Читаем Kredu min, sinjorino! полностью

Subite Benjo diris: "Kion vendas tiu hindo?" Mi rigardis. Li ne estis hindo. Tio estis videbla. Li estis ŝminkita. Ni alproksimiĝis. La "hindo" portis pseŭdo-orientan vestaĵon, sidis sur tapiŝo kun la kruroj krucitaj kaj diris monotone per kvazaŭ­fremda fuŝparolo: "Bonŝanca nigra fabo, faras bonŝance, multe bonŝance, nur po tri penco." Li tenis la rigardon teren kaj apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj. Li vendis unu-du tiam kaj tiam, precipe al virinoj. Dum mi rigardis, mi trovis ion konatan ĉe li, kaj mi rekonis lin. Estis Bert, la "specimenisto," kiun mi renkontis en la Edinburga foiro. Post momento li leviĝis kaj aĉetis tason da teo ĉe la apuda stando. Mi alproksimiĝis: "Kaisa hai, sahib, granda ŝanĝo post la specimenvendo!"

"Jock!" li diris. "Kiel vi fartas? Kio logis vin al ĉi tiu ĝangalo?"

"Ĉio iras glate ĉe mi. Kiel ĉe vi?"

"Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo."

"Ĉu tio ĉi estas via nova entrepreno?"

"Ne, mi laboras ĉe foiro dum la semajno, kaj se la vetero estas afabla dimanĉe matene, mi venas ĉi tien."

"Ĉu vi multe enspezas per la faboj?"

"Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo."

"Mi certe ne estus kredinta, ke oni aĉetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!"

"Ho, la publiko aĉetas ion ajn. Ju pli trompa la varo, des pli oni aĉetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj."

"Kio?" mi demandis.

"Mia pluso," li respondis. "Kiam mi komencis, mi provis fari paroladon pri la faboj, sed eltrovis ke la publiko ne kredas min. Ĝi estis bona "fabelo", pri la deveno de la misteraj nigraj faboj kaj citoj pri la granda bonŝanco, kiun ili venigas, sed nenio; do mi decidis provi diri nenion, krom fuŝdiri kio ili estas. Kaj la homoj aĉetas. Eble ili iom hontas, kiam ili estas inter la amaso, kiun mia parolado kolektis. Ĉu aŭ ĉu ne, ili aĉetas unuope."

"Vi havas pli da kuraĝo ol mi. Mi ne kuraĝus tion fari, precipe se mi havus helbluajn okulojn."

Benjo kaj mi plu promenadis. Ni vidis iun, kiu estis laŭte deklamanta. Sur sia vendobenko li havis kapon de moruo, kaj sur ĝi estis grandeta pilolo diskoforma.

"Gesinjoroj," li deklamis, "rigardu la muŝojn! Ili estas ĉie sur la stando, sed neniu - eĉ ne unu sola - alproksimiĝas la fiŝkapon. Jen unu pundo! Tion mi volonte donos al iu ajn, kiu unua vidos muŝon resti sur la fiŝo. Gesinjoroj, tiu pilolo ŝirmos vian manĝaĵon kontraŭ muŝoj kaj ĉiuspecaj insektoj. Nur metu unu en vian kuirejon aŭ manĝoŝrankon, kaj vi forigos la danĝeron, kiun portas muŝoj. Muŝoj infektas...  ktp."

Ni formoviĝis. Neniam antaŭe mi vidis tiun pilolon, sed mi aŭdis pri ĝi. Laŭdire oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandaĵon je pecoj de iu ajn formo. Kelkfoje oni koloras la fandaĵon per blua aŭ ruĝa inko. La muŝoj ne proksimiĝas al la fiŝo, sur kiu estas la pilolo, ĉar la fiŝo estas...  antaŭe trempita en petrolon.



19. UNU ORIENTEN, ALIA OKCIDENTEN.


Estis aŭgusto. Mi laboris en magazeno en Manĉestro. La firmao skribis al mi, ke la unua foiro okazos en Aberdeen en septembro, kaj petis, ke mi bonvolu elekti taŭgan lokon por nia stando kaj ankaŭ faru la standplanon. Oni lasis al mi ankaŭ la elekton de la kunlaborantoj.

Anjo laboris en Leeds, kiu ne estas malproksime de Manĉestro. Mi tuj skribis al Anjo, sciigante ŝin pri la perspektivoj kaj dirante al ŝi, ke mi intencas viziti ŝin dum la venonta merkredo. Merkredo estis ja la duontaga ferio en ambaŭ urboj, do oportuna por ni. Anjo respondis ke ŝi ĝojas pri mia venonta vizito.

Anjo atendis min ĉe la stacidomo en Leeds. Ni kuris unu al la alia laŭ la kajo, ĉirkaŭbrakis kaj kisis. Kian ĝojon mi spertis ĉe la renkonto!

"Ho, Vik," ŝi diris. "Mi ĝojas denove vidi vin."

"Jes, mia kara, sed kiajn mizerajn skribetojn vi sendis al mi lastatempe! Ĉu mankis al vi skribpapero?"

"Mi estis tre okupita kaj cetere mi ne emis al la skribado." "Tro okupita por skribi leteron?!

Nu, Anjo, ne mensogetu."

"Ĉu vi venis ĉi tien por riproĉi min?" ŝi diris ofendite.

"Ne, kara mia, sed vi ja ŝuldas al mi ian klarigon. Nu, kien ni iru?"

"Estas lule komforta kafejo ĉi-proksime. Ni iru tien."

"Ĉu ne al via loĝejo?"

"Ni povus... sed ĝi estas malproksima, kaj vi ni disponas multe da tempo, ĉu?"

"Ne, nur kelkajn horojn, sed ni povus ja veturi per taksio."

Ŝi evidente embarasiĝis, komencis paroli kaj silentis.

"Anjo, kio estas? Ĉu vi ne emas, ke ni kunestu solaj post tiel longa tempo? Diru klare: ĉu io ŝanĝiĝis inter ni?"

"N­-ne," ŝi balbutis. "Vi estas ĉiam... Ho, Vik - estas nur, ke... ke estas pli bone, ke ni ne iru tien... kaj cetere la dommastrino ne ŝatus, ke mi konduku viron en mian ĉambron. Ŝi estas tia... tre suspektema... tre puritana."

"Anjo, kio estas? Kial vi diris "cetere"? Kio estas la alia afero, kiu maloportunigas nian iron? Ĉu vi kunvivas kun iu?"

"Ho Vik, ne antaŭjuĝu. Ne estu suspektema. Estas nur, ke ne estas oportune. Estas... io."

"Al mi ŝajnas tute klare, ke estas ne io, sed iu."

Перейти на страницу:

Похожие книги

Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй
Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй

«Шедевры юмора. 100 лучших юмористических историй» — это очень веселая книга, содержащая цвет зарубежной и отечественной юмористической прозы 19–21 века.Тут есть замечательные произведения, созданные такими «королями смеха» как Аркадий Аверченко, Саша Черный, Влас Дорошевич, Антон Чехов, Илья Ильф, Джером Клапка Джером, О. Генри и др.◦Не менее веселыми и задорными, нежели у классиков, являются включенные в книгу рассказы современных авторов — Михаила Блехмана и Семена Каминского. Также в сборник вошли смешные истории от «серьезных» писателей, к примеру Федора Достоевского и Леонида Андреева, чьи юмористические произведения остались практически неизвестны современному читателю.Тематика книги очень разнообразна: она включает массу комических случаев, приключившихся с деятелями культуры и журналистами, детишками и барышнями, бандитами, военными и бизнесменами, а также с простыми скромными обывателями. Читатель вволю посмеется над потешными инструкциями и советами, обучающими его искусству рекламы, пения и воспитанию подрастающего поколения.

Вацлав Вацлавович Воровский , Всеволод Михайлович Гаршин , Ефим Давидович Зозуля , Михаил Блехман , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин

Классическая проза / Юмор / Юмористическая проза / Прочий юмор / Проза
Купец
Купец

Можно выйти живым из ада.Можно даже увести с собою любимого человека.Но ад всегда следует за тобою по пятам.Попав в поле зрения спецслужб, человек уже не принадлежит себе. Никто не обязан учитывать его желания и считаться с его запросами. Чтобы обеспечить покой своей жены и еще не родившегося сына, Беглец соглашается вернуться в «Зону-31». На этот раз – уже не в роли Бродяги, ему поставлена задача, которую невозможно выполнить в одиночку. В команду Петра входят серьёзные специалисты, но на переднем крае предстоит выступать именно ему. Он должен предстать перед всеми в новом обличье – торговца.Но когда интересы могущественных транснациональных корпораций вступают в противоречие с интересами отдельного государства, в ход могут быть пущены любые, даже самые крайние средства…

Александр Сергеевич Конторович , Евгений Артёмович Алексеев , Руслан Викторович Мельников , Франц Кафка

Фантастика / Классическая проза / Самиздат, сетевая литература / Боевая фантастика / Попаданцы / Фэнтези