Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

"Ha bone," li komencis. "Tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉi-vespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri "mirbrosoj". Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro; mirbrosoj povas daŭri eterne! Nu rigardu al la karto; jes, la vend-indika streko altiĝas, sed ne sufiĉe, ĝi devas altiĝi pli krute, ĝi devas transiri la randon de la papero, ni eĉ altigos la plafonon por doni vojon al la streko! Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas… Se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. Ĉiu ba­laas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj. Ne malkura­ĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn, tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpon al virinaro! Neniel rilatas, ke oni jam havas brosojn, la grava punkto estas, ke oni ne havas mirbrosojn. Ĉu oni rifuzas modernan lavmaŝinon, ĉar oni jam posedas kuvon? Ĉu oni rifuzas elektran lumon, ĉar oni posedas kandelojn? Ne, lernantoj… jes, mi nomas vin ĉiujn lernantoj… mi ankaŭ estas lernanto, ĉar mi ĉiam lernas. Lernu, lernadu! Virino diros ke la mirbroso estas ankaŭ utila por tiu kaj tiu laboro; bone, vi lernos de tio, tiu punkto iĝos varba argumento por la postaj klientoj."

Li paŭzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn ŝovinismajn vortojn. Li daŭrigis per pli serioza voĉo:

"Ankoraŭ ni ne superis la vendokvanton de la Glasgova filio; sed ni devas, ĉiu el ni devas strebi al la supereco. En Edinburgo estas miloj da domoj, kaj en ĉiu domo devas troviĝi ses el niaj diversspecaj brosoj mi-ni-mu-me! Modera postulo: el nia granda sortimento da brosoj ĉiugrandaj, ĉiuformaj ĉie vendi nur ses, kaj mi estos kontenta! Nu, s­ro Mackay, via vendo estas la plej bona ĉi-semajne, kaj mi gratulas vin, sed iom pli, nur iom pli!"

Li esploris paperon. "Ha, s­ro Cohen, vi estis la plej alta dum la tri lastaj semajnoj, sed kio okazis ĉi-semajne, he? Ne, ne donu pretekston, la malbona vendisto ĉiam havas pretekstojn, sed la kaŭzo estas en vi mem. Entute bona, sed ne sufiĉe bona, kaj tion mi diras al vi ĉiuj. Iom pli da peno portos multe pli da rezulto… Vi ne komprenas tion? En Ameriko la indianoj ĉiam pendigis viandon je certa alto sur arboj… mi forgesis la alton sed ne gravas. Kiam oni demandis kial precize je tiu alto, la respondo estis, ke muŝoj flugas ĝis unu futo sub tiu alto: do ne estu kiel la muŝoj, perdante la premion pro manko de iom pli da peno!"

"Bonvolu, s­ro Williams, stari ĉi tie sur la planko apud mi, kaj ankaŭ vi, s­ro Scott. Mi deziras ke vi prezentu, kiel oni vendas. Vi, Williams, estu mirbros-vendisto, kaj vi, Scott, estu virino ĉe la pordo, kaj per ĉiaj rimedoj kaj pretekstoj kontraŭu la vendiston. Williams, sonigu la sonorilon!"

"Sed ne estas sonorilo," pikis Williams.

"Ne gravas," malpaciencis la instruisto. "Frapu do la pordon, kiu ne estas antaŭ vi!… Nu Scott, malfermu la pordon pantomime."

Williams: "Bonan matenon, sinjorino!"

Scott: "Ĝi tute ne estas bona."

Williams: "Ho, sed vi eraras."

La instruisto: "Ne, ne, ne! Ne diru al la virino, ke ŝi eraras, la kliento ĉiam pravas… Daŭrigu."

Williams: "Vi certe pravas, sed kvankam vi ankoraŭ ne scias ĝin, ĉi tiu mateno estas tre bonŝanca, ĉar mi portas ion specialan por montri al vi" - kaj Williams ŝajnigis malfermi la brosvalizon. "Rigardu: la plej mirinda broso…"

Scott: "Mi ne volas brosojn."

Williams: "Sed kredu min, sinjorino, ĉi tiuj ne estas ordinaraj brosoj, kaj ni havas formojn speciale modelitajn por ĉiaj uzoj, ni…"

Scott: "Por ĉiaj uzoj, ĉu vere?"

Williams: "Jes, por senpolvigi la pianon, por purigi dentaĵojn, por…"

Scott: "Ĉu vi havas broson por forbalai brosvendistojn for de la porda ŝtupo?"

Ĝenerala ridego plenigis la ĉambron. Williams gapis konfuzite. La instruisto kriis: "Ridu, Williams, ridu, kaj laŭdu la virinon pro ŝia spriteco, kaj poste revenu al la mirbrosoj. Neniam", aldonis la instruisto, turnante sin al la klaso, "restu senvorte. Vi ne povas konvinki, se vi donas la parolon al la kliento… Nu vi, Burns kai Stevenson, estas via vico."

Estis kelkaj pluaj vendskermoj, kaj kiam la vendisto sukcesis sufoki ĉiujn kontraŭstarojn de la "virino", la klaso entuziasme manfrapis, kaj oni konsideris la brosojn venditaj.

"Sufiĉe de tio," fine diris la instruisto. "Nun al la kantaro!"

Je mia surprizo, la vendistoj elpoŝigis kantlibrojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Радуга в небе
Радуга в небе

Произведения выдающегося английского писателя Дэвида Герберта Лоуренса — романы, повести, путевые очерки и эссе — составляют неотъемлемую часть литературы XX века. В настоящее собрание сочинений включены как всемирно известные романы, так и издающиеся впервые на русском языке. В четвертый том вошел роман «Радуга в небе», который публикуется в новом переводе. Осознать степень подлинного новаторства «Радуги» соотечественникам Д. Г. Лоуренса довелось лишь спустя десятилетия. Упорное неприятие романа британской критикой смог поколебать лишь Фрэнк Реймонд Ливис, напечатавший в середине века ряд содержательных статей о «Радуге» на страницах литературного журнала «Скрутини»; позднее это произведение заняло видное место в его монографии «Д. Г. Лоуренс-романист». На рубеже 1900-х по обе стороны Атлантики происходит знаменательная переоценка романа; в 1970−1980-е годы «Радугу», наряду с ее тематическим продолжением — романом «Влюбленные женщины», единодушно признают шедевром лоуренсовской прозы.

Дэвид Герберт Лоуренс

Проза / Классическая проза
Том 12
Том 12

В двенадцатый том Сочинений И.В. Сталина входят произведения, написанные с апреля 1929 года по июнь 1930 года.В этот период большевистская партия развертывает общее наступление социализма по всему фронту, мобилизует рабочий класс и трудящиеся массы крестьянства на борьбу за реконструкцию всего народного хозяйства на базе социализма, на борьбу за выполнение плана первой пятилетки. Большевистская партия осуществляет один из решающих поворотов в политике — переход от политики ограничения эксплуататорских тенденций кулачества к политике ликвидации кулачества, как класса, на основе сплошной коллективизации. Партия решает труднейшую после завоевания власти историческую задачу пролетарской революции — перевод миллионов индивидуальных крестьянских хозяйств на путь колхозов, на путь социализма.http://polit-kniga.narod.ru

Джек Лондон , Иосиф Виссарионович Сталин , Карл Генрих Маркс , Карл Маркс , Фридрих Энгельс

История / Политика / Философия / Историческая проза / Классическая проза