Demandaj
vortojVortoj
Ĉapitro
4: Leciono en la parkoEstas bela varma tago. La vetero donas bonan humoron al la homoj, kiuj deziras promenon en la "urba parko". Nu, parko ĝi ne estas. La ne granda ĝardeno kuŝas malantaŭ la Popola Domo. Ĝiaj maljunaj arboj havas verdan veston. Flav- kaj ruĝkoloraj floroj petas atenton de la okuloj kaj ankaŭ akvon petas de tiu, kiu faris la tutan mondon. Nun la mallarĝaj promenvojoj estas orfaj; lacaj homoj ne sidas sur la malnovaj benkoj sub la arboj.
Hodiaŭ estas grava tago en la urbo. La nomo de tiu ĉi tago havas ruĝan koloron en la rusa kalendaro. Sed nun ne sole en la kalendaro estas ruĝa koloro. Ankaŭ la domoj havas ruĝan veston, ankaŭ la koro de la homoj havas ruĝan senton. Granda politika kunveno estas en la Popola Domo.
La gelernantoj de la kurso staras antaŭ la pordo. La rusa politiko ne interesas ilin. Ili ne estas rusoj. Nur sinjorino Bogatireva kaj du el la gimnaziaj lernantinoj: fraŭlinoj Smirnova kaj Tkaĉeva. La politiko ne estas sinjorina afero kaj la knabinoj ne komprenas ĝin. Nur sinjoro Kuratov, la maljuna poŝtoficisto pensas pri ĝi, sed li apartenas al malnova mondo. La nuna politiko ne plaĉas al li. Li ne parolas pri tio. Li servas fidele en la kontoro.
— Revoluciaj tempoj — li diras — kaj en tiuj tempoj la homoj ne scias, kion ili vere deziras. Hieraŭ estis unu caro. La soldatoj deziris bonan sanon al la caro: hodiaŭ estas multaj caroj kaj la soldatoj deziras la samon al multaj caroj. Mi aŭdis, kiam oficiro diris al la soldatoj: "La caro jam ne estas caro." Bone! Egale! Kaj kiam la soldatoj marŝis en la kazernon, ili kantis la
— Nu, sinjoro Kuratov, vi ne diras la puran veron. Ankaŭ vi havas koloron, kiun vi pli ŝatas. Via koloro estas la verda. Ĉu ne? — Per tiu parolo fraŭlino Smirnova tuŝas malfortan punkton de la maljuna sinjoro.
— Ĉu la verda koloro? — kaj Kuratov longe restas sen vortoj. — Nu, jes! Vi ne malbone parolis. Vere, la verda koloro plaĉas al mi ... Sed, gesinjoroj, ĉu ni staru ĉi tie?
— La sinjoro instruisto ne venis. Ni atendu! Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia amerika amiko ne ĉeestas. Ni atendu! — kaj en la vortoj de Marja Bulski estas sekreta peto.
Kuratov jese respondas per la kapo. Sinjorino Bogatireva havas proponon, kiun la gesinjoroj akceptas.
— Ni iru en la parkon — ŝi diras. — Sinjoro Lekko, atendu ĉe la pordo de la ĝardeno. Mi estas laca. Hodiaŭ mi laboris multe en mia hejmo. Nu, ĉu bone?
— Jes, jes! Ni iru en la parkon! Kiu deziras promenon, tiu promenu; kiu deziras sidon, tiu sidu sur la plej longa benko — kaj per tio fraŭlino Tkaĉeva prezentas la deziron de la gelernantoj.
— Nu, bone! Mi kun sinjorino Bogatireva ne deziras promenon. Promenu la junaj homoj!
— Ah, sinjoro Kuratov, vi diras belan komplimenton al mi. Ĉu mi estas maljuna?