Mi konstatis, ke ĉiu havas sian propran stilon vendi, kaj ke unu ne povas vendi, uzante la stilon de alia. Mia maniero estis, klarigi pri la kuirilo kun emfazo sur la ekonomio kaj labor-kaj-nutraĵa ŝparo, dum mi atendis la ĝustan momenton por glate enskribi la mendon en la libro. David, la helpanto, uzis alian manieron. Li parolis konfidence kaj patre per skota dialekto, kaj ofte metis la brakon ĉirkaŭ la ŝultron de virino. Tiu ago ne estis tro familiara aŭ ofenda, kiel ĝi estus, se aliulo farus ĝin.
Ĉe alia stando estis alispeca kuirilo, nova al mi. Ĝi kuiris rapide per premita vaporo, kaj kiam la vaporo atingis certan gradon de varmo kaj premforto, fajfilo avertis, ke la kuirgaso nepre devas esti fermata, kaj ke la manĝo estas prete kuirita. De tempo al tempo mi aŭdis fajfilon, sed mi estis tro okupita por enketi pri tiu kuirmetodo.
La maniero, kiun ni uzis por kaŭzi la ariĝon de personoj, atentigis min pri la ŝafsimileco de la homoj, kaj multe interesis min studi praktike la amaspsikologion.
Ĉe apuda stando oni vendis novforman specon de raspilo por erigi panon, fromaĝon ktp. Post la ekspono necesis nur ke iu aĉetu unu raspilon komence, kaj sekve multaj aĉetis; sed se iu ne komencis tuj, la rezulto estis senvenda. Aŭ multo, aŭ nenio. Ĉiuj ŝafe sekvis unu la alian. Ĉe la fino de la ekspono mi vidis, ke la bazarulo disdonas plurajn raspilojn inter la ĉeestantaro, invitante al ĉiu ekzameni ĝin. La bazarulo klarigis al mi, kial li faras tion. Se li ne farus tion, ĉiu forirus ĉe la fino de la ekspono, lasante al li nur sufiĉe da tempo por fari unu-du vendojn. Sed se kliento havas raspilon en la mano, li staras stulte, tenante la aĵon, kaj ne havas la iniciativon remeti ĝin sur la servotablon. Tiel li atendas, ĝis la vendisto elmanigas la raspilon, kaj vendas ĝin al li. Estis strange vidi tiujn homojn stari tie dum kvin ĝis dek minutoj kvazaŭ katenitoj.
Unu posttagmezon antaŭ la fermo de la foiro mi aŭdis raŭkan, blasfeman voĉon, kiu kriis ion pri ŝtelo de sandviĉoj. Mi vidis la sortdivenistinon kun pugnigitaj manegoj kolere preterpasi. Ŝi estis preskaŭ viraspekta virinego, kun pezaj trajtoj kaj muskoloj kiel profesia luktisto. Mi konis ŝin laŭvide kaj kelkfoje vidis ŝin duonebria. Anne eksplodis de rido.
"Kio estas, Anjo?" mi demandis.
Ŝi ne povis respondi pro senpoviga rido. Tiom ŝi ridis, ke mi ne povis ne ridi akompane, kvankam mi ne sciis pro kio.
"Ha, ha, estas tiel komike!" ŝi diris. "Povra Mary! Ŝi preskaŭ mortas pro timo... Ŝi ne ŝtelos refoje... Ha, ha, ha!"
"Sed klarigu, Anjo!"
Anne viŝis la okulojn. "Mary, tiu naiva knabino, kiu laboras ĉe la meblostando, eniris la budon de la sorĉistino por ekkoni sian estontecon, sed neniu enestis. Vidante du sandviĉojn tie, ŝi manĝis ilin. Nun ŝi preskaŭ mortas pro teruro, ĉar ŝi timas, ke la sorĉistino eltrovos la ŝtelinton per konsulto de sia kristalglobo. Kompatinda naivulino."
Iun tagon mi parolis kun Mark, kiam Bert venis kaj diris:
"Via konkuranto uzas aĉan taktikon kontraŭ vi. Li parolas publike kontraŭ via kuirilo."
"Kiu?" mi demandis.
"Premo, kiu 'sponas la premkuirilon."
Mi iris rekte al la stando de la premkuiriloj. Mi ne sciis, ke la malbonfama Premo estas en la foiro, nek atentis, ke la nomo super la stando estis "PREMO COOKER CO." Mi bolis interne.
Premo estis eksponanta; apud li staris aliulo. Mi kaŝis min malantaŭ la publiko kaj apenaŭ povis vidi Premon inter la kapoj de la antaŭstarantoj. Li ŝajnis iom ebria. Li estis vestita per kontraŭdira uniformo. Li portis barbiran longan jakon kaj kuiristan ĉapelon, kaj estis nerazita. Mi aŭdis:
"Ĉu vi sciaŝ? Vi neee sciaŝ?" kaj li antaŭen kliniĝis kaj etendis la brakon preskaŭ puŝante la montrofingron en la okulojn de la proksime starantoj. "Mi gajniŝ dekŝep medalojn pro kuirado. La reĝa moŝto aĉetiŝ tri kuirilojn ŝole por kuiri ŝekek... ŝekigitajn prunojn por la princino. Eŝtu ŝingardaj kion vi aĉetaŝ. Ŝi tiu kuirilo eŝtaŝ el ŝŝtalo, ne alu... mumio! Aluminio venenoŝ vin... Miloj da homoj mortaŝ ŝiutage pro manĝado ei aluminio."
Kaj tiel li daŭrigis. Videble li sciis nenion pri kuirado. Li mensogis kaj fanfaronis kaj eĉ insultis, kaj havis tre diktatoran manieron, sed je mia surprizo li vendis.
Mi furiozis. Mia varo ja estis aluminia. Mi reiris al mia stando kaj komencis eksponi. Mi rebatis senkompate. Mi ridigis la aŭskultantaron pri li kaj lia kuirilo. Mi klare aludis lin, sed menciis neniun nomon. Ĉiam dum mia parolado, kiam mi aŭdis la s-ss-s de la eskapanta premvaporo, mi interrompis mian diskurson kaj parolis jene:
"Ni honeste vendas. Ĉi tiu kuirilo kuiras ĝuste, ĝi ne plenverŝas la manĝaĵon per akvo, ĝi ne kaĉigas la manĝon aŭ detruas la vitaminojn per tro altgrada varmo. Ĝi simple bone kuiras. Ĝi ne "(kaj mi metis manon al la orelo aŭskulte, ĝis la s-s-s altiĝis al akra fajfo), ĝi ne (piiiip!)
Unu tagon venis tiu ulo, kiun mi jam vidis kun Premo. Li anoncis, ke li estas agento de la PREMO-Kompanio. Li diris:
"Ŝajnas, ke vi propagandas kontraŭ nia kuirilo?"