esploros la vundon, sur ĝin li almetos 190Sanigilaĵon, kiu la nigrajn dolorojn ĉesigos.» Diris kaj turnis sin al Taltibio, la dia heroldo:«Vi, Taltibio, alvoku plej tuje al ni Maĥaonon,La Asklepidon gloregan, la kuraciston perfektan,Por ke li nun Menelaon Aresoamatan esploru: 195Trafis per sago lin ia artega pafisto TrojanoAŭ Likiano, por lia glorego, por nia doloro.» Tiel li diris, kaj ne malobeis al li la heroldo,Kaj li rapide trairis la kuproarmitajn Aĥajojn,Ĉirkaŭrigardis serĉante kaj jen Maĥaonon ekvidis 200Inter la vicoj kuraĝaj de ŝildotenantaj herooj,Kiuj lin sekvis el Triko, riĉega per belaj ĉevaloj.Alproksimiĝis li kaj al li diris la vortojn flugilajn: «Asklepofilo, vin vokas Agamemnono la reĝo,Por Menelaon esplori, la ĉefon de Aĥajidoj: 205Trafis per sago lin ia artega pafisto TrojanoAŭ Likiano, por lia glorego, por nia doloro.» Tiel li diris kaj en Maĥaono la koron frapigis.Ambaŭ rapide trairis l’ amasojn de la Aĥajidoj.Tie veninte, kie troviĝis la blonda heroo 210Ekvundita (ĉirkaŭis lin viroj la plej eminentaj,Li do, la dia heroo, staris en mezo de ili),Baldaŭ li tiris la sagon el zono la densalfarita.Dum l’ eltirado kurbiĝis posten la sagopikiloj;Tiam deligis li zonon la artefaritan, kaj sube 215Lian bindaĵon kaj platon, forĝitan de kuproartistoj,Poste, vidinte la vundon, kaŭzitan de l’ sago maldolĉa,Suĉis la sangon kaj arte ĝin kovris per kuracigaĵo,Iam donita al lia patro de bona Ĥirono. Dum la zorgado pri la kuraĝega hero’ Menelao 220Iris antaŭen la vicoj de ŝildotenantaj Trojanoj.Ankaŭ l’ Aĥajoj reprenis l’ armaĵojn, ekflamis milite. Nun vi ne vidus la dian Agamemnonon dormantaNek ektremanta kaŝiĝi aŭ iri nevole batali:Kuris li en la batalon, la virojn kovrantan per gloro. 225Lasis li for la ĉevalojn kaj kuprobrilantan kaleŝon;Ilin, la fortespirantajn, poste detenis proksimeEŭrimedono la Ptolemeido kaj Pirenepo.Al li l’ Atrido ordonis atendi ne malproksime,Ĉar eble lin dum la virordigado atakos laciĝo. 230Li mem piede rapidis ĉirkaŭe la vicoj de virojKaj al ĉevalorajdantoj, en la batalon celintaj,Li proksimiĝis kaj diris la kuraĝigantan parolon: «Ke ne ĉesigu vi vian noblan kuraĝon, Arganoj,Ĉar la Kronido ne estos helpanto al mensoguloj; 235Kiuj l’ unuaj ekrompis nian sanktan ĵuradon,Korpoj de tiuj fariĝos certege vulturoakiro.Ni do la karajn edzinojn iliajn kaj junajn infanojnEn niajn ŝipojn kondukos post la almilito de l’ urbo.» Kiujn li vidis timeme irantaj al sanga batalo, 240Tiujn li laŭte mallaŭdis per tiuj ĉi vortoj insultaj: «Ĉu vi ne hontas, Arganoj, kuraĝaj nur sole per sagoj?Kial vi staras timeme, similaj al junaj cervetoj,Kiuj laciĝis post longa kurado sur kampo vastegaKaj ekstariĝis, perdinte la forton la vivan en brusto? 245Tiel frapitaj vi staras kaj en la batalon ne iras.Ĉu vi atendas, ke la Trojamasoj atingu la lokonDe ŝipoj belumbilikaj sur bordo de maro saŭmanta,Por ke vi vidu, ĉu super vi Zeŭso etendos la manon?» Tiel la vicojn Aĥajajn ĉirkaŭiradis la ĉefo. 250Jen, trairante l’ amasojn, li al Kretoanoj aliris.Ili armiĝis ĉirkaŭe Idomeneo kuraĝa,Kiu en vicoj antaŭaj similis al apro laŭ forto,Kaj apud li Meriono igis la postajn falangojn.Ilin vidinte, ĝojiĝis Agamemnono la ĉefo 255Kaj al Idomeneo eldiris la vortojn mielajn: «Idomeneo, mi vin pli estimas ol ĉiuj DanaojnEn batalado kaj ankaŭ en ĉia alia afero,Eĉ en festeno, kiam la vinon honoran nigretanLa Aĥajidoj plej noblaj en kalikoj dissolvas; 260Ĉar efektive, dum ĉiuj aliaj belbuklaj AĥajojTrinkas nur laŭ mezurilo, ĉiam via pokaloEstas plenega per trinko senĉesa, kiel la mia.Flugu do en la batalon kun la antaŭa kuraĝo.» Idomeneo, la ĉefo de Kretoanoj, respondis: 265«Ĉiam mi restos, Atrido, via fidela amiko,Kiel mi al vi promesis kaj jam de longe certigis.Sed vi aliajn Aĥajojn la belabuklajn ekigu,Por rapidigi batalon, ĉar la ĵuradon perfidisLa Trojurbanoj, pro tio al ili mizero kaj morto 270Estos, ĉar ili l’ unuaj agis kontraŭe ĵuradon.» Tiel li diris, kaj Agamemnono korĝoje foriris.Nun, trairante la arojn militajn, li venis Ajaksojn;Ambaŭ armiĝis, sekvitaj de nubo da pieduloj.Kiel sur monta supraĵo paŝtisto ekvidas nubegon, 275Kiun super la maro pelas Zefiro blovanta,Kaj ĝi, de malproksime, montriĝas pli nigra ol gudroKaj, super maro flugante, kondukas ventegon teruran,Kaj la paŝtisto timanta enpelas la brutojn en groton:Tiel kun la Ajaksoj la viroj junaj de Zeŭso 280Celis al la malamika batalo en densaj falangojMalklariĝintaj, kun ŝildoj kaj ponardegoj levitaj.Ilin rigardis kun ĝojo Agamemnono la ĉefoKaj, turniĝinte al ili, li diris la vortojn flugilajn: «Ambaŭ Ajaksoj, vi, ĉefoj de kuproarmitaj Arganoj, 285Al vi mi ne ordonas, ĉar vi tion ĉi ne bezonas,Ĉar vi ja mem la popolon igas kuraĝe batali.Ho, patro Zeŭso kaj dio Apolo kaj Palas-Ateno,Se tian koron kuraĝan ĉiuj brustoj enhavus,Baldaŭ subfalus la urbo fortmura de reĝo Priamo, 290Per niaj manoj prenita kaj de ni disrabita.» Tiel dirinte, forlasis li ilin, aliajn irinte;Vidas li la dolĉavoĉan viron Nestoron el Pilo,Ordigadantan amikojn kaj ilin igantan batali;Tie ĉi estis Ĥromi’, Alastoro kaj Pelagono, 295Ankaŭ la ĉefo Memono kaj l’ reĝo de viroj Biaso.Li la rajdantojn, ĉevalojn kaj kaleŝojn antaŭenMetis, kaj poste la piedulojn multnombrajn, kuraĝajn,La apogon batalan; timemajn li metis en mezon,Ke ili estu igitaj batali eĉ ankaŭ nevole. 300Li la ĉevalorajdantojn antaŭe admonis, petanteBone deteni ĉevalojn kaj ne amasiĝi malorde. «El vi neniu esperu la arton de rajdo kaj forton,Por pli antaŭe ol ĉiuj kontraŭ Trojanoj bataliAŭ deturniĝi returnen, ĉar tiel vi nur malfortiĝos. 305Kiu per sia kaleŝo atingos alian kaleŝon,Li ponardegon elmetu, ĉar tio ĉi estas pli bone.Per tia ago la patroj deĵetis urbegojn kaj murojn,Tian prudenton, spiriton en brustoj kuraĝaj havante.» Tiel konsilis la viro maljuna, militospertega. 