— Mi sur lia loko same emociiĝus, — penseme diris Dar Veter. — Tiel estis antaŭ ses jaroj…
La asistanto rozkoloriĝis pro penoj resti senpasia. Li kun junula pasio kompatis sian estron, probable konsciante, ke li mem iam pasos ĝojojn kaj malfeliĉojn de granda laboro kaj grandega responso. La estro de la eksteraj stacioj per nenio esprimis siajn emociojn — oni opiniis maldecaĵo montri ilin en lia aĝo.
— Kiam Mven Mas aperos, tuj venigu lin al mi.
La asistanto foriris. Dar Veter aliris la angulon, kie la diafana vando estis nigrigita de la plafono ĝis la planko, kaj per larĝa gesto malfermis du klapojn, enkonstruitajn en panelojn el kolora ligno. Ekbrilis lumo, eliranta ie el profundo de ekrano, simila al spegulo.
La estro de la eksteraj stacioj helpe de aparta klemo ŝaltis la vektoron de amikeco — rektan konekton, kiun oni aranĝadis inter homoj, ligitaj per profunda amikeco, por komunikiĝi inter si en ajna momento. Vektoro de amikeco konektadis kelkajn lokojn de konstanta ĉeesto de homo — loĝejon, laborejon, ŝatatan ripozejon.
La ekrano eklumis, en ĝia profundo montriĝis konataj kombinoj de altaj paneloj kun sennombraj kolumnoj da koditaj indikoj de elektronikaj filmoj, anstataŭintaj arkaikajn fotokopiojn de libroj. Kiam la homaro transiris al unueca alfabeto, filmado de eĉ malnovaj libroj iĝis eĉ pli simpla kaj atingebla por aŭtomataj maŝinoj. Bluaj, verdaj, ruĝaj strioj estis signoj de centraj filmotekoj, kie oni estis konservantaj sciencajn esplorojn, jam delonge eldonatajn nur je dek ekzempleroj. Sufiĉus klavi konvencian ĉenon da signoj, kaj la konservejo-filmoteko aŭtomate sendus plenan tekston de libro-filmo. Ĝuste tia maŝino estis la persona biblioteko de Veda. Mallaŭta klako — la bildo estingiĝis kaj ree eklumis, montrinte alian ĉambron, same malplenan. Kun dua klako la aparato transportis la bildon en halon kun malforte prilumitaj tabletoj-konzoloj. Sidanta ĉe la plej proksima tablo virino levis la kapon, kaj Dar Veter rekonis la karan mallarĝan vizaĝon kun grandaj grizaj okuloj. Blankdenta rideto de la granda, kuraĝe konturita buŝo levis la vangojn per montetoj ambaŭflanke de la iomete levita nazo kun infanece rondigita pinto, kaj pro tio la vizaĝo iĝis eĉ pli milda kaj afabla.
— Veda, restis du horoj. Necesas alivestiĝi, kaj mi dezirus, ke vi venu en la observatorion pli frue.
La virino sur la ekrano levis la manojn al la densaj hel-cindraj haroj.
— Mi obeas, mia Veter, — mallaŭte ekridis ŝi, — mi iras hejmen.
La orelon de Dar Veter ne trompis gajeco de la tono.
— Kuraĝa Veda, trankviliĝu. Ĉiu, kiu elpaŝas por la Granda Ringo, iam elpaŝis unuafoje…
— Ne malŝparu vortojn por distri min, — obstine levis la kapon Veda Kong, — mi baldaŭ venos.
La ekrano estingiĝis. Dar Veter fermis la klapojn kaj turniĝis por renkonti sian anstataŭonton. Mven Mas eniris per larĝaj paŝoj. La trajtoj de la vizaĝo kaj malhele bruna koloro de la glata brilanta haŭto montris lian devenon de negraj prauloj. Blanka mantelo estis falanta per pezaj faldoj de sur la potencaj ŝultroj. Mven Mas kunpremis ambaŭ manplatojn de Dar Veter en siaj fortikaj maldikaj manoj. Ambaŭ estroj de la eksteraj stacioj — la eksa kaj la estonta — estis tre altaj. Veter, kies genealogio devenis de la rusa popolo, ŝajnis pli larĝa kaj masiva ol la pli svelta afrikano.
— Al mi ŝajnas, hodiaŭ devas okazi io grava, — komencis Mven Mas kun tiu fidema rekteco, kiu distingigis la homojn de la erao de la Granda Ringo.
Dar Veter kuntiris la ŝultrojn.
— Gravaĵo okazos por ĉiuj tri. Mi fordonos mian laboron, vi ĝin prenos, kaj Veda Kong unuafoje parolos kun la Universo.
— Ŝi estas tre bela? — duondemande, duonaserte respondis Mven Mas.
— Vi vidos. Tamen, en la hodiaŭa elsendo estas nenio speciala. Veda prelegos pri nia historio por la planedo KR3 664456+BS 3252.
Mven Mas faris en la menso mirinde rapidan kalkulon.
— La konstelacio Unukornulo, la stelo Ross 614, la planeda sistemo estas konata ekde nememoreblaj tempoj, sed ili per nenio montris sin. Mi ŝatas antikvajn nomojn kaj vortojn, — kun apenaŭ rimarkebla noto de pardonpeto aldonis li.
Dar Veter pensis, ke la Konsilio scipovas elekti homojn. Kaj diris:
— Tiuokaze por vi estos bone kun Junio Ant — la estro de la elektronikaj memormaŝinoj. Li nomas sin estro de memoraj lampoj. Temas ne pri lampo — primitiva antikva lumilo, sed pri unuaj elektronikaj aparatoj, mallertaj, en vitraj kloŝoj, kun elpumpita aero, similajn al tiamaj elektraj lumiloj.
Mven Mas ekridis tiel sincere kaj malferme, ke Dar Veter eksentis, kiel kreskas lia simpatio al tiu homo.
— Memoraj lampoj! Niaj memoraj retoj estas koridoroj de plurkilometra longo, konsistantaj el miliardoj da elementoj-ĉeloj! Sed, — retenis li sin, — mi liberigas miajn sentojn, sed ne eksciis la necesan. Kiam ekparolis Ross 614?
— Antaŭ kvindek du jaroj. Ekde tiam ili ekposedis la lingvon de la Granda Ringo. Ĝis ili estas nur kvar parsekoj. La prelegon de Veda ili ricevos post dek tri jaroj.
— Kaj poste?