Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizaĝon de la Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide palpebrumas al ŝi. Unue ŝi supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren grimpis de la barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.
“Bonan tagon, ”diris la Birdotimigilo, per iom raŭka voĉo.
“Ĉu vi parolis? ”demandis la knabino, mirante.
“Certe, ”respondis la Birdotimigilo; “kiel vi fartas? ”
“Su fiĉe bone, dankon, ”respondis Doroteo, ĝentile.
“Kiel vi fartas? ”
“Mi ne fartas bone, ”diris la Birdotimigilo ridetante,
“ĉar estas tre ede stari ĉi tie nokte kaj age por fortimigi korvojn. ”
“Ĉu vi ne povas malsupreniri? ”demandis Doro eo.
“Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson. Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi. ”
Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la figuron de la stango; ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi estis malmultepeza.
“Tre grandan dankon, ”diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. “Mi sentas min kvazaŭ vere novan. ”
Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi strange aŭdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marŝadi apud ŝi.
“Kiu vi estas? ”demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin streĉinte kaj oscedinte. “Kaj kien vi iras? ”
“Mi nomiĝas Doroteo, ”diris la knabino, “kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min min al Kansas. ”
“Kie estas la Smeralda Urbo? ”li demandis; “kaj kiu estas Oz? ”
“Ĉu vi ne scias? ”ŝi respondis, surprizite.
“Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo, ”li respondis malĝoje.
“Ho, ”diris Doroteo, “min multe bedaŭrigas tio. ”
“Ĉu vi kredas, ”li demandis, “Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun vi, la granda Oz donos al mi iom da cerbaĵo? ”
“Mi ne scias, ”ŝi respondis, “sed vi rajtos akompani min, se vi deziras. Se Oz ne donos al vi cerbaĵojn, vi ne estos pli malbonfortuna ol vi estas nun. ”
“Estas vere, ” diris la Birdotimigilo. “Komprenu, ”li pludiris, iom sekreteme, “ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne povas esti vundita. Se iu paŝas sur miajn pied fingrojn aŭ puŝas pinglon en mi, ne gravas, ĉar mi ne povas sentas ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo restos plena de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom povos scii ion ajn? ”
“Mi komprenas vian senton, ”diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun li. “Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru ĉion eblan por vi. ”
“Dankon, ”li respondis dankeme.
Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj ili komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li flaradis ĉirkaŭ la pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.
“Ne vin ĝenu Toto, ”diris Doroteo, al sia nova amiko; “li neniam mordas. ”
“Ho, li ne timigas min, ”respondis la Birdotimigilo.
“Li ne povos damaĝi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne ĝenos min, ĉar mi ne povas laciĝi. Mi diros al vi sekreton, ”li pludiris, dum li kunmarŝadis.
“Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas. ”
“Kion? ”demandis Doroteo; “ĉu la Manĝtulan kultiviston kiu faris vin? ”
“Ne, ”respondis la Birdotimigilo; “flamanta alumeto. ”
Ĉapitro IV
La Vojo tra la Arbaro
Post kelkaj horoj la vojo komencis krudiĝi, kaj la marŝado fariĝis tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aŭ tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo ĉirkaŭmarŝis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo, antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial paŝis en la truojn kaj sterniĝis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la akcidento.
La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie kiel en la antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marŝis, des pli senbela kaj solsentiga fariĝis la tereno. Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Ŝi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li rifuzis.
“Mi neniam malsatas, ”li diris, “kaj estas oportune ke estas tiel, ĉar mia buŝo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en ĝi por ke mi povu manĝi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia kapo. ” Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kapjesis kaj plu manĝis sian panon.