Nia amiko kavaliro Henriko kaj la damo haltis sur la pado kaj staris profundiĝinte en sia konversacio, kiam mi subite konstatis, ke mi estas ne la sola atestanto de ilia renkontiĝo. Io verda, flosanta en la aero, logis miajn okulojn, kaj dua ekrigardo montris al mi, ke ĝin portas sur bastono viro moviĝanta inter la terrompiĝoj. Tiu estis Stepeltono kun sia papilia reto. Li estis multe pli proksima al la paro ol mi, kaj ŝajnis ke li moviĝas direkte al ĝi. Tiumomente kavaliro Henriko subite tiris fraŭlinon Stepeltono al sia flanko. Lia brako ĉirkaŭis ŝin, sed ŝajnis al mi, ke ŝi streĉiĝas for de li kun vizaĝo forturnita. Li klinis sian kapon al ŝi, kaj ŝi levis unu manon kvazaŭ proteste. La postan momenton mi vidis ilin dissalti kaj haste turniĝi. Stepeltono kaŭzis la interrompon. Li kuris al ili senbride kun la reto absurde pendanta post li. Li gestadis kaj preskaŭ dancis pro ekscitiĝo antaŭ la geamantoj. La signifon de la sceno mi ne povis imagi, sed ŝajnis al mi, ke Stepeltono insultas kavaliron Henriko, kiu proponis klarigojn, kiuj iĝis ĉiam pli koleraj, kiam la alia rifuzis akcepti ilin. La damo staris apude en digna silento. Fine Stepeltono turniĝis abrupte kaj gestis decidige al sia fratino, kiu post hezitema ekrigardo al kavaliro Henriko formarŝis apud la frato. La koleraj gestoj de la naturesploristo montris, ke la damo estis inkluzivita en lia malaprobo. La kavaliro staris momente postrigardante ilin, kaj poste li retromarŝis malrapide laŭ la direkto, de kie li venis, kun la pendanta kapo — bildo de la deprimo mem.
La signifon de ĉio ĉi mi ne povis imagi, sed mi profunde hontis, ke mi vidis scenon tiel intiman sen la scio de mia amiko. Mi do kuris suben laŭ la deklivo, kaj renkontis la kavaliron malsupre. Lia vizaĝo kolere ruĝis kaj lia frunto estis sulkiĝinta, kiel tiu de homo, kiu komplete ne sciis, kion fari.
— Saluton, Vatsono! De kie vi enfalis? — li diris. — Vi ne volas diri, ĉu, ke vi sekvis min malgraŭ ĉio?
Mi ĉion klarigis al li: kiel mi trovis neeble resti for, kiel mi sekvis lin, kaj kiel mi vidis ĉion okazintan. Momente liaj okuloj flamis kontraŭ min, sed mia senkaŝeco malarmis lian koleron, kaj finfine li ekridis iom malgaje.
— Oni supozus la mezon de tiu prerio sufiĉe sekura loko por privateco, — li diris, — sed, je la tondro, la tuta najbaraĵo ŝajne eliris por vidi mian amindumon, kaj entute tre magran amindumon! Kie vi luis sidlokon?
— Mi estis sur tiu monteto.
— Tute en la lasta vico, ĉu ne? Sed ŝia frato bone proksimis en la antaŭvicoj. Ĉu vi vidis lin elveni kontraŭ nin?
— Jes, mi vidis.
— Ĉu li iam ŝajnis al vi freneza — tiu ŝia frato?
— Mi ne povas diri, ke jes.
— Supozeble ne. Mi ĉiam taksis lin sufiĉe sanmensa ĝis hodiaŭ, sed vi povas kredi min, ke aŭ li aŭ mi devus esti en frenezjako. Kio misas ĉe mi, ĉiuokaze? Vi loĝis proksime al mi dum kelkaj semajnoj, Vatsono. Diru malkaŝe nun! Ĉu ekzistas io, kio malhelpus min esti bona edzo de la virino, kiun mi amas?
— Laŭ mia opinio, ne.
— Li ne povas malaprobi mian situacion en la mondo, do devas esti mi mem, kiun li malakceptas. Kion li havas kontraŭ min? Mi neniam dolorigis viron aŭ virinon dum mia vivo, laŭ mia scio. Kaj tamen li ne permesis, ke mi tuŝu la pintojn de ŝiaj fingroj.
— Ĉu tion li diris?
— Tion, kaj amason pli. Mi diras al vi, Vatsono, ke mi konis ŝin nur de ĉi kelkaj semajnoj, sed ekde la komenco mi sentis certecon, ke ŝi estas kreita por mi, kaj ankaŭ ŝi estis feliĉa kun mi, kaj tion mi ĵuras. En virinaj okuloj estas lumo, kiu parolas pli laŭte ol vortoj. Sed li neniam permesas al ni duopi, kaj la unuan fojon hodiaŭ mi havis eblecon diri al ŝi kelkajn vortojn en solo. Ŝi ĝojis renkonti min, sed farinte tion ŝi ne volis paroli pri amo, kaj ŝi ankaŭ ne permesus, ke mi parolu pri ĝi, se ŝi povus tion malhelpi. Ŝi konstante revenis al tio, ke tiu ĉi loko estas danĝera, kaj ke ŝi neniam estos feliĉa ĝis kiam mi forlasos ĝin. Mi diris al ŝi, ke vidinte ŝin mi ne rapidemas forlasi ĝin, kaj se ŝi vere volas, ke mi foriru, la sola rimedo aranĝi tion estas, ke ŝi akompanu min. Tion dirinte mi laŭvorte proponis al ŝi geedziĝon, sed antaŭ ol ŝi povis respondi elvenis tiu ŝia frato, kurante al ni kun la vizaĝo kvazaŭ de frenezulo. Li estis tute blanka pro kolero, kaj liaj helaj okuloj flamis furioze. Kion mi faris pri la damo? Kiel mi aŭdacis dediĉi al ŝi atenton, kiu estas abomena al ŝi? Ĉu mi supozas, ke pro tio, ke mi estas kavaliro, mi rajtas fari kion ajn mi volas? Se li ne estus ŝia frato, mi scius pli senerare kiel respondi al li. Ĉiuokaze mi diris al li, ke miaj sentoj pri lia fratino estas tiaj, pri kiaj mi ne hontas, kaj mi esperas, ke ŝi honorigos min edziniĝante al mi. Tio ŝajne ne plibonigis la aferon, do poste ankaŭ mi perdis prudenton, kaj mi respondis al li iom pli arde ol mi devis, eble, tial ke ŝi staris proksime. Do finiĝis per lia foriro kun ŝi, kiel vi vidis, kaj jen mi homo tiom perpleksa kiom iu ajn en la lando. Nur diru al mi, kion signifas ĉio ĉi, Vatsono, kaj mi ŝuldos al vi pli ol mi iam esperos repagi.