En la animo de Mven Mas elkreskis io vivanta nun per si mem kaj ne obeanta al rego de la volo kaj de la trankvila racio. La afrikano estis vivinta preskaŭ ermite, enprofundiĝinte en laboron, ankoraŭ neniam amis kaj sentis nenion similan al la maltrankvilo kaj la senekzempla ĝojo, semita en lian animon per la hodiaŭa renkontiĝo tra grandegaj kampoj de spaco kaj tempo.
Ĉapitro 3
Kaptitaj de mallumo
Sur oranĝkoloraj fostetoj de indikiloj de anamezona brulaĵo nigraj dikaj montriloj staris ĉe nuloj. La kurso de la stelŝipo ankoraŭ ne deflankiĝis de la fera stelo, ĉar la rapido estis ankoraŭ granda kaj la ŝipo estis senĉese proksimiĝanta al la terura, nevidebla por homaj okuloj suno.
Erg Noor helpe de la astronavigaciisto, tremante pro streĉo kaj malforteco, eksidis al la komputilo. La planedaj motoroj, malkonektitaj disde la robota stiristo, eksilentis.
— Ingrid, kio estas fera stelo? — mallaŭte demandis Kej Ber, dum tuta tiu tempo senmove starinta malantaŭ la dorso de la astronomo.
— Nevidebla stelo de spektra klaso T, estingiĝinta, sed ankoraŭ ne malvarmiĝinta fine, aŭ ne revarmiĝinta. Ĝi lumas per longondaj osciloj de la termika parto de la spektro — per nigra por ni infraruĝa lumo, kaj iĝas videbla nur per elektronika konvertilo.[13] Strigo, vidanta termikajn infraruĝajn radiojn, povus ĝin rimarki.
— Kial do ĝi estas fera?
— Ĉiuj el ili, kiuj nun estas esploritaj, en la spektro kaj en la konsisto havas multe da fero. Tial, se stelo estas granda, do ĝia maso kaj gravito estas grandegaj. Mi timas, ke ni renkontis ĝuste tian…
— Kio do estos nun?
— Mi ne scias. Vi vidas mem — ni ne havas brulaĵon. Sed ni plu flugas rekte al la stelo. Necesas bremsi «Tantron» ĝis rapido je unu milono de la absoluta, ĉe kiu eblos sufiĉa angula deflankiĝo. Se ne sufiĉos eĉ la planeda brulaĵo, do la stelŝipo poiome alproksimiĝados al la stelo, kaj finfine falos. — Ingrid nervoze skuis la kapon, kaj Ber karese glatigis ŝian nudan manon, kies haŭto spasmis.
La ekspediciestro transiris al la regpanelo kaj koncentris la atenton sur la aparataron. Silentis ĉiuj, ne kuraĝante spiri, silentis ankaŭ ĵus vekiĝinta Niza Krit, instinkte kompreninte la tutan danĝeron de la stato. Brulaĵo povis sufiĉi nur por malakcelo de la ŝipo, sed kun perdo de rapido por la stelŝipo iĝis ĉiam pli malfacile elŝiriĝi sen motoroj el kroĉa gravito de la fera stelo. Se «Tantro» ne venus tiel proksime kaj Lin komprenus ĝustatempe… Tamen, ĉu estas konsolo en tiuj vanaj «se»?
Pasis ĉirkaŭ tri horoj, kaj Erg Noor finfine decidiĝis. «Tantro» ektremis pro potencaj puŝoj de la jonaj motoroj. La iro de la ŝipo estis malrapidiĝanta dum horo, dua, tria, kvara. Nerimarkeblaj movoj de la estro kaŭzadis egan malbonfarton de ĉiuj homoj. La terura bruna suno malaperis el la antaŭa ekrano, translokiĝis sur la duan. La nevideblaj ĉenoj de gravito plu tiriĝis al la ŝipo, speguliĝante en la aparatoj. Li trenis la fustojn al si — la motoroj haltis.
— Ni elŝiriĝis! — kun faciliĝo flustris Pel Lin. La estro malrapide movis rigardon al li:
— Ne! Restis nur malpermesita rezervo de brulaĵo por orbita rivoluo kaj alteriĝo.
— Kion do ni faru?
— Atendu! Mi iomete deflankigis la stelŝipon. Sed ni pasas tre proksime. Okazas lukto inter la gravito de la stelo kaj la malkreskanta rapido de «Tantro». Ĝi flugas nun kiel luna raketo. Se ni povos deŝiriĝi de la stelo, tiam ni iros al la Suno. Tamen, tempo de la vojaĝo ege kreskos. Post ĉirkaŭ tridek jaroj ni sendos vokan signalon, kaj ankoraŭ post ok jaroj venos helpo.
— Tridek ok jaroj! — apenaŭ aŭdeble flustris Ber al la orelo de Ingrid.
Ŝi akre tirskuis lin je la maniko kaj forturniĝis.
Erg Noor malstreĉiĝis en la fotelo kaj mallevis la manojn sur la genuojn. Silentis la homoj, mallaŭte kantis la aparatoj. Alia, malagorda kaj pro tio ŝajne minaca melodio enplektiĝis en la kanton de agordo de la navigaj aparatoj. Preskaŭ fizike sentebla voko de la fera stelo, reala forto de ĝia nigra maso, persekutanta la ŝipon, perdintan sian potencon.
La vangoj de Niza Krit brulis, la koro ofte batadis. Al la junulino iĝis neeltenebla tiu senaga atendado.
…Malrapide pasadis horoj. Unu post alia en la centra stirejo aperadis vekiĝintaj anoj de la ekspedicio. La nombro de silentantoj estis kreskanta, ĝis kolektiĝis ĉiuj dek kvar homoj.
La malakcelo de la ŝipo malkreskigis ĝian rapidon, kiu iĝis malpli granda, ol la liberiga rapido.[14] «Tantro» ne povis foriri de la fera stelo. La forgesintaj pri dormo kaj manĝo homoj ne forlasadis la stirejon dum multaj malgajaj horoj, dum kiuj la kurso de «Tantro» estis kurbiĝanta ĉiam pli kaj pli, ĝis la ŝipo ekkuris laŭ fatala orbita elipso. La sorto de «Tantro» iĝis klara al ĉiuj.
Subita krio tremerigis ĉiujn. Astronomo Pur Hiss eksaltis kaj eksvingis la manojn. Lia tordiĝinta vizaĝo iĝis nerekonebla, ne simila al vizaĝo de homo de la erao de la Ringo. Timo, kompato al si mem kaj deziro de venĝo forviŝis ĉiujn spurojn de penso for de la vizaĝo de la sciencisto.