310Lin ekvidinte, ĝojegis la reĝo Agamemnono,Kaj turniĝinte al li, li eldiris la vortojn flugilajn: «Ho, maljunulo, se al via koro en brusto kuraĝaViaj genuoj obeus, kaj restus la forto en korpo!Sed maljuneco la homa vin premas. Ho, se nur aliaj 315Viroj fariĝus maljunaj kaj vi restus inter junuloj!» Al li respondis Nestoro, Gerena ĉevalorajdanto:«Reĝo Atrido, mi mem deziregus tia estadi,Kia mi estis, venkinte la dian Eretalionon,Sed ĉion al unu homo ne donas la dioj senmortaj. 320Se tiam juna mi estis, min premas nun la maljuneco,Sed, eĉ maljuna, mi sekvos ĉevalorajdantojn, kaj igosIlin per vortoj, konsiloj; ĉi tio konvenas grizulon.Ke ponardegojn longombrajn ĵetu la junaj Aĥajoj,Kiuj naskiĝis post mi kaj al sia forto konfidas.» 325 Tiel li diris. Atrido foriris kun ĝojo en koroKaj Menesteon ekvidis, la filon de l’ glora Peteo,Stari senage en mezo de viroj kuraĝaj Atenaj;Kaj Odiseo multsaĝa estis kun Menesteo,Kaj ĉirkaŭ li Kefalenoj, en vicoj neŝanceligeblaj, 330Staris, ĉar ili ankoraŭ ne aŭdis la vokon batalan,Ĉar nur de ĵus ekrapidis renkonten la vicoj militajDe la ĉevalobridantoj Trojanoj kaj viroj Aĥajoj;Ili atendis, ke ia alia falango AĥajaKontraŭ Trojanoj ĵetiĝu, kaj tiel komencu batalon. 335Ilin vidinte, insultis la ĉefo de viroj, Atrido,Kaj, sin turninte al ili, eldiris la vortojn flugilajn: «Ho, Peteido, vi, filo de reĝo la Zeŭsoamata,Kaj ankaŭ vi, plenigita de ruzoj, intrigoj malbonaj!Kial, kaŝinte vin, vi militistojn aliajn atendas, 340Kvankam certege konvenas al vi kun la vicoj antaŭajStari kaj en la flamantan batalon rapide celiĝi.Mi ja vin ambaŭ plej tuje invitas al mia festeno,Kiam mi faras festenon por maljunuloj Aĥajaj!Ho, tio estas agrabla — manĝi viandon rostitan, 345Trinki pokalojn da vino dolĉega laŭ volo de koro!Nun kun la sama plezuro vi vidas, ke dek AĥajvicojVin antaŭiras batali kun fero la malkompatema.» Sed Odiseo multsaĝa rigardis kolere kaj diris:«Kia parolo, Atrido, elflugas nun el viaj lipoj? 350Kial vi diras, ke ni la batalon evitas? Ni ĉiujKontraŭ Trojanoj tuj metos koleron de dio Areso,Kaj se vi volas kaj se pri l’ afero vi zorgas, vi vidosKiel en vicoj antaŭaj la patro de TelemakoĴetos sin al la Trojanoj. Sed vi ne prudente parolis.» 355 Sed ridetante respondis al li Atreido la ĉefo,La kolerantan vidinte; li ŝanĝis l’ antaŭan parolon. «Ho, Odiseo multsaĝa, vi, filo de dia Laerto!Mi tute vin ne riproĉas kaj tute al vi ne ordonas,Ĉar mi ja scias, ke via koro en brusto la kara 360Nutras intencojn tre bonajn, kaj ambaŭ ni pensas egale.Iru do, ni plibonigos poste, se io malbonaEstas dirita; la dioj volu ĉi tion detrui.» Tiel dirinte, forlasis li ilin, kaj iris aliajn.Li Diomedon ekvidis kaj la Tideidon fieran, 365Kiu staris sur bela kaleŝo ĉevalojungita;Tie ĉi apud li staris Stenelo la Kapaneido,Kaj, ekvidinte lin, Agamemnono la ĉefo insulteAl li elmetis parolon kaj diris la vortojn flugilajn: «Ve al mi, filo de l’ forta Tideo ĉevalobridulo! 