Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

Senhezite mi decidiĝis… mi foriros tuj… ne gravas kien… sed for… for de ĉi tie. Alian metion mi ne konas, sed ne gravas. La elituloj en la luksaj manĝohaloj supre povas sin regali sen mia helpo. Eĉ se mi malsatos… for — for en la freŝan aeron! La kuirpotoj al la diablo! Kaj sen plua penso mi forlasis.

Mi bone sciis, ke laboro estas malfacile trovebla; ke estas la jaro 1928, kaj ke senlaboruloj pli kaj pli amasiĝas. Tamen tio ne ĝenis min… mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero.

Mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono, kiun mi ŝparis. Mi ne havis multon, ĉar mi dum longa tempo mone helpis iun. Ĉiun tagon mi serĉrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro.

Unu reklamo logis mian atenton, Ĝian tekston mi ne laŭvorte memoras, sed la esenco estis ke granda okazo estas proponata kaj ke oni povas gajni dek pundojn semajne kaj ke faka sperto ne estas necesa. Ŝajnis al mi, ke estas iom strange, ke oni ne mencias kia laboro estas proponata, sed mi decidis iri al la anoncadreso. Estis neniu nomo de firmao; nur numero de kontoro en konstruaĵo. Mi iris al la indikita strato, trovis la konstruaĵon kaj laŭiris la ŝtuparon. Surŝtupare mi renkontis viron, eble dudeksesjaran. Li portis sufiĉe bonordan bluan kostumon; sed mi vidis ke ĝi brilas eluzite ĉe la kubutoj kaj genuoj, kaj ke la jakmanumoj kun siaj "franĝoj," kvazaŭ mute petas viziton al barbiro. Li ridetis al mi gajanime, kaj senhezite li rekte alparolis min.

"Ĉu vi iras al ĉambro 52?" li demandis.

"Jes," mi respondis.

"Ne iru," li diris. "Mi jam spertis tian laboron. Oni ne pagas salajron; nur procenton, ĉar ili scias ke ilia varo ne estas facile vendebla."

"Pri kio temas?" mi demandis.

"Pri elektraj suĉbalailoj!

"Sed se oni vendas ilin, oni povas enspezi monon, ĉu ne?" mi demandis.

"Jes," li rediris…

La novkonato balancis la kapon nee kun kompata mieno kaj aldonis: "Se la firmao fidus je la vendeblo, ĝi almenaŭ pagus iom; kaj cetere, kial, laŭ via penso, ĝi kaŝas sian nomon en la reklamo? Simple, ĉar multaj jam provis tian laboron, kaj oni laŭfame konas ilin. Temas pri jeno: la firmao logas personojn al la oficejo per trezorpromesoj, kaj tie atendas nigre-blanke vestita ulo, kiu scias pervorte konvinki laborserĉantojn ke atendas grandioza eblo de monenspezo. Ho jes, li scias paroli, sed ne sufiĉe por iri mem kaj vendi siajn varaĉojn. Por atingi sian pozicion, li eble ja vendis ilin siatempe; sed tiam la popolo ne estis tiom senmona kaj ne tiom naŭzita de la senĉesa frapado de kolportistoj."

Kvankam liaj vortoj fluis moke kontraŭ la firmao, li havis ridan mienon, kaj oni ne povis ne simpati lin unuavide.

Venis al mi la penso ke eble li ĝuus tason da teo. En mi kreskis scivolemo, kaj mi emis babili kun li. Mia intereso por la filantropa firmao en ĉambro 52 jam forflugis. Mian inviton mia novkonato volonte akceptis, kaj ni kune iris al apuda kafejo. Ni sidiĝis en la kafejo kaj, proponinte cigaredon kaj mendinte teon kun kukoj, mi plu demandis pri la proponita posteno. Li diris:

"Vi ŝajne ankoraŭ iom kredas, ke tie kuŝas ia eldorado, kiun pro mi vi maltrafis. Aŭskultu: se tiu laboro portus gajnon, mi prenus ĝin. Mallaborema mi ne estas. Mi estas preskaŭ tute senmona kaj avidas enspezon. Tiu firmao ja vendas polvosuĉilojn, alie ĝi ne povus daŭre komerci… sed kiel ĝi sukcesas vendi? Mi klarigos.

