Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

Unu tagon mi eniris feraĵbutikon por aĉeti ion kaj vidis grupon da homoj ĉirkaŭ eksponisto. Mi lokiĝis inter la aŭskultantaro. La bazarulo (kvankam tiam mi konis nek lin nek la terminon) montris kiel ripari rompitajn tasojn, glasojn ktp. per ia porvaza gipsogluilo. Per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco, dume parolante senĉese. Li bildigis parole la oportunecon, valoron kaj nepran neceson de sia varo, tiel lerte, ke mi apenaŭ povis deteni min de aĉeto. Mi certas, ke mi estus aĉetinta, se mi havus proprajn vazojn. Ĉe la fino de la ekspono li vendis dekon da skatoloj po unu ŝilingo. Mi ofte vidis tiun gipsaĵon en butikoj sed neniam emis aĉeti, eĉ kiam mi havis uzon por ĝi. Mi konstatis, kiel la eksponado akcelas la vendon.

Post la disvendo mi parolis al la bazarulo, kaj kiam li eksciis, ke mi estas kolportisto, li parolis libere kaj frate. "Mi ’sponas ĉi tie jam semajnojn," li diris, "sed post ĉi tie mi iros al magazeno en Falkirk. Mi miksas mem la gipsaĵon. Mi prefere ’sponas en magazeno, ĉar la disvendo estas pli bona."

"Ĉu vi pagas por eksponi en butikoj kaj magazenoj?" mi demandis.

"Mi pagas altan procenton, sed la profito estas bona. Kvankam la gipsaĵo estas taŭga, tamen ordinare per ’sponoj oni vendas varon, kiun aĉetanto ne volas, je duoblo de la prezo, kiun li pagus, se li ja volus ĝin!" li diris ŝerce.

"En somero mi ofte vendas en bazaroj, sed ne estas multaj en Skotlando, do mi iras al Anglujo. La standoj en bazaroj estas tre malaltkostaj, kaj oni ne devas fordoni procenton de la profito."

Mi ekpensis, ke eksponado en magazenoj estus agadkampo konsiderinda por vendado de kuiriloj, kiam li aldonis:

"Ĉu vi iros al la Foiro?"

"Kiu foiro?"

"La Industria Foiro ĉi tie, en Waverley Market. Tiu novembra foiro estas ĉiam bona: vi bone vendus tie."

"Mi eĉ ne pensis pri tio," mi diris. "Dankon pro la sugesto, sinjoro… e-e… sinjoro…"

"Potter," li helpis, "Frank Potter."

"Dankon, s-­ro Potter, mi klopodos partopreni."

"Bone," li diris. "Mi esperas revidi vin tie."

La ideo ekscitis min. Jen la solvo de mia problemo! En komercaj foiroj mi povus montri la kuiradon al aro da homoj samtempe, anstataŭ klarigi al ĉiu persono aparte. Mi atendis, ĝis la kompania kasisto pagis mian salajron, kaj tiam mi demandis, ĉu oportunos al la estro, s­-ro Thorsen, ke mi parolu kun li. Mi atendis kelkajn minutojn, kaj tiam la oficisto kondukis min al la kontoro de la ĉefo. Li afable petis min sidiĝi. Mi ŝatis tiun danan sinjoron, ĉar li estis bonanima kaj sincera kaj ne pozis kiel estas kutimo de kompaniaj eminentuloj. Li estis milda, diketa homo, al kiu mankis truda aŭtoritateco. Li posedis la raran econ ne sentigi al subulo lian subecon kaj tamen teni lian respekton.

"Ĉu vi bone vendis dum ĉi tiu semajno?" li komencis konversacie. Mi sciis, ke li demandis ne pro avideco, sed sole pro interesiĝo pri mia progreso.

"Meze," mi respondis. "Jam de kelkaj monatoj mi trovas, ke mi ne povas plialtigi mian vendadon malgraŭ ĉiu peno."

"Jes, jes," li diris komprene. "Mi scias tion. Vi laboras konscience kaj mi ne kulpigas vin, tute male. Vi ne povas fari miraklojn. Mi ne plendas. Mi bedaŭras nur, ke vi ne povis havi helpantojn por ankoraŭ plibonigi vian staton. Ĉu pri io speciala vi volis vidi min?"