370Kial vi tremas kaj vojojn de la batalkampo rigardas?Certe, Tideo ne havis kutimon tiel tremegi:Kontraŭbatalis li malamikaron malposte amikoj.Tiel rakontas vidintoj de lia milita laboro.Mi mem ne vidis lin, sed oni diras, li ĉiujn superis. 375Li kun intencoj amikaj iam vizitis Mikenojn,Gaste; li kun Poliniko la dia kolektis viraron,Ĉar ili kontraŭ la sanktaj muroj de Teboj sin armis,Kaj ili petis Mikenojloĝantojn pri gloraj liganoj.Tiuj ĉi volus konsenti kaj peton ilian plenumi, 380Sed tion Zeŭso deturnis per antaŭsigno minaca.Kiam ili foriris kaj marŝis la vojon returnenKaj ekatingis denskanan Asopon, kun bordoj herbejaj,Sendis l’ Aĥajoj al ili Tideon kun rea demando.Iris Tideo kaj trovis grandnombron da Kadmeanoj; 385Ili festenis en domo de Eteoklo potenca.Sed tie ne ektimiĝis Tideo ĉevalobridulo,Kvankam li estis fremdulo kaj sola ĉe la Kadmeanoj.Li ilin por vetbatalo elvokis kaj venkis en ĉioSen ia peno: Ateno estis por li helpantino. 390Sed ekkoleris la Kadmeanoj ĉevalospronantajKaj kontraŭ li, foririnta returnen, aranĝis embuskonDe kvindek viroj junuloj, kiujn du ĉefoj kondukis,La Hemonido Meono, simila al dio senmorta,Kaj la hero’ Polifonto, la Aŭtofonido kuraĝa. 395Sed malhonoran sorton Tideo al ili pretigis:Ĉiujn mortigis kaj sole nur unu li sendis al hejmo;Lasis Meonon li for, obeinte al signoj de dioj.Jen kia estis Tideo la Etoliano. Sed filoLia malpli militema estas kaj pli babilema.» 400 Tiel li diris. Nenion respondis l’ hero’ DiomedoKontraŭ farita riproĉo, pro alta estimo al ĉefo.Tamen rediris la filo de Kapaneo glorega: «Vi ne mensogu, Atrido, ĉar bone vi scias la veron.Jes, ni nin gloras, ke ni per kuraĝo superas la patrojn; 405Ni almilitis la Tebojn, fortaĵon la sepepordegan,Kvankam ni malpli da homoj kondukis al muroj Aresaj,Al diaj signoj kredante kaj danke al helpo de Zeŭso,Dum la laŭditoj de vi ekpereis per propra malsaĝo.Tial vi ne egaligu la gloron de l’ patroj al nia.» 410 Lin ekrigardis kolere kaj diris l’ hero’ Diomedo:«Kara amiko, silentu kaj mian konsilon obeu,Ĉar ne kulpigas mi Agamemnonon, la ĉefon de viroj,Ke li ekscitas la kuproarmitajn Aĥajojn batali.Al li kuniĝos ja gloro, se la Trojanojn Aĥajoj 415Venkos kaj ekalmilitos fine la sanktan Trojurbon,Kaj li senfine malĝojos, se estos venkitaj l’ Aĥajoj.Sed ni rapidu kaj nian kuraĝon ni ekrememoru!» Diris li kaj kun armaĵ’ el kaleŝo li saltis sur teron,Kaj terurege eksonis la kurpo sur brusto de l’ ĉefo 420Ekrapidinta: timiĝus eĉ la plej kuraĝa el viroj.Kiel al bordo de maro laŭtege-eĥema ondegoUnu alian postsekvas, pelata de l’ vento Zefiro;En la komenco fortege leviĝas sur maro, sed posteFalas ĝi tondre al bordo kaj sur promontoro de maro 425Kurbefleksiĝas plej alte kaj ŝaumon la salan forkraĉas:Tiel l’ Aĥajoj moviĝis, kaj aro post aro rapidisEn al batalon senĉese. La ĉefoj potencis l’ amasojn.La militistoj silentis. (Kaj tiam neniu eldirus,Ke tiom multe da viroj voĉon posedas en brusto.) 