— Oni diras, ke tio estas bleko de la Baskervila ĉashundo.
Li ĝemis, kaj silentis kelkajn momentojn.
— Ĝi ja estis ĉashundo, — li diris finfine, — sed ĝi ŝajnis origini je mejloj for, tiudirekte mi opinias.
— Estis malfacile juĝi, kie ĝi originis.
— Ĝi fortiĝis kaj malfortiĝis laŭ la vento. Ĉu ne kuŝas tiudirekte la granda Grimpena Marĉo?
— Jes, vere.
— Nu, ĝi venis el tie supre. Diru, Vatsono, ĉu vi mem ne opinias, ke tio estis bleko de ĉashundo? Infano mi ne estas. Ne necesas, ke vi timu diri la veron.
— Stepeltono estis kun mi, kiam mi aŭdis ĝin antaŭe. Li diris, ke ĝi eble estas krio de iu stranga birdo.
— Ne, ne, tio estis ĉashundo. Dio mia, ĉu eble estas iom da vero en tiuj rakontoj? Ĉu eblas, ke mi vere estas en danĝero pro kialo tiom malhela? Tion vi ne kredas, Vatsono, ĉu?
— Ne, ne.
— Kaj tamen unu afero estas priridi ĝin en Londono, kaj tute alia stari ĉi tie en la erikeja mallumo kaj aŭdi tian krion. Kaj mia onklo! Piedsigno de la ĉashundo apudis lin kuŝantan. Ĉio kongruas. Mi ne supozas min malkuraĝulo, Vatsono, sed tiu sono ŝajnis frostigi mian sangon mem. Palpu mian manon!
Ĝi estis tiel malvarma kiel bloko marmora.
— Morgaŭ ĉe vi estos en ordo.
— Laŭ mia opinio mi ne sukcesos forigi el mia kapo tiun krion. Kion vi konsilas, ke ni faru nun?
— Ĉu ni returniĝu?
— Ne, je la tondro, ni elvenis por kapti nian ĉasaĵon, kaj tion ni faros. Ni persekutas la bagnulon, kaj infera ĉashundo, tre probable, persekutas nin. Ek do. Ni persistos ĝisfine, eĉ se ĉiuj demonoj en la infero estus liberaj sur la erikejo.
Ni stumblis antaŭen malrapide en la mallumo, kun la nigra baŭmo de la rokecaj montetoj ĉirkaŭ ni, kaj la flava punkto da lumo brulanta senŝancele antaŭ ni. Nenio estas tiel trompa kiel la distanco de lumo en peĉnigra nokto, kaj jen la ekbrilo ŝajnis malproksima ĉe la horizonto kaj jen ĝi povis esti nur kelkajn metrojn for. Sed finfine ni povis vidi de kie ĝi lumis, kaj tiam ni sciis, ke ni efektive tre proksimas. Flagranta kandelo estis fiksita en rokfendeto, kiu ŝirmis ĝin ambaŭflanke de la ventoblovo, kaj ankaŭ malhelpis, ke ĝi estu videbla, krom el la direkto de Baskervila Halo. Rokego granita kaŝis nian alproksimiĝon, kaj kaŭrante malantaŭ ĝi, ni transrigardis ĝin al la signallumo. Estis strange vidi tiun unuopan kandelon tie flamanta meze de la erikejo, kun neniu vivosigno en la proksimo — nur unu rektan flavan flamon kaj la rebrilon de la roko ambaŭflanke.
— Kion ni faru nun? — flustris kavaliro Henriko.
— Ni atendu ĉi tie. Li nepre apudas sian lumon. Ni provu ekvidi lin.
Apenaŭ miaj vortoj eliris mian buŝon, ni ambaŭ ekvidis lin. Trans la rokojn, ĉe la fendeto, en kiu flamis la kandelo, elŝoviĝis malbonema flava vizaĝo, terure bruteca vizaĝo, tute trasulkita kaj makulita je mispasioj. Kotoŝmirita, kun hirta barbo, kaj franĝita je kungluiĝintaj haroj, ĝi tre bone povus aparteni al iu el la prasovaĝuloj, kiuj loĝis en la montflankaj truoj. La lumo sub li respeguliĝis en liaj ruzaj okuletoj, kiuj gvatis feroce dekstren kaj maldekstren en la mallumon, kvazaŭ lerta sovaĝulo aŭdinta la paŝojn de ĉasantoj.
Evidente io vekis lian suspektemon. Eble Barimoro disponis iun privatan signalon, kiun ni ne uzis, aŭ la ulo havis iun alian motivon por supozi, ke ne estas ĉio en ordo, sed mi povis legi liajn timojn sur la malbonema vizaĝo. Iumomente li eble puŝestingus la lumon kaj malaperus en la mallumon. Sekve mi saltis antaŭen, kaj samon faris kavaliro Henriko. Sammomente la bagnulo elkriĉis sakron kontraŭ ni kaj ĵetegis ŝtonegon, kiu disfrakasiĝis sur la rokego ŝirminta nin. Mi unufoje ekvidis lian malaltan stumpan fortikan figuron, kiam li saltleviĝis kaj forturniĝis por fuĝi. Sammomente pro feliĉa hazardo la luno trarompis la nubaron. Ni kuris trans la verton de la monteto, kaj jen estis nia celato kuranta rapidege suben laŭ la alia flanko, transsaltante la rokojn survojajn per la vigleco de monta kapro. Bonŝanca pafo per mia revolvero eble lamigus lin, sed mi kunportis ĝin nur por defendi min atakatan, sed ne por pafi forkurantan senarmilulon.
Ni ambaŭ estis rapidaj kurantoj kaj bonsanaj, sed ni baldaŭ konstatis, ke ni ne havis eblecon atingi lin. Ni longatempe vidis lin en la lunlumo, ĝis li iĝis nura punkto moviĝanta rapide inter la rokegoj flanke de fora monteto. Ni kuris, kuregis, ĝis tute mankis al ni la spiro, sed la distanco inter ni senĉese pligrandiĝis. Fine ni haltis kaj sidis anhelante sur du rokoj, dum ni rigardis lin malaperanta en la foro.