En la galerio de la fremduloj la pejzaĝoj de la fluora planedo anstataŭiĝis per bildo de kolosaj konstruaĵoj. Deklivoj de klinitaj internen muroj similis al domoj de tibeta arkitekturo. Nenie estis rektaj anguloj, horizontalaj ebenoj — la formoj glate fleksiĝadis, transirante de vertikalo al horizontalo per ŝraŭbaj aŭ spiralaj turnoj. Malproksime aperis malhela aperturo, konture simila al tordita ovalo. Kiam ĝi elkreskis, proksimiĝinte, iĝis videble, ke la malsupra parto de la ovalo prezentas spirale fleksitan larĝan vojon, leviĝantan kaj enprofundigitan en konstruaĵon, grandan je tuta urbo. Ruĝe borderitaj grandaj bluaj signoj, malproksime similaj al akvaj ondaj faldetoj, vidiĝis super la enirejo. La enirejo estis proksimiĝanta. En ĝia profundo iĝis videbla malforte prilumita giganta halo kun muroj, lumantaj, kiel fluoreskanta fluorspato.
Kaj subite, sen averto, la bildo malaperis. La ŝokitaj astronaŭtoj, prepariĝintaj ekvidi ion eksterordinaran, eksentis kvazaŭ baton. La galerio trans la diafana vando prilumiĝis per la ordinara blua lumo. Aperis la fremdaj astronaŭtoj. Ĉi-foje ili moviĝis tre rapide, per abruptaj moviĝoj.
Ĉi-momente sur la ekrano aperis vico da sinsekvaj bildoj. Ili alternis kun tia rapido, ke la ŝipanoj apenaŭ povis sekvi ilin. Ie en mallumo de la kosmo moviĝis sama blanka stelŝipo, kia pendis nun flanke de «Teluro». Estis videble, kiel turniĝis, brilis, disĵetante radiojn ĉiuflanken, ĝia centra rado. Subite la rado ĉesis rotacii, kaj la ŝipo ekpendis en la kosma abismo, malproksime de malgranda blua stelo-nano.
El la stelŝipo impetis malantaŭen radioj, montritaj kiel streketoj sur la ekrano, en kies maldekstra angulo aperis dua stelŝipo. La flugantaj streketoj atingis ĝin, senmove starantan apud tera ŝipo, en kiu la homoj rekonis sian «Teluron». Kaj la blanka stelŝipo, ricevinta la vokon de sia kamarado, deŝoviĝis de «Teluro» ien en nigran foron.
Mut Ang suspiris tiel laŭte, ke la subuloj turniĝis al sia estro kun muta demando.
— Jes! Ili baldaŭ foriros. Ie tre malproksime iris ilia dua ŝipo. Ili iamaniere komunikiĝis, kvankam mi ne povas imagi, kiel tio eblas en nemezureblaj abismoj, disigantaj la ŝipojn. Kaj nun io okazis al la dua stelŝipo, ĝia voko atingis niajn fremdulojn, kvankam pli ĝuste estos diri — niajn amikojn.
— Eble, ĝi ne estas damaĝita, sed trovis ion gravan? — mallaŭte demandis Tajna.
— Eble. Ĉiel ajn, ili foriras. Necesas hasti per tutaj fortoj, por sukcesi foti, registri kiel eble plej multe da informo. Kaj ĉefe — la mapojn, ilian kurson, iliajn renkontiĝojn… Mi ne dubas, ke ili havis renkontiĝojn kun oksigenaj, kiel ni, homoj.
El komunikado kun la fremduloj klariĝis, ke ili povas resti por tera diurno. Homoj, stimulitaj per specialaj kuraciloj, laboris tute freneze kaj ne malsuperis al neelĉerpebla energio de la rapidaj grizaj loĝantoj de la fluora planedo.
Estis transfilmataj lernolibroj kun bildoj kaj vortoj, samtempe estis registrataj sonoj de la fremda lingvo. Estis transdonataj kolektoj kun mineraloj, akvoj kaj gasoj en rezistaj diafanaj kestoj. La ĥemiistoj de ambaŭ planedoj penis kompreni signifon de la signoj, esprimantaj konsiston de vivaj kaj malvivaj substancoj. Afra, pala pro laco, staris antaŭ diagramoj de fiziologiaj procezoj, genetikaj skemoj kaj formuloj, skemo de embriaj stadioj de evoluo de organismo de la loĝantoj de la fluora planedo. Senfinaj ĉenoj de molekuloj de fluoraj albuminoj estis samtempe mirinde similaj al niaj albuminaj molekuloj: samaj filtriloj de energio, samaj ĝiaj digoj, aperintaj en lukto de la viva materio kontraŭ entropio.
Pasis dudek horoj. En la galerio aperis Tej kaj Kari; apenaŭ vivaj pro laco, ili portis bendojn de stelaj mapoj, reflektantaj la tutan vojon de «Teluro» de la Suno al la loko de la renkontiĝo. La fremduloj ekhastis eĉ pli. Fotomagnetaj bendoj de memormaŝinoj de la teranoj estis registrantaj situojn de nekonataj steloj, montritajn per nekonataj signoj distancojn, astrofizikajn datumojn, kruciĝantajn per komplikaj zigzagoj vojojn de ambaŭ blankaj ŝipoj. Ĉio ĉi devis esti poste deĉifrita laŭ klarigaj tabeloj, anticipe preparitaj de la fremduloj.
Kaj finfine la homoj ne retenis sin de ĝojaj ekkrioj. Unue ĉe unu, poste ĉe dua, tria, kvara, kvina stelo sur la ekrano aperis pligrandigitaj rondetoj, en kiuj ekturniĝis planedoj.
Bildo de mallerta, dikventra stelŝipo anstataŭiĝis per tuta grego da aliaj, pli elegantaj ŝipoj. Sur ovalaj platformoj, mallevitaj el sub iliaj korpoj, staris en siaj skafandroj estaĵoj — sendubaj homoj. Signo de atomo kun ok elektronoj — oksigeno — kronis la bildon de la planedoj kaj ŝipoj, sed la stelŝipoj sur la skemo estis kunligitaj nur kun du el la montritaj planedoj: unu — situanta proksime al granda ruĝa suno; alia — rivoluanta ĉirkaŭ hela oreca stelo de la spektra klaso F. Evidente, la vivo sur la planedoj de la tri aliaj steloj, same oksigena, ankoraŭ ne atingis altan nivelon, permesantan eliri en la kosmon, aŭ pensantaj estaĵoj ankoraŭ ne sukcesis aperi tie.