430Ili honoris la ĉefojn per silentado; sur ĉiujBrilis koloraj armaĵoj, kiujn la virojn surmetis.Sed la Trojanoj, simile al aro sennombra da ŝafoj,Kiuj, donante la lakton en ŝtalo de viro riĉega,Blekas senĉese, aŭdante la voĉon de idoj iliaj: 435Tiel miksita kriado leviĝis nun inter Trojanoj;Ili ne ĉiuj posedis egalan kriadon kaj lingvon,Ĉar tio estis miksaĵo de lingvoj kaj fremdaj popoloj.Ilin ekscitis Areso, l’ Aĥajojn movigis AtenoKaj ankaŭ Timo, Teruro kaj la Disigo malsata, 440La amikino-fratino de l’ virmortigulo Areso:Tiu Disigo, komence malgrande, rampetas, sed posteĜis la ĉielo eklevas la kapon, irante sur tero;Tiu ĉi ĵetis malpacon komunan en mezon de l’ viroj,Inter amasoj vagante kaj pligrandigante ĝemadon. 445 Apudiĝinte apenaŭ kune sur loko komuna,Tuj kunpuŝiĝis la ŝildoj kaj ponardegoj kaj arojDe militistoj la kurpoarmitaj; la ŝildoj fleksitajUnuj aliajn renkontis, kaj bruo terura eksonis.Jen unutempe leviĝis ĝemado kaj krio de venko 450De mortigantoj kaj de mortigatoj, kaj l’ tero sangiĝis.Kiel riveroj, nutritaj per neĝoj, de montoj fluinte,Akvojn bruantajn en valon de intermiksiĝo enĵetas,El grandaj fontoj venante en mezon de kavo ĉizita;Kaj malproksime en montoj aŭdas la bruon paŝtisto: 455Tiel fariĝis teruro kaj krioj de l’ kunpuŝiĝintoj. Nun Antiloĥo l’ unua mortigis Trojan-militiston;Li Eĥopolon la Talizidon en vicoj antaŭaj,Frapis en kaskosupraĵon, kovritan de haroj ĉevalaj,Kaj lian frunton trapikis; kaj en la oston eniĝis 460La kupra pinto; kaj liajn okulojn ĉirkaŭis mallumo;En la batalo terura, simile al turo, li falis.Per la piedoj ekkaptis lin Elefonoro la reĝoĤalkodonido, la ĉefo de la grandanimaj Abantoj,Tiris lin for de la sagoj kun brula deziro plej tuje 465Preni l’ armaĵojn, sed lia penado mallonge nur daŭris,Ĉar dum tirado de l’ korpo ekvidis l’ hero’ Agenoro,Ke de l’ klininto la flanko montriĝis ekstere de l’ ŝildo,Ŝovis en ĝin ponardegon la kupran, kaj vivon forigis.Tiel forlasis lin vivo, kaj super li bruis batalo 470Inter la viroj Aĥajaj kaj Trojaj; simile al lupojViro ĵetiĝis sur viron, kaj homo homon mortigis. Telamonido Ajakso mortigis l’ AntemionidonSimoision la junan, florantan: lin lia patrinoIam, irante de l’ Ido, sur bord’ Simoisa eknaskis, 475Kiam, por vidi la ŝafojn, ŝi sekvis al siaj gepatroj;Tial ŝi Simoisio lin nomis. Sed al la gepatrojKaraj li ne rekompencis l’ edukon, nelonge li vivis,Ĉar lin mortigis Ajakso kuraĝa per ponardego;Li tuj komence ektrafis en bruston al li, apud mamo 480Dekstra, kaj la ponardego la kupra tra ŝultro kontraŭaIris. Kaj falis li teren en polvon, simila al poplo,Kiu ja ankaŭ en valo de marĉo grandega elkreskis,Glata sur trunko kaj nur sur supraĵo la branĉojn levante;Ĝin nun kaleŝkonstruisto fortranĉis per fero brilanta, 485Por el ĝi radoĉirkaŭon kurbigi por bela kaleŝo;Nun