Senlaborulo iras al tia oficejo. Eble dum monatoj li ne laboris. La firm-reprezentanto pentras por li oran bildon pri la estonteco. Eĉ se la laborpetanto ne estas naiva, li pensas ke li gajnos almenaŭ bonan porvivaĵon. Sed laŭ la firmano la ofico ne estas tiel facile akirebla… ho ne, ne tia unika posteno… necesas atestiloj por kapti tiel bonan postenon. Tio timigas la dungoton, ĉar li vidas la postenon ekgliti tra la fingroj, do li flankenmetas ĉiujn dubojn kaj avide sin streĉas por ĝin atingi.

Fine li estas akceptata. Li forlasas la oficejon kun facila paŝo, portante sian savilon, la polvosuĉilon. Li rapidas hejmen kaj rakontas al siaj gepatroj pri sia sukceso. Ĉiuj ĝojas ke finfine li havas laboron. Aŭ liaj gepatroj, aŭ liaj parencoj, aŭ liaj intimaj amikoj helpas lin per aĉeto. Rezulto estas ke li vendas unu, du aŭ eĉ tri dum la unua semajno. Li ricevas sian procenton kaj estas rave kontenta. Kaj post tio? Li plandas kaj plandas de pordo al pordo, lia sava polvosuĉilo iĝas dolora kruco, kiun li trenas pene laŭ mejloj. Pordo post pordo estas frap-fermata kontraŭ lia vizaĝo. Li eble daŭrigas la marŝadon kaj trenadon dum semajnoj kaj, fine, li, spirite kaj korpe elĉerpita, devas rezigni. Li pezkore konstatas, ke li nur sukcesis trudi dubkvalitan aŭ eĉ balastan varon al siaj intimuloj.

Ne, dankon… mi iel enspezos sen viktimigi miajn plej karajn. Tia firmao dungas laborantojn senĉese. Se ili vendas, la firmao gajnas; se ili ne vendas, la firmao ne perdas eĉ unu cendon. Kompaton por la mizeruloj, kiuj transpaŝas ilian sojlon, ili ne havas."

Mia kunulo mienis serioze, dum li rakontis; sed subite lia vizaĝo radiis pro bonhumoro, kaj lia buŝo streĉiĝis je kora rido.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Радуга в небе
Радуга в небе

Произведения выдающегося английского писателя Дэвида Герберта Лоуренса — романы, повести, путевые очерки и эссе — составляют неотъемлемую часть литературы XX века. В настоящее собрание сочинений включены как всемирно известные романы, так и издающиеся впервые на русском языке. В четвертый том вошел роман «Радуга в небе», который публикуется в новом переводе. Осознать степень подлинного новаторства «Радуги» соотечественникам Д. Г. Лоуренса довелось лишь спустя десятилетия. Упорное неприятие романа британской критикой смог поколебать лишь Фрэнк Реймонд Ливис, напечатавший в середине века ряд содержательных статей о «Радуге» на страницах литературного журнала «Скрутини»; позднее это произведение заняло видное место в его монографии «Д. Г. Лоуренс-романист». На рубеже 1900-х по обе стороны Атлантики происходит знаменательная переоценка романа; в 1970−1980-е годы «Радугу», наряду с ее тематическим продолжением — романом «Влюбленные женщины», единодушно признают шедевром лоуренсовской прозы.

Дэвид Герберт Лоуренс

Проза / Классическая проза
Том 12
Том 12

В двенадцатый том Сочинений И.В. Сталина входят произведения, написанные с апреля 1929 года по июнь 1930 года.В этот период большевистская партия развертывает общее наступление социализма по всему фронту, мобилизует рабочий класс и трудящиеся массы крестьянства на борьбу за реконструкцию всего народного хозяйства на базе социализма, на борьбу за выполнение плана первой пятилетки. Большевистская партия осуществляет один из решающих поворотов в политике — переход от политики ограничения эксплуататорских тенденций кулачества к политике ликвидации кулачества, как класса, на основе сплошной коллективизации. Партия решает труднейшую после завоевания власти историческую задачу пролетарской революции — перевод миллионов индивидуальных крестьянских хозяйств на путь колхозов, на путь социализма.http://polit-kniga.narod.ru

Джек Лондон , Иосиф Виссарионович Сталин , Карл Генрих Маркс , Карл Маркс , Фридрих Энгельс

История / Политика / Философия / Историческая проза / Классическая проза