"Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ĝin?"
Clemency balancis la kapon. "Mi aŭdis," ŝi diris, "ke doktoro Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa; kaj ŝi ankaŭ de si reskribis leterojn. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun —".
Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.
"Kaj kiun —" ripetis la fremdulo.
"Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi," diris Clemency, malfacile spirante.
"Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo.
"Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskaŭ per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.
"Vi min konas ankoraŭ, sinjoro," diris Clemency, tremante de ekscititeco. "Mi ĝin vidis! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en la ĝardeno. Mi estis apud si!"
"Jes, mi ĝin scias," li diris.
"Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio ĉi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace — kuru al sinjoro Alfred — kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!"
"Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?"
"Sciigu ilin, ke Vi tie ĉi estas, sinjoro," petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe aŭdi pri ŝi; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon — kaj ankaŭ sian malnovan servantinon, mi —" ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la bruston — "ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru!" Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malĝoja mieno.
"Aŭ eble," diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de sinjoro Warden, "eble ŝi nun estas tie ĉi; eble ŝi estas tre proksime. Jes, mi vidas laŭ Via vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi provis ŝin deteni, kiam Vi ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi!"
Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.
"Mi ne pensas, ke ŝi povus scii," daŭrigis Clemency, "kiel sincere ili pardonis al ŝi; kiel forte ili ŝin amas; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu Vi ŝin alkondukis?"
"Ne," li diris, balancante la kapon.
Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallaŭta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion pli ne vivis.
Li ne kontraŭparolis al ŝi, jes, ŝi ne vivas! Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.
En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.
"Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin flanken, "kia vento" — li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini — "alportis Vin tien ĉi?"
"Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus aŭdi, kio tie ĉi antaŭ momento sin agis — kiel mi devas fari neeblan — kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malĝojon!"
"Mi povas ĉion prezenti al mi. Sed kial Vi iris ĝuste tien ĉi?" diris Snitchey.
"Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie ĉi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien ĉi eniris, ĉar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por ĉio nova kaj malnova en tiu ĉi malnova ĉirkaŭaĵo kaj ekster tio mi volis antaŭ la urbo antaŭe renkontiĝi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ĝin laŭ Via konduto, ke Vi povas tion ĉi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus ĉion scii."
"Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs — benita memoro —" li rigardis la krepon sur sia ĉapelo kaj balancis la kapon — "sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tuŝi pli tiun ĉi objekton, ĉar ĝi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo —"
"Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi tenis mian promeson."