— Kiel bone estas, ke vi venis, Veda!..
— Ĉu mi povis agi alie?
— Vi por mi estas simbolo de la Tero kaj de mia pasinta juneco.
— Juneco de Niza estas kun vi por ĉiam.
— Mi ne diros, ke mi bedaŭras pri nenio, — tio estos malvero. Kaj antaŭ ĉio mi bedaŭras Niza-n, miajn kamaradojn, kaj ankaŭ min mem… Tro granda estas la perdo. Dum tiu ĉi reveno mi nove ekamis la Teron — pli forte, pli simple, pli senkondiĉe…
— Sed tamen vi iras, Erg?
— Mi ne povas alie. Rezigninte, mi perdus ne nur la kosmon, sed ankaŭ la Teron.
— Heroaĵo estas des pli malfacila, ju pli granda estas amo?
— Vi ĉiam bone komprenis min, Veda. Kaj jen Niza.
Aliris la maldikiĝinta, simila al knabo rufbukla junulino kaj haltis, mallevinte la okulharojn.
— Tio iĝis tiel malfacila. Vi ĉiuj… bonaj, helaj… belaj… Disiĝi, forŝiri sian vivan korpon disde la patrino-Tero… — La voĉo de la astronavigaciistino tremeris.
Veda instinkte altiris ŝin al si, flustrante misterajn virinajn konsolojn.
— Dek minutoj ĝis la fermo de la lukoj, — sensone diris Erg, ne deŝirante la okulojn de Veda.
— Kiel longe ankoraŭ!.. — simplanime ekkriis kun larmoj en la voĉo Niza.
Veda, Erg, Dar Veter, Mven Mas kaj aliaj adiaŭantoj kun tristo kaj miro eksentis, ke mankas vortoj. Ili ne havas, per kio esprimi sentojn pri la heroaĵo, farata por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekzistas, kiuj venos post multaj jaroj. La forflugantoj kaj la adiaŭantoj sciis pri ĉio… Kion povis doni superfluaj vortoj?
La dua signala sistemo de la homo iĝis neperfekta kaj cedis lokon al la tria. Profundaj rigardoj, spegulantaj pasiajn, vorte ne esprimeblajn impetojn, estis renkontiĝantaj silente kaj streĉite, aŭ avide absorbadis la malriĉan naturon de El Homra.
— Tempas! — la voĉo de Erg Noor, rericevinta metalecon, vipis la streĉitajn nervojn.
Veda, malkaŝe plorsingultinte, alpremiĝis al Niza. Ambaŭ virinoj dum kelkaj sekundoj staris vangon al vango, firme premferminte la okulojn, dum la viroj estis interŝanĝantaj adiaŭajn rigardojn kaj manpremojn. La lifto levis en la ovalan nigran lukon de la stelŝipo jam ok astronaŭtojn. Erg Noor prenis Niza-n je la mano kaj ion flustris al ŝi. La junulino ruĝiĝis, elŝiriĝis kaj ĵetiĝis al la stelŝipo. Erg Noor kaj Niza leviĝis samtempe.
La homoj rigidiĝis, kiam antaŭ la nigra luko sur elstaraĵo de la hele prilumita flanko de «Cigno» haltis por sekundo du figuroj — de la alta viro kaj de la svelta junulino, akceptante la lastajn salutojn de la Tero.
Veda Kong kunpremegis la manojn, kaj Dar Veter aŭdis, kiel krakis artikoj de la fingroj. Erg Noor kaj Niza malaperis. El la nigra truo elŝoviĝis ovala plato de sama griza koloro, kiel de la tuta korpo de la ŝipo. Post sekundo eĉ atenta okulo ne povus distingi spurojn de la aperturo sur la krutaj linioj de la kolosa ŝipkorpo.
La stelŝipo, vertikale staranta sur dismetitaj apogiloj, havis en si ion homsimilan. Eble, tiun impreson kreis la ronda globo de la pruo, kronita per akra ĉapo kaj brilanta per signalaj lumoj, kiel per okuloj. Aŭ eĝaj dissekciloj de la centra kontenera parto de la ŝipo, similaj al surŝultraĵoj de kavalira kiraso? La stelŝipo altis sur siaj apogiloj, kiel giganto, dismetinta la piedojn, malestime kaj memcerte rigardanta super la homamaso.
Minace ekmuĝis signaloj de unua preteco. Kiel pro sorĉo, apud la ŝipo aperis larĝaj memmoviĝantaj platformoj, forprenintaj multajn adiaŭantojn. Ekrampis, disveturante, sed ne deŝirante siajn faŭkojn kaj radiojn disde la ŝipo, la tripiedaj stativoj de TVF kaj de lumĵetiloj. La griza korpo de «Cigno» malheliĝis kaj iel perdis sian amplekson. Sur la «kapo» de la ŝipo ekbrilis sinistraj ruĝaj lumoj — la signalo de preparo de starto. Vibrado de la fortaj motoroj transdoniĝis laŭ la malmola grundo — la stelŝipo komencis turniĝi sur siaj apogiloj, ricevante orientiĝon de ekflugo. Pli kaj pli malproksimen estis deveturantaj la adiaŭantoj, ĝis transiris eklumintan en mallumo linion de sekureco. Ĉi tie la homoj haste desaltis, kaj la platformoj ekveturis reen por preni la restintojn.
— Ĉu ili neniam plu vidos nin aŭ almenaŭ nian ĉielon? — demandis Ĉara malalte kliniĝintan al ŝi Mven Mas-on.
— Ne. Nur eble per stereoteleskopoj…
Sub la kilo de la stelŝipo ekbrilis verdaj lumoj. Sur la turo de la centra konstruaĵo freneze ekturniĝis radianteno, dissendante ĉiuflanken averton pri ekflugo de la grandega ŝipo.
— La stelŝipo ricevas signalon de forflugo! — subite ekmuĝis metala voĉo de tia forto, ke Ĉara, tremerinte, alpremiĝis al Mven Mas. — Restintoj ene de la cirklo, levu supren la manojn! Levu supren la manojn, alie vi pereos! Levu supren la manojn, alie!.. — kriis la aŭtomato, dum ĝiaj lumĵetiloj estis priserĉantaj la kampon pri hazardaj restintoj ene de la cirklo de sekureco.
Trovinte neniun, ili estingiĝis. La roboto ekkriis ree, kiel ŝajnis al Ĉara, eĉ pli furioze:
— Post signalo de sonorilo turniĝu per la dorso al la ŝipo kaj fermu la okulojn. Ne malfermu ĝis la dua sonorilo. Turniĝu per la dorso kaj fermu la okulojn! — kun maltrankvilo kaj minaco kriegis la roboto.
— Tio estas terura! — flustris Veda.