La kavaliro jam kontaktis la arĥitekton, kiu pretigis la desegnaĵojn por kavaliro Karlo, kaj entrepreniston el Londono, tial ni rajtas anticipi komenciĝon de grandaj ŝanĝoj ĉi tie baldaŭ. Venis dekoraciistoj kaj meblistoj el Plimuto, kaj estas evidente, ke nia amiko havas larĝajn ideojn, kaj li intencas ŝpari nek penojn nek elspezojn por restarigi la grandiozecon de sia familio. Kiam la domo estos renovigita kaj remeblita, li bezonos nur edzinon por kompletigi ĝin. Inter ni dirite, tiu ne mankos, se la damo konsentos, ĉar mi malofte vidis viron pli sorĉitan de virino ol estas li de nia bela najbarino, fraŭlino Stepeltono. Kaj tamen la evoluo de vera amo ne progresas tiel glate, kiel oni atendus en la cirkonstancoj. Hodiaŭ, ekzemple, ties supraĵon rompis tre neatendita ondeto, kiu kaŭzis al nia amiko konsiderindan perplekson kaj ĉagrenon.
Post la citita konversacio pri Barimoro, kavaliro Henriko surmetis sian ĉapelon kaj pretiĝis eliri. Rutinece mi faris same.
— Kio? Ĉu ankaŭ vi, Vatsono? — li demandis, rigardante min iom strange.
— Tio dependas, ĉu vi iros sur la erikejon, — mi diris.
— Jes, mi iros tien.
— Nu, vi scias pri miaj instrukcioj. Mi bedaŭras entrudiĝi, sed vi aŭdis kiel emfaze Holmso insistis, ke mi ne forlasu vin, kaj precipe ke vi ne iru sola sur la erikejon.
Kavaliro Henriko metis manon sur mian ŝultron kun afabla rideto.
— Kara homo, — li diris, — Holmso, malgraŭ sia saĝeco, ne antaŭvidis kelkajn aferojn, kiuj okazis de kiam mi estas sur la erikejo. Ĉu vi komprenas min? Mi certas, ke vi la lasta volus esti ĝojestingulo. Mi devas eliri sola.
Tio starigis min en situacion plej malfacilan. Mi sciis nek kion diri, nek kion fari. Antaŭ ol mi povis decidi, li prenis sian bastonon kaj foriris.
Sed kiam mi ekmeditis pri la afero, mia konscienco riproĉis min tre forte, ĉar pro iu ajn motivo mi permesis al li eliri el mia vidkampo. Mi imagis, kiaj estus miaj sentoj, se mi devus reiri al vi kaj konfesi, ke okazis ia misaĵo pro mia malatento al viaj instrukcioj. Mi certigas vin, ke miaj vangoj ruĝiĝis pro la nura penso. Eble eĉ nun ne estus tro malfrue atingi lin, do mi tuj eliris laŭ la direkto de Meripita Domo.
Mi hastis laŭ la vojo kiel eble plej rapide sen ajna ekvido de kavaliro Henriko, ĝis mi alvenis la lokon, kie la erikeja pado disbranĉiĝis. Tie, timante ke eble mi malĝuste direktiĝis finfine, mi suriris monteton de kie mi povis vastigi mian vidkampon — tiun saman monteton el kiu fosiĝis la malhela ŝtonminejo. Tiam mi tuj vidis lin. Li estis sur la erikeja pado, proksimume kvaronan mejlon for, kaj ĉe lia flanko estis damo, kiu povis esti nur fraŭlino Stepeltono. Estis klare, ke jam ekzistis inter ili interkompreniĝo, kaj ke ili renkontiĝis laŭ aranĝo. Ili marŝis malrapide antaŭen en profunda konversacio, kaj mi vidis ŝin fari etajn rapidajn movojn per la manoj, kvazaŭ ŝi tre serioze parolus, dum li aŭskultis atente kaj unu-dufoje skuis sian kapon je forta malkonsento. Mi staris inter la rokoj rigardante ilin tre perpleksa kion jam fari. Sekvi ilin kaj rompi ilian intiman interparolon ŝajnis ofendege, kaj tamen mia klara devo estis neniam eĉ momente lasi ilin el mia vidkampo. Spione trakti amikon estis tasko malŝatinda. Tamen, pli bonan agmanieron mi ne trovis ol observi lin de sur la monteto kaj purigi mian konsciencon per posta konfeso al li pri tio, kion mi faris. Estas vere, ke se iu subita danĝero minacus lin, mi estus tro malproksima por utili, kaj tamen mi certas, ke vi konsentos, ke la situacio estis tre malfacila, kaj ke nenion plian mi povis fari.