ankaŭ ĝi sekiĝante kuŝas sur bordo rivera:Tiel pereis nun Simoisio AntemionidoDe Zeŭsamata Ajakso. Antifo, en brila kiraso,La Priamid’, en lin ĵetis tra ar’ ponardegon la akran, 490Sed, pro maltrafo, al Leŭko, kuraĝa amik’ Odisea,Flanken treninta mortinton, ĝi en la ingvenon eniris.Sur la mortinton li falis, kaj l’ korpo ruliĝis el manoj.Nun Odiseo, kolera pro la mortigita amiko,Iris tra vicoj antaŭaj, armita de fero brilanta, 495Alproksimiĝis kaj ĵetis la ponardegon brilantan,Ekrigardinte ĉirkaŭe; deiris la viroj TrojanojDe l’ ekbatinta heroo, sed vana ne estis l’ ekbato:Demakaonon ĝi trafis, bastardon de reĝo Priamo,El Abidoso venintan, el land’ de ĉevaloj rapidaj. 500Lin Odiseo ektrafis, kolera pro sia amiko,En al tempion, kaj tra la tempio kontraŭa elirisLa kuprapinto, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis mallumo.Falis li brue sur teron, kaj lia armaĵo eksonis;Posten la vicoj antaŭaj kaj l’ brila Hektoro deiris. 505Laŭte l’ Arganoj ekkriis kaj tiris al si la mortintojnKaj ekrapidis antaŭen. Sed nun ekkoleris Apolo.De la altaĵo Pergama ekscitis li virojn Trojanojn: «Celu, ĉevalobriduloj Trojanoj, ne cedu la kamponAl Argujanoj, ne estas ja ili el fero aŭ ŝtono, 510Por malatenti l’ ekbatojn de kupro, pikanta la korpon.Certe, Aĥilo, la filo de la belabukla TetidoNun ne batalas; kolero mordetas lin apud la ŝipoj.» Kriis la dio terura de l’ urbo. Sed la AĥajarojnTritogonio la glora, Zeŭsido, ekscitis batali, 515Tra la amaso irante kaj malrapidantajn vidante. Nun ĉirkaŭvolvis la morto Dioron la Amarinkidon:En maleolon ektrafis lin ŝtono kruele dentitaEn la piedon la dekstran: ĝin ĵetis la ĉefo de Trakoj,La Imprazido Piroso, kiu eliris el Eno, 520Kaj ambaŭ venojn kaj ostojn la ŝtono kruela, senhontaTute pecigis, kaj sur sia dorso li suben, en polvonFalis; leviĝis la ambaŭ manoj al karaj amikoj,Kaj lia spiro ĉesiĝis. Sed la vundiginto alkurisKaj ekenigis en li ponardegon, en la umbilikon, 525Eksteriginte l’ intestojn, kaj liaj okuloj fermiĝis. Lin, l’ alkurinton, Toaso la Etoliano ekbatisSuper la mamo en bruston, kaj trafis la kupro en pulmon;Poste Toaso alkuris kaj la ponardegon elkaptisEl lia brusto, kaj baldaŭ eltiris la glavon akregan 530Kaj en mezventron ĝin ŝovis, kaj rabis de li lian vivon.Sed li ne prenis l’ armaĵojn, ĉar staris ĉirkaŭe la TrakojKun altfrizitaj kapharoj, tenante ponardegegojn,Kiuj nun, malgraŭ fortego, kreskego kaj lia kuraĝo,Tamen forpuŝis lin posten, — la forto lin for deirigis. 535Tiel nun ambaŭ en polvo kuŝis, la unu kaj dua,Ĉefo de Trakoj kaj ĉefo de kuproarmitaj Epeoj.Kaj ĉirkaŭ ili ankoraŭ multaj aliaj pereis. Tiun ĉi akton militan mallaŭdus nenia veninto,Kiu, sen malutiliĝo, ŝparita de kupro la akra, 540Agus en mezobatalo sub rego de Palas-Ateno,Kiu lin prenus per mano, metante for sagojn kolerajn.Ĉar tiun tagon multegaj Trojanoj kaj viroj AĥajajSuben en polvon ekfalis, unu apud alia.