— Mi diris ne pri tio, — ofendiĝo sonis en la akra respondo de la junulino. — Mi volis diri, ke «Algrab», eble, same serĉas nin, deflankiĝinte de la kurso.
— Tiel forte deflankiĝi ĝi ne povis. Ne povis ne starti en la kalkulita kaj difinita tempo. Se okazus maleblaĵo kaj paneus ambaŭ sendiloj, do la stelŝipo, sendube, komencus trai la cirklon laŭ la diametro, kaj ni aŭdus ĝin per planeda ricevo. Ne eblas erari — jen ĝi, la difinita planedo!
Erg Noor almontris spegulajn ekranojn en profundaj niĉoj ĉe ĉiuj kvar flankoj de la stirejo. En profundega nigro brilis sennombraj steloj. Sur la maldekstra antaŭa ekrano rapide traflugis eta griza disko, apenaŭ prilumata de sia suno, tre malproksima de ĉi tie, de la rando de la sistemo B-7336-S+87-A.
— Niaj bombaj stacioj.[4] funkcias klare, kvankam ni deĵetis ilin antaŭ kvar nedependaj jaroj[5] — Erg Noor almontris klaran strieton de lumo sur longa vitro en la maldekstra muro. — «Algrab» devus esti ĉi tie jam antaŭ tri monatoj. Tio signifas, — Noor hezitis, kvazaŭ ne kuraĝante eldiri la verdikton, — «Algrab» pereis!
— Kaj se ne pereis, sed estas damaĝita per meteorŝtono kaj ne povas flugi rapide?.. — kontraŭdiris la rufhara junulino.
— Ne povas flugi rapide! — ripetis Erg Noor. — Ja ĉu tio ne estas samo, se inter la ŝipo kaj la celo staros jarmiloj da vojo? Eĉ malpli bone — la morto venos ne tuj, pasos jaroj da kondamna malespero. Eble ili vokos — tiam ni ekscios… post ses jaroj… sur la Tero.
Per rapida movo Erg Noor eltiris faldeblan seĝon el sub tablo de elektronika komputilo. Tio estis malgranda modelo MNU-11. Ĝis nun pro granda pezo, ampleksoj kaj rompebleco ne eblis instali sur stelŝipoj elektronikan maŝinon-cerbon de la tipo ITU por ĉiuflankaj operacioj kaj plene konfidi al ĝi stiradon de la stelŝipo. En la stirejo necesis ĉeesto de deĵoranta navigaciisto, des pli, ke preciza orientado de kurso de ŝipo por tiom malproksimaj distancoj estis neebla.
La manoj de la ekspediciestro ekflugis kun rapido de pianisto super ŝaltiloj kaj butonoj de la komputilo. La pala, akretrajta vizaĝo rigidiĝis en ŝtona senmoveco, la alta frunto, obstine klinita super la regpanelo, ŝajnis, defiis fortojn de la blinda sorto, minacantajn la vivan mondeton, atingintan la malpermesitajn profundaĵojn de la spaco.
Niza Krit, juna astronavigaciistino, unuafoje partoprenanta en stela ekspedicio, eksilentis, senspire observante enprofundiĝintan Noor-on. Kia li estas trankvila, plena je energio kaj saĝo, amata homo!.. Amata jam delonge, dum tutaj kvin jaroj. Ne estas senco kaŝi de li… Kaj li scias, Niza sentas tion… Nun, kiam okazis tiu malfeliĉo, ŝi gajnis ĝojon deĵori kune kun li. Tri monatojn duope, dum la tuta cetera ŝipanaro estas en dolĉa hipnota dormo. Ankoraŭ restis dek tri tagoj, poste ekdormos ili — por duonjaro, dum pasos ankoraŭ du skipoj da deĵorantoj: navigaciistoj, astronomoj kaj meĥanikistoj. La ceteraj — biologoj, geologoj, kies laboro komenciĝas nur sur la cela loko, — povas dormi plu, dum astronomoj — ho, ili havas la plej streĉitan laboron!
Erg Noor levis sin, kaj la pensoj de Niza rompiĝis.
— Mi iros en la kajuton de stelaj mapoj. Via ripozo estas post… — li rigardis al la ciferplato de la dependa horloĝo, — naŭ horoj. Mi sukcesos satdormi, antaŭ ol anstataŭi vin.
— Mi ne laciĝis, mi estos ĉi tie kiom necesos, nur vi povu ripozi!
Erg Noor sulkigis la brovojn, dezirante kontraŭdiri, sed cedis al la tenereco de la vortoj kaj de la or-brunaj okuloj, fideme turnitaj al li, ridetis kaj silente eliris.
Niza eksidis en la seĝon, kutime ĉirkaŭrigardis la aparataron kaj profunde enpensiĝis.
Super ŝi nigris reflektaj ekranoj, per kiuj la centra stirejo observadis la abismon, ĉirkaŭantan la ŝipon. Diverskoloraj lumetoj de steloj ŝajnis pingloj de lumo, trapikantaj la okulon.
La stelŝipo estis antaŭiranta la planedon, kaj ĝia gravito balancis la ŝipon laŭ ŝanĝiĝema tensio de la gravitkampo. Kaj malbonkoraj majestaj steloj en la reflektaj ekranoj estis farantaj sovaĝajn saltojn. Bildoj de konstelacioj estis ŝanĝiĝantaj kun nememorebla rapido.
La planedo K2-2N-88, malproksima de sia suno, malvarma, senviva, estis konata kiel oportuna loko por rendevuo de stelŝipoj… por la renkontiĝo, kiu ne okazis. La kvina rivoluo… Kaj Niza imagis sian ŝipon, kurantan kun malgrandigita rapido laŭ monstra cirklo kun radiuso je miliardo da kilometroj, senĉese antaŭante la planedon, rampantan kiel testudo. Post cent dek horoj la ŝipo finos la kvinan cirklon… Kaj kio okazos tiam? La potenca cerbo de Erg Noor nun streĉis ĉiujn fortojn en serĉado de la plej bona solvo. La estro de la ekspedicio kaj de la ŝipo ne rajtas erari — alie la stelŝipo de unua klaso «Tantro»[6] kun ŝipanaro el plej bonaj sciencistoj neniam revenos el la abismo de la spaco! Sed Erg Noor ne eraros…