— Do, ĉu tio estas Alfekka en la Norda Krono?
— Jes, Ram, aŭ, se vi deziras la eŭropan nomon, — la Gemo… Sed ek al la laboro!
— Ĉu mi veku la ceterajn? — kun preteco demandis Tej Eron.
— Por kio? Ni faros unu aŭ du pulsadojn, se konvinkiĝos, ke antaŭe estas malplene, — respondis Mut Ang. — Ŝaltu optikajn kaj radi-teleskopojn, kontrolu agordon de la memormaŝinoj. Tej, ŝaltu la nukleajn motorojn. Dume ni moviĝu per ili. Donu akcelon!
— Ĉu ĝis ses seponoj de la luma?
Kaj responde al silenta kapjeso de la estro Tej Eron rapide faris necesajn manipulojn. La stelŝipo eĉ ne tremeris, kvankam blindiga ĉielarka flamo ekbrilis laŭ la tuta vido de la ekranoj kaj tute ŝirmis malfortajn stelojn sub la brilanta Lakta Vojo. Inter tiuj steloj estis ankaŭ la tera Suno.
— Ni havas kelkajn horojn, dum la aparatoj finos observojn kaj plenumos kvarfojan kontrolon de la programo, — diris Mut Ang. — Necesas manĝi, poste ĉiu el ni povos izoliĝi kaj iom ripozi. Mi anstataŭos Kari-n.
La astronaŭtoj eliris el la centra stirejo. Kari Ram eksidis en la turniĝantan fotelon centre de la regpanelo. La astronavigaciisto fermis la poŭpajn ekranojn, kaj la flamo de la raketaj motoroj malaperis.
La fajra
Ĉi tien, en larĝan koridoron de la spaco, libera de stelamasoj kaj malhelaj nuboj, estis sendita «Teluro» — la unua pulsa stelŝipo de la Tero. Tiu tipo de stelŝipoj, moviĝantaj en la nul-spaco, devis atingi multe pli forajn profundaĵojn de la Galaksio, ol la antaŭaj nukle-raketaj, anamezonaj stelŝipoj, flugintaj kun rapido je kvin sesonoj kaj ses seponoj de la lumrapido. La pulsaj ŝipoj agis laŭ la principo de kunpremo de la tempo kaj estis miloble pli rapidaj. Sed ilia danĝera flanko estis tio, ke la stelŝipo en la momento de pulsado ne povis esti regata. Homoj same povis elteni pulsadon nur en senkonscia stato, kaŝitaj ene de potenca magneta kampo. «Teluro» moviĝis kvazaŭ per saltoj, ĉiufoje zorgeme esplorante, ĉu estas libera la vojo por sekva pulsado.
Preter la Serpento, en preskaŭ senstela spaco de la altaj latitudoj de la Galaksio, «Teluro» devis trairi en la konstelacion Herkulo, al karbona stelo.
«Teluron» oni sendis en la nekredeble foran flugon, por ke ĝia ŝipanaro esploru enigmajn procezojn de transformiĝo de materio rekte sur la karbona stelo, tre gravajn por la tera energi-produktado. Oni konjektis, ke la stelo estis ligita kun malhela nubo en formo de rotacianta elektromagneta disko, turnita per la eĝo al la Tero. Sciencistoj atendis, ke ili vidos ripeton de historio de la kreiĝo de nia planeda sistemo relative nemalproksime de la Suno.
«Nemalproksime» — tio estas cent dek parsekoj, aŭ tricent kvindek jaroj da iro de luma radio…
Kari Ram kontrolis la defendajn aparatojn. Ili montris, ke ĉiuj ligoj de la aŭtomatoj de la ŝipo estas sendifektaj. La juna astronaŭto ekmeditis.
Tre fore, en distanco je sepdek ok lumjaroj, restis la Tero — bela, aranĝita de la homaro por hela vivo kaj inspira krea laboro. En tiu socio sen klasoj ĉiu homo bone konis la tutan planedon. Ne nur ĝiajn fabrikojn, minejojn, kampojn kaj marajn plantejojn, sciencajn kaj esplorajn centrojn, muzeojn kaj rezervejojn, sed ankaŭ plaĉajn al koro anguletojn de ripozo, soleco aŭ izoliĝo kun amato.
Kaj for de tiu mirakla mondo la homo, starigante al si mem altajn postulojn, profundiĝadis ĉiam pli malproksime en kosmajn glaciajn abismojn, ĉasante novajn sciojn, divenojn de enigmoj de la naturo, kiu ne konkereblis sen kruela rezisto. Ĉiam pli malproksime iris la homo for de la Luno, priverŝita per mortiga rentgena kaj ultraviola radiado de la Suno, for de la varmega kaj senviva Venuso kun ĝiaj naftaj oceanoj, glueca peĉa grundo kaj eterna nebulo, for de la malvarma, surŝutita per sabloj Marso kun apenaŭ vegetanta subtera vivo. Tuj kiam komenciĝis la esploro de Jupitero, novaj ŝipoj atingis jam la plej proksimajn stelojn. Teraj stelŝipoj vizitis la Alfa-n kaj la Proksiman de la Centaŭro, la stelon de Barnard, Siriuson, la Eta-n de Eridano kaj eĉ la Taŭ-on de la Baleno. Certe, ne la stelojn mem, sed iliajn planedojn aŭ proksimajn ĉirkaŭaĵojn, se tio estis duopaj steloj, kiel Siriuso, sen planedaj sistemoj.
Sed la interstelaj ŝipoj de la Tero ankoraŭ ne estis sur planedoj, kie la vivo jam atingis sian superan formon, kie loĝas pensantaj estaĵoj — homoj.