— Necesas mallumo! — subite aŭdiĝis klara voĉo de Erg Noor.
Eon Tal eĉ saltis.
— Kiel mi povis forgesi! Grim Ŝar, vi ne estis sur la fera stelo, sed mi!..
— Polarizajn ŝutrojn! — anstataŭ respondo diris la sciencisto.
La lumo estingiĝis. La laboratorio restis prilumita nur per lumetoj de la aparatoj. La asistantoj ŝirmis la regpanelon per kurteno, kaj ĉio mergiĝis en mallumon. Iuloke apenaŭ flagretis punktoj de memlumantaj indikiloj.
Spirado de la nigra planedo blovis en la vizaĝojn de la astronaŭtoj, reviviginte en la memoro la terurajn kaj absorbajn tagojn de malfacila lukto.
Pasis kelkaj minutoj da silento, en kiu aŭdeblis nur singardaj moviĝoj de Eon Tal, agordanta ekranon por infraruĝaj radioj kun polariza ŝirmilo, preventanta reflekton de lumo.
Malforta sono kaj peza bato — falis la kovrilo de la akvocisterno ene de la rufolucita kamero. La konata flagrado de brunaj eklumoj — la tentakloj de la nigra monstro aperis super rando de la cisterno. Per subita salto ĝi ekflugis supren, etendiĝante kiel kovrilo de mallumo al la tuta spaco de la rufolucita kamero, kaj batiĝis je la diafana plafono. Miloj da brunaj steletoj ekfluis laŭ la korpo de la meduzo, la «kovrilo» elstariĝis kupole, kiel pro blovo demalsupre, kaj la meduzo apogiĝis je la fundo de la kamero per la tentakloj, kunigitaj en faskon. Kiel sama nigra fantomo leviĝis el la cisterno la dua monstro, nevole sugestante timon per siaj rapidaj kaj sensonaj moviĝoj. Sed ĉi tie, malantaŭ firmaj vandoj de la eksperimenta kamero, ĉirkaŭigitaj per teleregataj aparatoj, la kreaĵoj de la planedo de mallumo estis senfortaj.
La aparatoj mezuradis, fotadis, desegnadis komplikajn kurbojn, malkomponante la konstruon de la monstroj al diversaj fizikaj, ĥemiaj kaj biologiaj indikaĵoj. La homa racio ree kunigadis tiujn diverskvalitajn datumojn, ekposedante la konstruon de la nekonataj kreaĵoj de teruro kaj obeigante ilin al si.
Dum ĉiu nerimarkeble preterfluganta horo Erg Noor pli konvinkiĝadis pri venko.
Ĉiam pli ĝoja iĝadis Eon Tal, ĉiam pli vigla iĝadis Grim Ŝar kaj liaj junaj asistantoj.
Finfine la sciencisto aliris al Erg Noor.
— Vi povas foriri trankvila. Ni restos ĉi tie ĝis fino de la esploro. Mi timas ŝalti videblan lumon — ĉi tie la nigraj meduzoj ne havas rifuĝejon de ĝi, kiel sur ilia planedo. Kaj ili devas respondi al ĉio, kion ni deziras scii.
— Kaj ĉu vi scios?
— Post tri-kvar tagoj nia esploro iĝos plena por nia nivelo de scioj. Sed jam nun eblas imagi, kia estas efiko de la paraliza organo.
— Kaj kuraci Niza-n?
— Jes!
Nur nun Erg Noor eksentis, kian grandan pezon portis li en si ekde tiu nigra tago, tago aŭ nokto!.. Ĉu ne estas tutegale! Sovaĝa ĝojo plenigis tiun ĉiam moderan homon. Li kun peno retenis stultan deziron ĵeti Grim Ŝar-on en la aeron, skui kaj brakumi la malaltan scienciston. Erg Noor miregis pri si mem, trankviliĝis kaj post minuto reakiris sian ĉiaman koncentritecon.
— Kiel helpos via esploro al lukto kontraŭ meduzoj kaj krucoj en la estonta ekspedicio!
— Certe! Nun ni konos la malamikon. Sed ĉu okazos ekspedicio en tiun mondon de pezo kaj mallumo?
— Mi ne dubas pri tio!
Varma tago de norda aŭtuno ĵus komenciĝis.
Erg Noor iris sen kutima rapideco, paŝante per nudaj piedoj laŭ mola herbo. Antaŭe, sur arbara rando, verda muro de cembroj interplektiĝis kun senfoliiĝintaj aceroj, similaj al fostoj de maldensa griza fumo. Ĉi tie, en la rezervejo, la homo ne enmiksiĝadis en la naturon. Siaspeca ĉarmo estis en senordaj densejoj de altaj herboj, en ilia miksita kaj kontraŭdira, agrabla kaj akra odoro.
Malvarma rivereto baris la vojon. Erg Noor malleviĝis laŭ pado. Ventaj faldetoj sur la penetrita de suno diafana akvo ŝajnis ŝanceliĝanta reto de ondaj oraj linioj, surĵetita sur buntajn rulŝtonetojn de la fundo. Nerimarkeblaj pecetoj de musko kaj algoj naĝis en la akvo, kaj sub ili kuris laŭ la fundo makuloj de bluaj ombroj. Malantaŭ la rivero kliniĝis laŭ vento lilaj grandaj kampanuloj. Odoro de humida herbejo kaj de skarlataj aŭtunaj folioj promesis al homo ĝojon de laboro, ĉar en angulo de ĉies animo ankoraŭ nestis sperto de praa plugisto.
Hela flava oriolo eksidis sur branĉon, eligante mokan kaj memcertan fajfon.
Pura ĉielo super la cembroj arĝentiĝis pro svingo de larĝa flugilo de ŝaŭmaj nuboj. Erg Noor profundiĝis en odorantan per amareta cembra pinglaro kaj rezino mallumon de la arbaro, trairis ĝin kaj leviĝis sur monteton, viŝante la malsekiĝintan nekovritan kapon. La rezerva bosko ĉirkaŭ la nerva kliniko ne estis vasta, kaj Erg Noor baldaŭ eliris sur vojon. La rivereto estis pleniganta kaskadon de basenoj el laktovitro. Kelkaj geviroj en banvestoj elkuris el malantaŭ vojturno kaj ekkuris laŭ la vojo inter vicoj de buntaj floroj. Apenaŭ la aŭtuna akvo estis varma, sed la kurantoj, vigligante unu la alian per rido kaj ŝercoj, impetis en la basenon, per gaja amaso denaĝante malsupren laŭ la kaskado. Erg Noor nevole ridetis. Ie en loka fabriko aŭ kampara mastrumaĵo venis tempo de ripozo…