Unu fakto ankoraŭ ne klarigita estas la deklaro de Barimoro, ke la piedsignoj de lia mastro ŝanĝis la karakteron, post kiam li pasis la erikejan pordeton, kaj ke ŝajne li de tie marŝis sur la piedpintoj. Iu Merfio, cigana ĉevalkomercisto, estis sur la erikejo ne malproksime je tiu tempo, sed evidentiĝas laŭ lia propra konfeso, ke li estis iom ebria. Li deklaras, ke li aŭdis kriojn, sed ne povas diri, el kiu direkto ili venis. Neniuj perfortosignoj estis trovitaj sur la kadavro de kavaliro Karlo, kaj kvankam la kuracista atestaĵo indikis vizaĝan distordon preskaŭ nekredeblan — tiel ampleksan, ke doktoro Mortimero rifuzis kredi en la komenco, ke antaŭ li kuŝas efektive lia amiko kaj paciento — estis klarigite, ke tio estas simptomo ne malofta ĉe kazoj de asfiksio kaj morto pro kora elĉerpiĝo. Tiun klarigon konfirmis la postmorta ekzamenado, kiu montris longedaŭran organan malsanon, kaj la mortenketa ĵurio deklaris verdikton laŭ la medicina atestaĵo. Estas bone tiel, ĉar evidente estas ege grave, ke la heredonto de kavaliro Karlo ekloĝu en la Halo kaj daŭrigu la bonan laboron tiel malĝojige interrompitan. Se la prozeca verdikto de la mortenketisto ne ĉesigus la romanecajn rakontojn, kiujn oni flustris pri la afero, estus malfacile trovi tenanton de Baskervila Halo. Oni komprenas, ke la heredonto estas sinjoro Henriko Baskervilo, filo de l' pli juna frato de kavaliro Karlo Baskervilo, se tiu ankoraŭ vivas. Tiu junulo, kiam oni lastfoje aŭdis pri li, estis en Ameriko, kaj esploroj estis komencitaj por sciigi al li lian favoran fortunon.”
Doktoro Mortimero refaldis sian paperon kaj remetis ĝin en sian poŝon.
— Tiuj estas la publikaj faktoj, sinjoro Holmso, rilate al la morto de kavaliro Karlo Baskervilo.
— Mi devas danki vin, — diris Ŝerloko Holmso, — pro tio ke vi atentigis min pri kazo, kiu certe prezentas kelkajn interesaĵojn. Mi ja rimarkis tiutempe iom da ĵurnala komentado, sed mi tre okupiĝis pri tiu afereto de la vatikanaj kameoj, kaj pro mia deziro komplezi al la Papo mi maltrafis plurajn interesajn anglajn kazojn. Tiu artikolo, vi diras, enhavas ĉiujn publikajn faktojn?
— Jes.
— Do konigu al mi la privatajn. — Li kliniĝis malantaŭen, kunmetis siajn fingropintojn, kaj mienis sian plej senemocian kaj juĝeman vizaĝesprimon.
— Tion farante, — diris doktoro Mortimero, kiu komencis vidigi signojn de iu forta emocio, — mi rakontas tion, kion mi al neniu malkaŝis. Ke mi ne menciis tion dum la mortenketado motivigas tio, ke sciencisto ne volas loki sin en publikan pozicion de ŝajna konfirmo de popola superstiĉo. Min plue motivigis, ke Baskervila Halo, kiel diras la ĵurnalo, certe restus sen loĝantoj se io estus farita por plifortigi ĝian iom malfavoran reputacion. Pro ambaŭ kialoj mi taksis prave, ke mi rakontu malpli ol mi sciis, ĉar neniu praktika bonaĵo povus rezultiĝi de malkaŝado, sed ĉe vi ne ekzistas motivo por ne esti tute verdira.
La erikejo estas tre malmulte loĝata, kaj tiuj kiuj proksime najbaras ofte kontaktiĝas. Pro tio mi ofte renkontiĝis kun kavaliro Karlo Baskervilo. Escepte de sinjoro Frenklendo de la Laftera Halo kaj sinjoro Stepeltono, la naturesploristo, ne estas aliaj kleruloj tra multaj mejloj. Kavaliro Karlo estis homo netrudiĝema, sed la hazardo de lia malsano kunligis nin, kaj komunaj interesoj pri scienco firmigis tion. Li reportis multajn sciencajn informojn el Sud-Afriko, kaj multajn agrablajn vesperojn ni pasigis kune, diskutante la komparajn anatomiojn de la boŝmanoj kaj hotentotoj.
Dum la kelkaj lastaj monatoj iĝis pli kaj pli klare al mi, ke la nerva sistemo de kavaliro Karlo streĉiĝas al krizpunkto. Li treege okupiĝis pri tiu legendo, kiun mi legis al vi — ĝis tioma grado, ke kvankam li volonte promenis sur la propra posedaĵo, nenio persvadus lin eliri sur la erikejon nokte. Kiom ajn nekredebla tio eble ŝajnas al vi, sinjoro Holmso, li estis malfalse konvinkita, ke terura sorto minacas lian familion, kaj certe la raportoj, kiujn li povis doni pri siaj antaŭuloj ne estis kuraĝigaj. La koncepto pri hida fiestaĵo konstante hantis lin, kaj pli ol unufoje li demandis min, ĉu dum miaj noktaj kuracistaj vojaĝoj mi iam vidis strangan kreaĵon aŭ aŭdis bojadon de hundo. Tiun lastan demandon li starigis al mi plurfoje, kaj ĉiam per voĉo vibra pro ekscitiĝo.