Читаем Kredu min, Sinjorino! полностью

"Gesinjoroj," — viroj en la halo estis nur du — "mi fieras anonci al vi la mirindan Madame Zila, kiu posedas tiun raran dotan kapablon, kiu ebligas al ŝi diveni viajn pensojn kaj vidi la estontecon. Laŭ mia scio, ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan. Dum ŝia fama kariero ŝi helpis al miloj per sia konsilo. Ni povas konsideri nin efektive bonŝancaj, ke la potenca firmao, kiun mi reprezentas, venigis Zila per granda kosto, ke ŝi prezentu sin al vi senpage. Kelkaj el vi eble demandas al si: kia rilato troviĝas inter la kuirarto kaj la prezento de Zila? En unu vorto — nenia. Mia firmao venigis Zila’n sole por reklami, tio estas, por fokusi atenton sur nian senakvan kuirilon. Nun, kun granda plezuro, mi prezentas al vi Madame Zila."

(La leganto komprenos, ke en la prezentaĵo, kiu sekvas, mi uzas tro simplan, elementan kodon, por ke mi povu klare demonstri nian procedon. Tiun simplan kodon la leganto, se li deziras, povos ekstrakti el la dialogo — la kodvortoj staras kursive. La priskribo pri la efiko sur la ĉeestantojn estas aŭtenta.)

Liza envenis vestita en nigra vespertualeto arĝente ornamentita kaj riverencis. Obtuza murmureto trairis la halon kiam la anaro rekonis, ke ŝi estas f-ino Adamson, kiu ĵus eksponis. Mi kondukis ŝin ceremonie al la brakseĝo kaj per nigra bandaĝo mi vindis ŝiajn okulojn, evitante kovri la orelojn. Mi reiris al la mezo de la scenejo, prenis el la poŝo kompleton de ludkartoj, kaj anoncis:

"Unue por montri al vi la ĝeneralan kapablon de Madame Zila, mi venos inter vin. Mi deziras, ke personoj elektu kartojn el ĉi tiu kartaro kaj ke la elektantoj estu tre zorgaj, ke mi ne ekvidu la prenitajn kartojn."

Mi iriŝ al unu sinjorino, kaj ŝi prenis karton el la fasko. Mi turnis min al Liza kaj diris:

"Madame Zila, diru rapide do la nomon de la karto."

"La kvin de piko," respondis Liza.

"Dankon," mi respondis kaj, irante al alia elektanto, mi diris: "Bonvolu nun diri la duan karton."

"La sep de karoo."

"Koncentriĝu," mi rapide diris.

Liza metis la manon al sia frunto kaj diris: "Ne, nun mi vidas ĝin pli klare. Ĝi estas la sep de kero."

"Dankon."

Mi nun prenis el la poŝo ordinaran notlibron kaj anoncis: "Mi nun dezirus, ke kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin."

Mi iris al unu sinjorino kaj flustris al ŝi: "Skribu kvar ciferojn sur ĉi tiu paĝo." Ŝi faris tion, kaj mi same petis al tri aliaj apudaj sinjorinoj. Mi reprenis la notlibron, kaj je tiu ekzakta momento Liza diris: "La sumo de tiuj nombroj estas 22.719."

Mi tiam iris al alia virino, kiu sidis ĉe la alia flanko de la halo kaj petis ŝin adicii, kaj kiam ŝi tion faris, la rezultato estis tiu, kiun Liza diris. ("Dank" al Dio, ke neniu vidis min turni la paĝojn!" mi diris al mi.)

Mi poste iris al alia virino kaj flustris: "Kiu estas via naskiĝtago?" Kaj post la respondo mi turnis min al Liza kaj diris: "Ĉu vi scias tuj la naskiĝtagon de la sinjorino?"

"La sesa de aŭgusto. Vi naskiĝis sub la signo de Leo (leono). Vi havis zorgojn dum via vivo, sed per via natura kuraĝo vi ne permesis ke tiuj zorgoj malesperigu vin. Vi estas bona, sindonema amikino por viaj amikoj, sed vi ne… ne… eh… ne… ŝatas viajn malamikojn."

Mia stomako kirliĝis ĉe aŭdo de tiu lama banalaĵo kaj mi rapide ĵetis flankan rigardon al la aŭdantaro, sed ĉiu rigardo montris nur streĉan intereson al Liza. "Dank’ al Dio pro la malavara dissemo de stultuloj en ĉi tiu mondo," mi spiris.

Post mallonga hezito Liza daŭrigis: "Estas iu, kiu kaŝe agas kontraŭ vi. Mi ne volas diri ŝian nomon publike, sed vi facile povos diveni, kiun mi aludas. Estu singarda. Via estonteco estas ĝenerale rozkolora, kaj mi vidas konsiderindan monsumon, kiu venos al vi. Entreprenu ion malfacilan je ĵaŭdo, ĉar tiu tago estas por vi feliĉoporta."

"Dankon," mi diris. Post demando al alia sinjorino mi rapide diris al Liza: "Mi volas, ke vi donu al mi klare la naskiĝdaton de la sinjorino." Ĉe tiu kompleksa komuniko, Liza ekeraris:

"Via naskiĝtago estas la naŭa di novembro, kaj…"

"Ne!" kriis la koncerna virino, antaŭ ol mi povis ion diri al Liza, "mia datreveno estas la deknaŭa de oktobro!"

Liza metis la manon al sia frunto, sed antaŭ ol ŝi povis paroli, sinjorino, kiu sidis du vicojn malantaŭ la plendantino, diris: "Sed mia naskiĝtago estas la naŭa de novembro."

Tuj mi kaptis la okazon. Mi levis la manon kaj kriis: "Ĉiu haltigu la pensadon, tio ne donas ŝancon al Madame Zila, ĉar ŝi ricevas ĉies impresojn — jen ŝi ricevis la penson de alia sinjorino!"

"Mi ja pensis pri mia datreveno," jesis la dua sinjorino.

Ni servis du-tri aliajn virinojn per diro de iliaj naskiĝ­datoj kaj la sekva konsilo, kaj antaŭ ol mi povis iri al plua, unu el la viroj, kiuj staris apogite ĉe la malantaŭa muro, mansignis al mi. Iom suspekteme, mi iris al li.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Радуга в небе
Радуга в небе

Произведения выдающегося английского писателя Дэвида Герберта Лоуренса — романы, повести, путевые очерки и эссе — составляют неотъемлемую часть литературы XX века. В настоящее собрание сочинений включены как всемирно известные романы, так и издающиеся впервые на русском языке. В четвертый том вошел роман «Радуга в небе», который публикуется в новом переводе. Осознать степень подлинного новаторства «Радуги» соотечественникам Д. Г. Лоуренса довелось лишь спустя десятилетия. Упорное неприятие романа британской критикой смог поколебать лишь Фрэнк Реймонд Ливис, напечатавший в середине века ряд содержательных статей о «Радуге» на страницах литературного журнала «Скрутини»; позднее это произведение заняло видное место в его монографии «Д. Г. Лоуренс-романист». На рубеже 1900-х по обе стороны Атлантики происходит знаменательная переоценка романа; в 1970−1980-е годы «Радугу», наряду с ее тематическим продолжением — романом «Влюбленные женщины», единодушно признают шедевром лоуренсовской прозы.

Дэвид Герберт Лоуренс

Проза / Классическая проза
Том 12
Том 12

В двенадцатый том Сочинений И.В. Сталина входят произведения, написанные с апреля 1929 года по июнь 1930 года.В этот период большевистская партия развертывает общее наступление социализма по всему фронту, мобилизует рабочий класс и трудящиеся массы крестьянства на борьбу за реконструкцию всего народного хозяйства на базе социализма, на борьбу за выполнение плана первой пятилетки. Большевистская партия осуществляет один из решающих поворотов в политике — переход от политики ограничения эксплуататорских тенденций кулачества к политике ликвидации кулачества, как класса, на основе сплошной коллективизации. Партия решает труднейшую после завоевания власти историческую задачу пролетарской революции — перевод миллионов индивидуальных крестьянских хозяйств на путь колхозов, на путь социализма.http://polit-kniga.narod.ru

Джек Лондон , Иосиф Виссарионович Сталин , Карл Генрих Маркс , Карл Маркс , Фридрих Энгельс

История / Политика / Философия / Историческая проза / Классическая проза