Kaj tamen li mensogis tion dirante, ĉar hazarde post la matenmanĝo mi renkontis sinjorinon Barimoro en la longa koridoro kun plena sunlumo sur ŝia vizaĝo. Ŝi estis senemocia, peztrajta, granda virino kun severa fiksita buŝesprimo. Sed ŝiaj perfidaj okuloj estis ruĝaj kaj rigardis min el sub ŝvelintaj palpebroj. Do estis ŝi, kiu ploris nokte, kaj se ŝi tion faris, ŝia edzo nepre scias pri tio. Tamen li elektis la evidentan riskon esti malkovrita, deklarinte, ke ne estas tiel. Kial li faris tion? Kaj kial ŝi ploris tiel amare? Jam ĉirkaŭ tiu palvizaĝa, bela, nigrabarba viro amasiĝis atmosfero de mistero kaj de morno. Ĝuste li la unua trovis la kadavron de kavaliro Karlo, kaj nur liajn vortojn ni havis pri la cirkonstancoj antaŭ la morto de tiu maljunulo. Ĉu estis eble, ke estis Barimoro, finfine, kiun ni vidis en la fiakro sur Regentostrato? La barbo tre povus esti la sama. La fiakristo priskribis viron iom malpli altan, sed tia impreso povus esti erara. Kiel mi povus decidiĝi pri tiu punkto definitive? Evidente, la unua faro estu konsulti la Grimpenan poŝtiston kaj konstati, ĉu la esplora telegramo vere estis metita en la proprajn manojn de Barimoro. Kia ajn estu la respondo, mi almenaŭ havus ion raportindan por Ŝerloko Holmso.
Kavaliro Henriko devis ekzameni multajn paperojn post la matenmanĝo, tiel ke la tempo estis oportuna por mia promeno. Tio estis agrabla kvarmejla promeno laŭlonge de la erikeja rando, kiu venigis min fine al griza vilaĝeto, en kiu du pli grandaj konstruaĵoj, kiuj konfirmiĝis kiel la hotelo kaj la domo de doktoro Mortimero, staris alte super la ceteraj. La poŝtisto, kiu estis ankaŭ la vilaĝa spicisto, klare memoris la telegramon.
— Certe, sinjoro, — li diris, — mi liverigis la telegramon al sinjoro Barimoro ĉe la Halo precize laŭ la instrukcio.
— Kiu liveris ĝin?
— Jena mia filo. Jakobo, vi liveris tiun telegramon al sinjoro Barimoro ĉe la Halo pasintsemajne, ĉu ne vere?
— Jes, patro, mi liveris ĝin.
— En liajn proprajn manojn, ĉu? — mi demandis.
— Nu, li estis en la subtegmentejo tiumomente, do mi ne povis meti ĝin en liajn proprajn manojn, sed mi transdonis ĝin en la manojn de sinjorino Barimoro, kaj ŝi promesis tuj liveri ĝin.
— Ĉu vi vidis sinjoron Barimoro?
— Ne, sinjoro; kiel mi diris, li estis en la subtegmentejo.
— Se vi ne vidis lin, kiel vi scias, ke li estis en la subtegmentejo?
— Nu, supozeble, lia propra edzino sciis, kie li troviĝis, — diris la poŝtisto incitite. — Ĉu li ne ricevis la telegramon? Se okazis eraro, sinjoro Barimoro mem rajtas plendi.
Ŝajnis senespere daŭrigi plu la enketon, sed estis klare, ke malgraŭ la ruzaĵo de Holmso ni ne havis pruvon, ke Barimoro ne estis en Londono tiutempe. Supoze ke tiel estis — supoze, ke la sama homo estis tiu, kiu lastfoje vidis kavaliron Karlo viva kaj la unua postsekvanto de la nova heredinto, kiam tiu revenis al Anglujo. Kio sekvis? Ĉu li estis agento de aliuloj, aŭ ĉu li havis iun propran minacan planon? Kiun avantaĝon li ricevis, persekutante la familion Baskervilo? Mi pensis pri la stranga averto tondita el la ĉefartikolo en
Subite miajn pensojn interrompis la bruo de kurantaj piedoj malantaŭ mi kaj voĉo, kiu vokis min laŭnome. Mi turniĝis, atendante vidi doktoron Mortimero, sed surprize al mi tiu estis nekonato kiu postsekvis min. Li estis malalta, svelta, razita, pudoraspekta viro, kun linkoloraj haroj kaj makzeloj ostecaj, inter tridek kaj kvardekjara, vestita en griza kompleto kaj pajla ĉapelo. Stana skatolo por botanikaj specimenoj pendis de lia ŝultro, kaj li portis en unu mano verdan papilireton.
— Vi certe pardonos mian arogantecon, doktoro Vatsono, — li diris, atinginte anhele la lokon, kie mi staris. — Ĉi tie sur la erikejo ni estas homoj senpretendaj, kaj ne atendas formalan sinprezenton. Vi eble aŭdis mian nomon de nia komuna amiko Mortimero. Mi estas Stepeltono de Meripita Domo.
— Tion sciigus al mi viaj reto kaj skatolo, — mi diris, — ĉar mi sciis, ke sinjoro Stepeltono estas naturesploristo. Sed kiel vi rekonis min?
— Mi vizitis Mortimeron, kaj li indikis vin tra la fenestro de sia konsultejo, kiam vi preterpasis. Ĉar ni iros samdirekte, mi decidis atingi vin kaj min prezenti al vi. Espereble kavaliro Henriko ne iel misfartas post sia veturado, ĉu?
— Li fartas tre bone, dankon.