Kiel ni determinu kaj decidu, kie pasas la ideale rekta streko de la reala evento? Entute, tiaspecaj serĉoj estas afero de specialistoj. Tamen, aginte pli simple, imaginte sin — kiel tiujn multajn N. kaj C. — en la stato de Saint-Germain
[13], elveturanta samtempe el ses pordegoj, oni povas inter zigzagoj kaj konusoj de stranga korespondaĵo vidi ion, egalan al la komunaĵo de la disĵetita kaj amasa impreso; por tio oni nur diru «mi».Tiu fumtubisto, kies loto estis infekti per superstiĉa timo nervozajn preterpasantojn, verŝajne, ĝis la fino de sia vivo memoros pasiigan kaj profundan impreson, faritan de lia fuma figuro sur fono de la lila vespera ĉielo. Li rekonsciiĝis, kiam ekvidis malsupre grandegan nigran flakon de homamaso; iom post iom malklara ĥoro de ties rumoro kreskis en ŝokantan tumulton, kaj la malamiko de fulgo malleviĝis pro postulo de polico de sur la tegmento de sesetaĝa domo malsupren, kie li tuj iĝis la kaŭzo de elreviĝo, mokoj kaj insultoj. Eble, en tiu homamaso estis ankaŭ tiu knabo, kies figura ĉina kajto, sovaĝe murmurante per la knarilo super la turo de la urbodomo en Elt, altiris ekscititan atenton de ĉasisto Buriko, kiu tuj ĵuris, ke li mortigos la diablon per duobla ŝargo el sia lieĝa dutuba fusilo, metinte anticipe super la mitrajlaj ŝargoj pikilojn de erinaco. Tiun ĵuron neniu aŭdis, sed du surdigajn pafojn aŭdis vizitantoj de apuda kafejo, kun intereso observantaj tion, kiel, perdinte la ŝnuron, trafitan de kugleto, la kajto turniĝas kaj plonĝas, simile al ludkarto, super la akra tegmento de la Elta urbodomo. Tio estis vespere, tial neniu vidis naturan ruĝon de honto sur la dika vizaĝo de la minaca Buriko, post kiam oni eksplikis al li lian trompiĝon. En alia okazo ektremis kaj longe preĝadis kamparano, irinta kun sako sur la ŝultroj laŭ herbeja pado en ĉirkaŭaĵoj de Nova Romo. Estis mateno, kaj super la herbo flugis homo. La herbo kaŝis biciklon, tial la kamparano forŝanceliĝis kaj aĥis. Ĉirkaŭ li estis tiel silente, tiom multe da floroj, kaj tiel abrupte ĵetiĝis la homo, neaŭdebla en sia moviĝo.
Nun venis tempo mencii pri tio, ke junulinon, kiu eksidis en unu el ĝardenoj de Liss kun libro en la manoj, kaj siajn modestajn pakaĵojn metis apude sur herbo, — enpensiĝinte, observis homo de speciala, — aparta de ĉiuj, — vivo. Li rigardis al tiu juna estaĵo tiel, ke ŝi ne povis vidi lin, ne povis eĉ suspekti pri lia ĉeesto. Ŝi ĵus venis en la urbon. Kun nehasta, trankvila atento, simila al tio, kiel fiŝistoj pririgardas kaj fingrumas nodojn de ĉeloj de sia reto, li konsideradis ĉiujn detalojn de la impreso, farata al li de la junulino, ĝis komprenis, ke antaŭ li estas homo, enirinta, ne sciante pri tio, en danĝeran seneliran rondon. Super kristalvitro leviĝis martelo. Kaj li aliris ŝin.
II
La junulino, pri kiu temas, venis en Liss-on per nokta trajno. Ŝi aĝis dek naŭ jarojn, — preskaŭ plenajn, ĉar