"Ĉu vi aŭdis? Li diris: "Ne", do ni ne taŭgas. Li insultas nin. Tiuj angloj venas ĉi tien inter decaj skotoj kaj scias nur insulti nin. Ili sentas sin superaj."
La kliko jesis kun tuja fiflata aprobo.
"Vi miskomprenis," diris la soldato. "Mi ne intencis ofendi. Mi petas pardonon, se mi diris ion neplaĉan."
"Vidu," diris Kelly al ĉiuj. "Ĉiam same faras tiuj fremduloj. Ili venas en nian landon, insultaĉas kaj arogas al si superecon kaj poste provas elgliti per hipokritaj pardonpetoj. Ĉiam same. En la dancejo ili ŝtelas niajn virinojn per mensoga ĝentileco; sed kiam oni kulpigas ilin, tiuj malkuraĝuloj ĉiam elglitas per ŝlimaj vortoj."
"Vi pravas, Kelly. Ni piedbatu ilin je pulpo."
Luigi metis la dratajn kuleregojn en la bolantan grason kontraŭ eventualo.
"Nu, mi restas racia homo," diris Kelly. "Sed tiuj du feklekuloj gardu siajn langojn, aŭ mi kripligos ilin, je Kristo, - mi disŝiros ilin, eĉ se estos bataliono da ili. Neniu insultos min kaj restos sana."
Alia ĉirkaŭrigardo por sorbi la aprobajn rigardojn de la koterio.
"Donu al mi la salujon!" subite kriis Kelly al la soldatoj. "Tuj, porkaĉo! Ĉu vi pensas, ke ĝi apartenas al vi?"
Timigite la soldato ekkaptis la salujon, sed pro lia nervozo kaj ankaŭ pro la ŝvitgrasa surfaco ĝi glitis el liaj manoj kaj falis teren. La soldato staris senvorte, konsternite.
"Ĉu vi vidis? Li provis ĵeti la salujon kontraŭ mi."
"Jes, Kelly," diris ratvizaĝulo el la bando. "Ni mortbatu ilin."
"Pro kio vi faris tion, anglaĉo?" plupikis Kelly. La soldato ne respondis.
"Do, vi estas tro altklasa por respondi al ni, he? Vi pensas, ke vi povas atenci min kaj eskapi, ĉu? Nur atendu kaj vi vidos. Nur atendu, ĝis ni kaptos vin sur la strato, kie ne estos atestantoj. Ni regalos vin bone. Eĉ viaj patrinoj ne rekonos vin post nia prilaboro."
Mi kore kompatis la du soldatojn sed diris nenion. Ili foriris el la butiko, kaj la kanajlaro sekvis ilin. Luigi kaj mi iris ĝis la pordo. La soldatoj haltis iom flanke ĉe la fenestro, tro timigite por forlasi la lumon. Luigi kaj mi restis ĉe la pordo, kaj la bando atendis kelkajn metrojn for, apud la muro, atendante ke la du junuloj moviĝu. Ni ĉiuj staris silente, kaj mi streĉis la okulojn jen en unu direkto, jen en alia, serĉante policanon. Mi boris la nebulon senutile; neniu vidiĝis. Ĉiuj atendis... atendis.
Jen, ŝajnis ke mi kvazaŭ ion aŭdas. Pograde la sono pliklariĝis. Brueto... bruo... sono de malrapidaj paŝoj. Mi streĉis la aŭdpovon. Jes, jes, alproksimiĝas. El la nebulo venis du homoj... du viroj. Unu esti granda, fortaspekta, la alia malalta sed fortika. Ili estis vestitaj en eluzitaj proletaj vestoj. Ŝajne senlaboruloj, kiuj piediris de malproksime. Tiu duo venis al mi, kaj la pli granda demandis, ĉu mi scias, kie troviĝas la popolloĝdomo. Mi bone sciis kie estas tiu mizera, cimplena domegaĉo, kie oni povas dormi en unu el la vicigitaj litaĉoj por kelkpenca pago. Mi sciigis lin pri la vojo kaj aldonis mallaŭte:
"Estas kompatinde. Hontinda afero - jen tiu bando atendas por kapti tiujn du soldatojn."
Dume mi pensis: se mi nur povos veki la kompaton de tiuj du laboristoj, mi eble povos varbi ilian helpon, kaj ni kune povos savi la soldatojn el la manoj de la bando. Mi daŭrigis:
"La du soldatoj estas tute neofendemaj homoj kaj ne dolorigus eĉ muŝon, sed tiu bando duonmortigos ilin. Estas granda domaĝo; la du junuloj estas ja teruritaj kaj timas forlasi la lumon de la fenestro."
Kortuŝo enŝteliĝis en mian voĉon: "Mi tre kompatas ilin, ĉar mi bone konas ilian sorton. Antaŭ kelkaj semajnoj tiu kanajlaro kaptis du soldatojn en dezerta strateto kaj difektis ilin tiom, ke ili estis veturigataj al hospitalo. Oni diras, ke unu mortis."
La du novvenintoj diris nenion, sed la grandulo iris malrapide al la bando kaj per preskaŭ dormema voĉo diris:
"Kiu estas la ĉefulo ĉi tie?"
"Mi," sinaserte diris Kelly.
Pak! la krako eĥis en la silento. Neniam mi vidis tian pugnobategon. Kelly falis kiel buĉita bovo kaj kuŝis morte senmove. Sentebla silento. Ĝojo trafluis min. La grandulo rigardis la ceteron de la bando kaj flegme diris:
"Ĉu iu el vi havas ion por diri?"
Nenia respondo. Nenia movo. Turnante sin al la du soldatoj, la grandulo diris: "Vi povas iri hejmen sendanĝere."
Li denove rigardis per trankvila, esplora mieno al la ŝtonigita bando, atendis iomete kaj revenis al sia kunulo, kiu ankoraŭ staris apud mi kaj Luigi. "Bonan nokton," li diris al ni, kaj li kaj lia kunulo malrapide iris en la direkto al la popolloĝejo. Mi ne estas venĝema homo... tute male, sed la sono de tiu pugnobato estis dolĉa muziko al mi. Ke la grandulo iam estis boksisto, mi ne dubas.