"Jes. Mi certas, ke mi trovis rimedon por multe pli akceli la vendadon. Post tri semajnoj okazos foiro en Waverley Market, kaj se vi konsentus aranĝi, ke mi eniru, mi certegas, ke per eksponado de la senakva kuirmetodo estus facile vendi grandkvante."

"Kiel longe daŭros la foiro?" li demandis. "Mi ja vidis la anoncojn, sed ne priatentis ilin."

"Dekkvin tagojn, kaj dum tiu tempo ĉeestos miloj da vizitantoj. Mi parolis kun iu, kiu konas praktike la industriajn foirojn, kaj li diris, ke ĝi estas fame konata kiel bonega vendloko."

"Bone," diris s-­ro Thorsen. "Mi enketos kaj sciigos vin; sed unue diru kion vi konsiderus taŭga aranĝo de salajro ĉe foiro?"

"Ĉar mi estas tiom certa, ke la entrepreno portos gajnon, mi sugestus kvin pundojn semajne."

S-­ro Thorsen pensis iomete, poste diris:

"Jes, mi pensas, ke tiom ĝi valorus, sed unue mi devas enketi pri kostoj kaj pesi ilin kontraŭ taksata enspezo."

"Dankon," mi diris. "Restu certa, ke mi faros mian eblon!"

"Tion mi ne dubas," li respondis. "Mi ne povas nun promesi definitive, sed mi senprokraste informiĝos, kaj cetere, se la foiro montros bonan profiton, mi volonte aldonos al vi gratifikon ĉe la fino."

Kontente mi manpremis kaj adiaŭis. La sekvintan matenon s-­ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizaĝo estis ĝene nuba, kaj lia sinteno elmontris ĉagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foiraranĝo. S­-ro Thorsen videble ne sciis, kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Радуга в небе
Радуга в небе

Произведения выдающегося английского писателя Дэвида Герберта Лоуренса — романы, повести, путевые очерки и эссе — составляют неотъемлемую часть литературы XX века. В настоящее собрание сочинений включены как всемирно известные романы, так и издающиеся впервые на русском языке. В четвертый том вошел роман «Радуга в небе», который публикуется в новом переводе. Осознать степень подлинного новаторства «Радуги» соотечественникам Д. Г. Лоуренса довелось лишь спустя десятилетия. Упорное неприятие романа британской критикой смог поколебать лишь Фрэнк Реймонд Ливис, напечатавший в середине века ряд содержательных статей о «Радуге» на страницах литературного журнала «Скрутини»; позднее это произведение заняло видное место в его монографии «Д. Г. Лоуренс-романист». На рубеже 1900-х по обе стороны Атлантики происходит знаменательная переоценка романа; в 1970−1980-е годы «Радугу», наряду с ее тематическим продолжением — романом «Влюбленные женщины», единодушно признают шедевром лоуренсовской прозы.

Дэвид Герберт Лоуренс

Проза / Классическая проза
Том 12
Том 12

В двенадцатый том Сочинений И.В. Сталина входят произведения, написанные с апреля 1929 года по июнь 1930 года.В этот период большевистская партия развертывает общее наступление социализма по всему фронту, мобилизует рабочий класс и трудящиеся массы крестьянства на борьбу за реконструкцию всего народного хозяйства на базе социализма, на борьбу за выполнение плана первой пятилетки. Большевистская партия осуществляет один из решающих поворотов в политике — переход от политики ограничения эксплуататорских тенденций кулачества к политике ликвидации кулачества, как класса, на основе сплошной коллективизации. Партия решает труднейшую после завоевания власти историческую задачу пролетарской революции — перевод миллионов индивидуальных крестьянских хозяйств на путь колхозов, на путь социализма.http://polit-kniga.narod.ru

Джек Лондон , Иосиф Виссарионович Сталин , Карл Генрих Маркс , Карл Маркс , Фридрих Энгельс

История / Политика / Философия / Историческая проза / Классическая проза