En la Dikensa epoko la angla interpunkcio ankoraŭ hezitis pri uzindo de la tripunkto (, «la francaj punktoj»). En la angla originalo de la «Batalo» tripunkto aperas nulfoje — ĝian rolon plenumas haltostreko.
meĥanike imitas la anglan interpunkcion, kaj egale malkonas la tripunkton.Zamenhofo aŭdace ekuzis 3 tripunktojn en B1891
. La anglaj redaktoroj [B1910] pli atentis la esperantan interpunkcion, tiel ke INKO entenas 33 tripunktojn. En ĉi tiu bitlibro mi daŭrigis la esperantigon, kaj nun la teksto entenas 50 tripunktojn.(KGM
uzas 2 tripunktojn — sed en aliaj lokoj ol Zamenhofo; la rusa traduko entenas 79 tripunktojn.)Citiloj
Samkiel la rusa, la Fundamento konas du specojn de citiloj: la francecajn citilojn angulajn «–», kaj la germanecajn „–“ (en la programista ĵargono, 99–66). K1847
kaj B1891 uzas nur la germanajn; B1910 uzas la eksterfundamentajn citilojn anglajn: “–” (66–99).La anglaj citiloj (66–99) estas la plej malkonvenaj por Esperanto (kaj por la angla), ĉar la ferma citilo kolizias kun apostrofo: “apostrof’”. Por la internaj citiloj la angla interpunkcio (kaj B1910
) uzas la apostrofan paron ‘–’, ankoraŭ pli ĝenan. En ĉi tiu bitlibra eldono mi uzis la rusan konvencion: «„–“», la plej klaran kaj nemiskompreneblan. Komparu:«Ho ne», respondis la doktoro. «Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»
„Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“ [B1891]
(Estas 2 malfermaj citiloj kaj nur unu ferma. Aĉ!)
“Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’” [B1910]
Cetere, atentindas sporada manko de internaj citiloj (mankas en B1891
kaj B1910):«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“, vi kredeble pensas?» diris sinjoro Snitchey.
En la angleca interpunkcio ĉi-okaze ĝenus la citiloj malfermaj:
“‘Faru … al vi faru’ …”
Uskleco
Personigoj, nomoj
Dikenso iam uzis majusklojn por stila efekto; sed la germana skribo uzas majusklojn en ĉiuj substantivoj, kaj tiu efekto perdiĝis en K1847
.• Ekz‑e en la lasta alineo de la verko aperas personigita
• La oficiala informilo de la Brituja registaro,
iĝis «la gazeto» (ĉi tie kulpas K1847 kun sia mistraduko per).• Iuj majuskloj estas simple bombastaĵoj (
Viado kaj ciado (
En la normala Esperanto, samkiel en la normala angla, ciado ne estas esprimata, la pronomon «ci» kutime anstataŭas la pronomo «vi». Sed tradukante en lingvon, kie ciado estas viva kaj kutima (interalie, en la germanan), la tradukisto devas enkonduki la ci-formojn en certaj situacioj, kie tion postulas la paroletiketo de la cellingvo. Sekve de tio, la pontteksto [K1847]
distingas viadon kaj ciadon — kaj Zamenhofo ial opiniis konservinda tiun distingadon en B1891. Li faris tion ne rekte per «vi» kaj «ci», sed per majuskligo de la «vi»-formoj, respondaj al la ĝentilformaj Tute prave la versio B1910 tiun distingadon forigis. Ekz‑e:«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al
«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al
„Tue den Leuten etwas, damit sie
— Обманывай, или
“Do, or
Menciindas, ke la viadaj kutimoj malsamas en diversaj lingvoj; interalie, en la germana traduko la gesinjoroj Snitchey cias unu la alian, dum en la traduko rusa ili sin vias (kiel ĉi-sube en la
jes/ne-ekzemplo).Jes kaj ne