"Se ĝi tiel estus, estu tiun ĉi fojon iom malsevera", respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaĝon, "ĉar hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo".
"Ies tago de naskiĝo, mia kateto?" diris la doktoro. "Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? Ĉu vi ne scias, kiom multe da novuloj ĉiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon — ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ĝi serioze — kiun oni nomas la vivo?"
"Ne, patro!"
"Kompreneble vi ne; vi estas virino — preskaŭ", diris la doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke ĝi estas via tago de naskiĝo".
"Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.
"Jen havu! kaj ankaŭ mian amon", diris la doktoro kaj kisis ŝin; "kaj tiu ĉi tago ofte, tre ofte revenadu — kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!"
La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ĉefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi. Tiu ĉi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li loĝis, kiel Vi baldaŭ sciiĝos.
"Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro. "Kompreneble ĝi estas ŝtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?"
"Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.
"Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro.
"Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ĉi homoj migras per piedo kaj tiun ĉi nokton ripozis en la urbo; kaj ĉar hodiaŭ estas la tago de naskiĝo de Marion kaj li pensis, ke li faros al ŝi plezuron, li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ĝin aprobas, ili alportu al ŝi serenadon."
"Jes, jes" diris la doktoro, "li ĉiam demandas vian opinion".
"Kaj ĉar mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ĉarman kapon, kiun ŝi ornamis; "kaj ĉar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis. Ne vere, kara Marion"?
"Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!"
"Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris ŝia fratino.
"Tion ĉi mi scias, ke estas por mi sufiĉe indiferente, ĉu oni parolas pri li aŭ ne", diris la malgranda koketulino, disŝirante kelkajn florojn, kiujn ŝi havis en la mano kaj disĵetante la foliojn sur la tero. "Preskaŭ jam tedis al mi aŭdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto —"
"Silentu! Ne parolu tiel malŝate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion", ekkriis ŝia fratino — "eĉ ne se vi ŝercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!"
"Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado — "eble ne. Sed mi ne scias, ĉu tio ĉi estas granda merito. Mi — mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio ĉi. Se li pensas, ke mi — Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli ĝuste pri li?"
Estis io tre agrabla vidi la du ĉarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraŭ la facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis sufiĉe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino naĝis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolaĵo de ŝiaj vortoj kaj pene kun ĝi batalis.
La diferenco en la aĝo de la ambaŭ knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri la ambaŭ (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al ŝia pli juna fratino ŝajnis pli maljuna, ol ŝi estis; kaj laŭ la naturo de ĉia partoprenado ŝi ŝajnis — ekster kunsentanta amo — al ŝia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi juĝante laŭ ŝiaj jaroj. Alta patrina alvokiĝo, kiu eĉ en tiu ĉi sia refiguraĵo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al anĝeloj!
La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj aŭskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsaĝeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, ĝis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaŭ ĉiam.
Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino, ŝia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj freŝeco, ĉiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu ĉi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro ŝi li bedaŭris, ke la vivo estas tiel ridinda afero.