— Prefere mi forĵetos ĝin. — «Tavi, kion ci diras? Mi ne komprenis». — Ne konsterniĝu, Rita, mi parolas kun ci kaj kun ankoraŭ unu. Venu hodiaŭ al mi vespere kun cia ventrodiketa Buts. Ĉu tio? — La naskiĝtago.
— Prenu dek kvin! — kriis la ŝakristo.
— Nu, ne gratulinde, — bone, mi prenos dek kvin, — maljuniĝas ni, Rita, ĉu facilas porti preskaŭ du dekojn?! Mi atendas kaj regalos per diversaj bongustaĵoj. Kio? Nu, estu sana.
Deirinte, ŝi submetis la manon, serioze kaj malgaje observante, kiel la mastro de la vendejo mallevas en ĝin unu post alia arĝentajn monerojn. Li faris tion, montrante la dentojn kaj rigardante al la vizaĝo de la junulino.
— Estu sana, — diris li, — alportu, kio estos; ni ĉion aĉetos.
— Aĉeti, reaĉeti, transvendi kaj retransvendi, — distrite diris Tavi, ekstarinte sur la sojlo kaj retroturniĝante kun moka rideto, — sed unu aferon vi ne aĉetos.
— Nu, kion do? — tuŝita en sia komerca entuziasmo, demandis la vendisto, vigliĝinte kaj frotante la manojn.
— Vi ne aĉetos naskiĝtagon, kiel aĉetis ĝin mi. Jen! — ŝi kunpremis la monon, levis la manon kaj ekridis. — Ne aĉetos! Trafagator, Ekliador kaj Makridator!
Kun tio, elkriinte tiujn vortojn imite al okulta romano, kiun ŝi legis antaŭnelonge, ridante, elflugis kaj malaperis la junulino sub brilo de la frua suno, malhelpanta rigardi rekte per blanka blindeco en larmantaj okuloj.
Aĉetinte tion, pri kio ŝi revis jam hieraŭ, — ruĝan rozon kaj blankan lilion, Tavi alpinglis ilin al la robo. En ŝia korbo kuŝis jam ovoj, viando, butero kaj faruno; inter la provianto elstaris arĝenta kolo de malhela vina botelo; kelkaj oranĝoj flamis sub la batista kubuto. Tiel, armita, kun konscio de farita heroaĵo venis ŝi hejmen, eksidis, ŝmacis per la lipoj en mastruma medito kaj ekflamigis fajron en la fornelo.
Ekflaminte, la fajro strekigis fendojn de krudferaj tabuloj. La ĉambro kaj la kuirejo ardis pro la suno; komforta iĝis la malordo mem; la rozo kaj la lilio, en blueta lakta kruĉo, metita sur la tablon kun derampinta tablotuko, ĝojige floris. Rigardante al ili, Tavi ekdeziris trafi en ĝardenojn, plenajn de verda arĝento de foliaj interspacoj, kie florbedoj brulas per floroj, kaj silento, hela, kiel laŭta batado de la koro, regas puran minuton. Mallevinte viandon en kaserolon, ŝi rigardis ĉirkaŭe kaj ekvidis simplan, solecan horon, varmigitan de la matena suno. Tiam ekdeziris ŝi, ke la koro batu dolore kaj dolĉe; ŝi barbare ekzekutis siajn provizaĵojn kaj, haste, stamfante pro malpacienco, plaŭdĵetis sur la viandon pecon da butero, decidinte sali poste, kiam ĝi estos preta; bolante kaj kolerante, ŝi pistis en argila taso farunon, priverŝinte ĝin per lakto kaj ovoj, knedis farĉon kaj plenigis per ĝi pirogon. Kiam ŝi proksimiĝis al la fino de tiuj okupoj, ŝi imagis, kiel ĉio bongustos; tiam, ĵetinte peteman rigardon al la pirogo kaj la viando, jam iom pli gardeme ŝi ŝovis la manĝaĵon en la bakujon; poste ŝi lavis la manojn, prenis libron kaj eksidis kontraŭ la fenestro.
La delikata odoro de la rozo kontraŭis al la mizereco. Soifo de lukso ekposedis Tavi-n; verŝinte sur naztukon el flakono guton da parfumo, ŝi enspiris ĝian aromon kun aspekto de relativa kontentiĝo kaj metis la naztukon apude sur la tablon. Sed estis io en la alia mano, kaj ŝi malfermis ĝin: sur la genuojn falis peco de malnova fromaĝo, kaptita survoje, en distriĝemo. Laŭ kutimo, fromaĝo petis panon. Sen deziro ŝi alŝovis per la piedo seĝon, sur kiu ekde la hieraŭa vespero kuŝis panpeco, pinĉis la kruston. La fromaĝo estis tiom amara, ke ŝi kraĉis, sed, entuziasmiĝinte, diligente elskrapis per tranĉilo la ŝimon, ree eksidis kaj komencis maĉi, ne forgesante almetadi la naztukon al la nazo; tiutempe ŝiaj brilantaj okuloj rapide, — tien-reen, — estis trairantaj la paĝon.
Dum en la bakujo furioze siblis la viando, pufiĝadis kaj faladis la pirogo, decidinte prefere forbruli, ol cedi al ia literaturo, rajdanto el Sainte-Croix laŭ ŝtona vojo, levante polvon, rapidis al la Alensona duko kun sciigo pri atako de la angloj, kaj, tenante sin je la rajdanto, sidis la trasorbita de parfumo Tavi. Dum la lordo, guberniestro de Kalezo, estis postulanta de Diano neeblajn pasiojn, — la saŭco ekfluis super la rando, sed Tavi per glacia rigardo diris al la lordo: — «Ho, ne!» Kaj kiam la kavaliro, la heroo de ĉiuj tempoj kaj landoj, estis liberiganta la kaptitinon, la pirogo, krevinte, eligis parton de la farĉo, kaj Tavi, ruĝiĝante, decidis jam diri al la kavaliro kun grandega glavo: — «Jes».
Ho vi, mortintaj homoj, kun infana trajto de la okuloj, mornigitaj de la vivo! Al vi ridetas kaj vin salutas ĉiuj, kiuj spiras per aero maltrankvila kaj dolĉa de la neekzistanta lando. Ĉu dormis Tavi aŭ ne — ne sciis ŝi; sed, laciĝinte, ŝi vidis, kiel inter la armeoj de la angloj kaj de la francoj aperis indianoj. Bindaĵo de kiu libro ne retenis ilin? Ĉio malaperis. Movinte la manon sur la okuloj, Tavi rekonsciiĝis kaj revenis al la mastrumado.
III