Tavi rigardadis, ĝis ŝiaj pensoj, impetante laŭ grava kaj speciala vojo, tuŝis la vortojn «vivo», «morto», «naskiĝo». «Kaj morgaŭ estas mia naskiĝtago! Tio estas tiel agrabla, ke ne eblas esprimi». Tiam en ŝi eklumis rideto.
— Mi vin pardonas, — diris ŝi, levetiĝante sur la piedpintoj, por kunigi tiujn vortojn kun rigardo al la tuta vizaĝo de Torp. — Torp, mi pardonas vin. Kaj mi devas ion legi por vi, tion, kion deziras mi.
Ŝi revenis en la kabineton al la ŝrankoj, kuntirinte la brovojn tiel serioze, kiel kuntiras ilin infanoj, eltirante dornon, kaj el simplaj bindaĵoj elŝiris iun hazarde. La libron ŝi malfermis, nur alirinte ree al la mortinto. Tio estis Heine, «Vojaĝo al Harco».
— Aŭskultu, Torp — el tie, kie vi estas nun.
La linioj implikiĝis en ŝiaj okuloj, sed finfine haltis, kaj, trankviliĝante mem, mallaŭte, preskaŭ neaŭdeble, legis Tavi la unuan, kio trafis al la rigardo:
Mi estas princino Ilzo,
La Ilzenŝtejna reĝino;
Envenu en mian kastelon,
Ni ĝuos feliĉon sen fino... {1}
— Mi ne plu legos, — diris la junulino, ferminte la libron, — alie mi ekdeziros peti ĝin por vojo. Kaj mi foriras. Adiaŭ.
Ŝi ree levetiĝis, facile kisis la mortinton en la frunton per kiso, simila al kondolenca manpremo. Poste ŝi haste foriris, ĵetinte la kurtenon tiel rapide, ke laŭ ŝia ardiĝinta vizaĝo pasis vento. Kaj tiu kiso estis la sola kiso de Torp dum tuta lia vivo, pro kiu al li indus ree malfermi la okulojn.
VII
Distriĝema kaj malgaja eliris Tavi sur la straton. Ŝi ne prenis monon, malgraŭ eĉ tio, ke restanta al ŝi monsumo ne sufiĉis por aĉeti bileton; la mono estis proponita al ŝi sen ofendo, sed la koro de Tavi firme ekribelis.
— Mi dankas vin, — diris ŝi al la vidvino, — mi deziras nur solan — plej baldaŭ foriri el ĉi tie.
Tiel ŝi foriris kaj ektrovis sin inter skuanta bruego de stratoj de la varmega Liss kun premita kaj svenanta koro.
Dum ioma tempo jen kolere, jen afliktite, ne rimarkante, kiel kaj kien ŝi iras, la junulino estis okupita de malimplikado de la obskura historio; ĥoro de kontraŭdirantaj divenoj, sen bazo kaj ligo, turmentis ŝian koron, kaj, laciĝinte, ŝi lasis tion, observante stratan trafikon, por ekspiri facile. Iom post iom ŝi sukcesis se ne distriĝi, do almenaŭ restarigi la ekvilibron; tremerinte lastfoje en febra abomeno per siaj ŝultretoj, ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, rimarkinte, ke ŝi malproksimiĝis for de la centro. La stratoj estis pli grizaj kaj malpli homplenaj, la homamaso estis pli malpura; tondrosimilajn elpendaĵojn anstataŭis rustaj folioj de fero kun malhelaj literoj, el trans bariloj pendis debila verdaĵo. Malfermita pordo de triaranga taverno allogis la apetiton de Tavi; laca kaj malsata, enirinte kun malserena aspekto, ŝi eksidis al tablo kun malpura tuko kaj petis raguon, kio senprokraste estis al ŝi donita, — malbela, sed tre varmega, tiel, ke ekdoloris la lipoj. Ne atentante rigardojn de frekventuloj de la ejo, Tavi kuraĝe okupiĝis pri la manĝaĵo, en kiu da salo kaj pipro estis, probable, pli multe, ol da ĉio alia, kaj priverŝinte brulon de la gorĝo per glaso da akvo, ŝi eliris, havante praktikeman animagordon.
Kion ŝi faru? Kiel ŝi akiru monon, por reveni hejmen, kaj pri kio ŝi okupiĝu ĝis la sepa horo de vespero? Je la sepa estis forironta la trajno. Sed la simplanima, grandanima Kruks povis nun, ne tro penigante sin, sciigi por ŝi sian adreson tien, kie ŝi nun ne estas. «Se mi faros tiele... — rezonadis ŝi, kondamnante medalionon, la donacon de la forpasinta patrino, al lombardejo kaj decidante vendi la novan ĉapelon, kartona skatolo kun kiu estis balanciĝanta sur ŝia kubuto, — nu, la ĉapelon
En io ne akordis inter si la imagataj de ŝi ciferoj, kaj ŝi haltis, levinte la kapon, kun miro aŭskultante strangan oran sonoron, mallaŭtan, kiel deliro de rojo en nekonata lando. Sur la strato ne estis homoj, nur malproksime antaŭe malklaraj figuroj estis glitantaj sur vojkruciĝo; dekstre estis malrapide moviĝanta ŝarĝa ĉaro; ĉu la veturigisto dormis aŭ nur dormetis, mallevinte la kapon, kovritan per truita ĉapelo, — estis malfacile kompreni. Ŝajnis, ke la ĉaro elveturis el apuda pordego, el tiu, kiu jam estis frape fermiĝanta, montrante malsupre ies deirantajn piedojn. Kun ĉiu paŝo de la malvigla ĉevalo la ĉaro, skuiĝante, semis tiun puran staminan sonoron, kiun fiksaŭskultis la mirigita junulino.
Ŝi ekiris malrapide, pririgardante kaj cerbumante, kio ĝi povus esti. Sub la tolo, pendanta, tuŝante la radojn, altis io simila al tiaro, elmontrante sian nedifinitan konturon per anguloj de faldoj, malhelpantaj kunigi aludojn de formoj de la stranga ŝarĝo en iun fidindan tutaĵon. Tiu, evidente, malpeza ŝarĝo estis facile balanciĝanta de unu flanko al la alia, sonante, kvazaŭ la homo veturigis amason da tamburinoj. Ne elteninte, Tavi aliris pli proksime, demandante:
— Diru al mi, bonvole, kio tiel sonoras ĉe vi?