— Eble, tio estas simpla meĥanismo, kaj ni malfermos ĝin, aŭskultante per mikrofono, — subite diris ŝi, alirante la pordon. — Ĉu ni risku?
Miiko ĵetis sin inter la pordo kaj la amikino.
— Ne, Veda! Por kio tiu absurda risko?
— Al mi ŝajnas, ke la kaverno apenaŭ tenas sin. Ni foriros, sed reveni jam ne sukcesos… Ĉu vi aŭdas?
Malklara malproksima bruo fojfoje penetradis en la kameron antaŭ la pordo. Ĝi iris jen de malsupre, jen de supre.
Sed Miiko restis firma. Ŝi staris per la dorso al la pordo, larĝe dismetinte la brakojn.
— Se tie estas armilaro, Veda! Kiel do ĝi povas esti nedefendita…
Post du tagoj en la kavernon oni transportis porteblajn aparatojn: reflektan rentgenan ekranon por travido de la meĥanismo, fokusigitan ultrafrekvencan radiilon por detruo de interna ligo de la detaloj. Sed oni ne sukcesis uzi la aparatojn.
Subite el interno de la kaverno aŭdiĝis intermita bruo. Forta tremo de la grundo sub la piedoj devigis la homojn instinkte ĵetiĝi al la elirejo — la esploristoj estis en la tria, la malsupra kaverno.
La bruo estis plifortiĝanta, transirante al obtuza grinco. Verŝajne, la tuta maso de fendita ŝtonaro estis malleviĝanta laŭ deŝova fendo laŭlonge de la piedo de la monto.
— Ĉio pereis! Ni ne sukcesis. Saviĝu, supren! — malfeliĉe ekkriis Veda, kaj la homoj ĵetiĝis al robotaj ĉaroj.
Alkroĉinte sin al kabloj de robotoj, ili grimpis supren laŭ la puto. Bruo kaj tremo de ŝtonaj muroj persekutis ilin post la dorsoj kaj finfine atingis. Terura bruego… La interna muro de la dua kaverno falegis en la truon, kreiĝintan sur la loko de la puto — la enirejo en la trian halon. Aera ondo laŭvorte elblovis la homojn kune kun polvo kaj gruzo sub altajn volbojn de la unua halo. La arkeologoj sterniĝis sur la planko en atendo de pereo.
Amasoj da polvo, penetrintaj en la kavernon, estis malrapide malleviĝantaj. Tra la polva nebulo fostoj de stalagmitoj kaj elstaraĵoj ne estis ŝanĝantaj siajn konturojn… La antaŭa morta silento ree ekregis en la subteraĵo…
Rekonsciiĝinta Veda leviĝis. Du kunlaborantoj subtenis ŝin, sed ŝi malpacience liberiĝis.
— Kie estas Miiko?
Ŝia asistantino, apogiĝante al malalta stalagmito, estis zorgeme forviŝanta ŝtonan polvon de sur la kolo, la oreloj kaj la haroj.
— Preskaŭ ĉio pereis, — respondis ŝi al la muta demando. — La neatingebla pordo restos fermita sub kvarcent-metra tavolo da ŝtono. La tria kaverno estas detruita plene, kaj la dua… la dua ankoraŭ povas esti elfosita. En ĝi por ni estas la plej valora, samkiel ĉi tie.
— Estas tiel… — Veda ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn. — Sed ni kulpas pri malrapidemo kaj troa singardemo. Ni devis antaŭvidi la falon.
— Tio estus senpruva antaŭsento. Sed malfeliĉi estas sensence. Ĉu ni firmigus la ŝtonmasojn pro dubindaj valoraĵoj malantaŭ la pordo? Speciale se tie estas senutila armilaro.
— Sed se tie estas verkoj de arto, de valorega homa kreado? Ne, ni povus agi pli rapide!
Miiko kuntiris la ŝultrojn kaj kondukis la afliktitan Veda-n post la kamaradoj al lukso de suna tago, al ĝojo de pura akvo kaj de trankviliganta doloron elektra duŝo.
Mven Mas, laŭ sia kutimo, estis paŝanta tien kaj reen laŭ la ĉambro, disponigita al li en supera etaĝo de la Domo de Historio en la Hinda sektoro de la norda loĝa zono. Li transloĝiĝis ĉi tien nur antaŭ du tagoj post laboro en la Domo de Historio de la Amerika sektoro.
La ĉambro — pli ĝuste, verando kun ekstera muro el tuteca polariza vitro — estis turnita al bluaj foroj de monteta altebenaĵo. Mven Mas de tempo al tempo ŝaltadis ŝutrojn de kruca polarizo. En la ĉambro tiam ekregadis griza duonmallumo, kaj sur duonsfera ekrano pasadis per malrapida vico elektronikaj bildoj de pentraĵoj, anticipe elektitaj de Mven Mas, fragmentoj de malnovaj kinofilmoj, skulptaĵoj kaj domoj. La afrikano trarigardadis ilin, diktante al roboto-sekretario notojn por la estonta libro. La maŝino tajpadis, numeradis la foliojn kaj zorgeme kunmetadis, dismetante ilin laŭ temoj aŭ ĝeneraligoj.
Laciĝinte, Mven Mas malŝaltadis la ŝutrojn kaj aliradis la fenestron, celante rigardon malproksimen kaj longe pripensante la viditaĵon.
Li ne povis ne miri pri tio, kiom multaj aferoj el ankoraŭ antaŭnelonga kulturo de la homaro jam foriris en neekziston. Tute malaperis tiom karakteraj por la erao de la Monda Unuiĝo vortaj nuancoj — parolaj kaj skribaj artifikoj, kiujn oni iam opiniis signo de granda klereco. Tute ĉesis verkado kiel muziko de vortoj, tiom evoluinta ankoraŭ dum la EKL — la erao de Komuna Laboro, malaperis lerta ĵonglado per vortoj, tiel nomata spriteco. Eĉ pli frue malaperis neceso maski siajn pensojn, tiom grava por la EDM. Ĉiuj konversacioj iĝis multe pli simplaj kaj mallongaj. Verŝajne, la erao de la Granda Ringo estos la erao de evoluigo de la tria signala sistemo de la homo, aŭ de kompreno sen vortoj.
De tempo al tempo Mven Mas turnadis sin al la ĉiam vigla meĥanika sekretario kun novaj formuloj de siaj pensoj: