Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kaŝis sin sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la ŝtupetaron en la malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onklinon. Kiam ŝi transpaŝis nur duonon de la ĉambro aŭdiĝis granda kriĉo de la vento, kaj la domo skuiĝis tiom forte ke ŝi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.
Io stranga okazis.
La domo ĉirkaŭturniĝis du-aŭ tri-foje kaj malrapide leviĝis en la aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.
La norda kaj la suda ventoj renkontiĝis tie, kie staris la domo, kaj tie estiĝis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento ĉiu flanke de la domo levis ĝin pli kaj pli alten, ĝis ĝi estis ĉe la plejsupro de la ciklono; kaj tie ĝi restis kaj forportiĝis multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon.
Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige ĉirkaŭe, sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj ĉirkaŭturniĝoj, kaj unufoja kruta ekkliniĝo de la domo, ŝi sentis kvazaŭluladon tre mildan, kian sentas bebo en lulilo.
Al Toto tio ne plaĉis. Li ĉirkaŭkuris en la ĉambro, jen tien, jen ĉi tien, laŭte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos.
Unufoje Toto tro proksimiĝis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaŭ ŝi vidis unu orelon lian etendiĝantan supren tra la truo, ĉar la forta aeropremo tenis lin tiel ke li ne povis fali. Ŝi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj retiris lin en la ĉambron, poste ŝi fermis la lukoklapon por ke neniu plia akcidento okazu.
Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon; sed ŝi estis tre solsenta, kaj la vento kriĉis tiom laŭte ĉirkaŭ ŝi ke ŝi preskaŭ surdiĝis. Unue ŝi demandis al si ĉu ŝi disbatiĝos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastrofoj, ŝi perdis sian maltrankviliĝon kaj decidis atendi kviete por trovi kio okazos. Fine ŝi rampis trans la skuiĝantan plankon al sia lito, kaj kuŝiĝis sur ĝin; Toto sekvis kaj kuŝiĝis apud ŝin.
Malgraŭ la skuiĝado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo baldaŭ fermis siajn okulojn kaj profunde endormiĝis.
Ĉapitro II
Konsiliĝo kun la Manĝtuloj
Subita ŜOKO vekis ŝin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kuŝus sur la mola lito, ŝi eble estus damaĝita. Eĉ malgraŭ tio la batego senspirigis ŝin kaj instigis ŝin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto voĉetis morne. Doroteo sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu moviĝas; nek estis mallume, ĉar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj inundis la malgrandan ĉambron. Ŝi eksaltis de sia lito kaj kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris kaj malfermis la pordon.
La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidaĵoj kiujn ŝi vidas.
La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre deliate — nu, delikate por ciklono —en la mezon de mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj ĉiu flanke, kun elegantaj arboj sur kies branĉoj estis riĉaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per voĉo tre plaĉa al knabineto kiu tiom longe loĝis sur la seka griza kamparo.
Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidaĵojn, ŝi rimarkis veni irekte al ŝi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam ŝi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi kutimis; sed ankaŭ ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de ŝia jaraĝo, kvankam ili estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj. Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze vestitaj. Ili surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la randoj, kiuj sonetis dolĉe dum ili moviĝis. La ĉapeloj e la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj ŝi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de ŝiaj ŝultroj; super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la ĉapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun larĝa blua faldo ĉe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli aĝa; ŝian vizaĝon kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝi marŝis iom rigide.
Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaŭ timante pliproksimiĝi. Sed la maljunulineto marŝis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolĉa voĉo: