Li kreskis kaj prosperis kun obstin’.
Ĝi povis skribi, parolaĉi, librojn legi,
Vojaĝi, naĝi, renkontiĝi, eĉ prelegi,
Ĝi povis danci, per leteroj kanti ege,
Sed estroj de la urb’ ignoris ĝin.
Ĝi estis gaja, sprita, ĉarma, faris multon,
Memkompreneble, kun rezult’ kaj sen rezulto,
Laŭ onidiroj, tiu bub’ ne estis stulta,
Sed estis ĝi senhejma, kiel hund’.
Kaj tiutempe senprokraste de l’ ĉielo
Alvenis teren al Odes’ arĉianĝelo,
La nomo lia estis Sanĉo-Verda Stelo,
La vera patro de ĉi tiu bub’.
Al reĝo venis li, sed diris tiu reĝo,
Ke l’ bub’ naskita estis tute kontraux leĝo,
Ke falis ĝi sur lian kapon kiel neĝo,
Ke tri patrinojn devas havi ĝi!
Sed tri patrinoj pro labor’, ho ve, ne ŝvitis,
Kaj sian bubon, kvazaŭ plagon, nur evitis,
Pri sia dev’ morala ili tute spitis,
Kaj restis sen prizorgo la etul’.
La povra patro tamen petis kaj persvadis,
Dum naŭ monatoj laŭ instancoj li kuradis,
Ĉarmigis, flatis, telefonis, paroladis —
Kaj trovis li patrinojn por infan’.
LoKoSoMo, la Sindikatoj kaj la SSOD’o —
Jen tri patrinoj, kiuj kune, post baloto
Prizorgis nian klubon flege, kun dorloto,
Kak volk prizorgis semero kozljat…
Do ĉiam kresku kaj prosperu nia bubo,
Ĝi estu jam oficiala urba klubo,
Kaj vivu ni amike, pace kaj sennube
Kun SSOD, LoKoSoMo kaj Sindikat»!
Песня, посвящённая 23-ему БЭТ
(на мелодию «В Одесский порт торговый…»)
El urbo nigramara
Venis la ŝipanaro,
Kun bela kanto
Pri Esperanto,
Pri la espero nia,
Rondo internacia,
Pri dudek tria BET!
Estas tendaro nia
Sur tero Litovia,
Sur tero ora,
Kun verda koro,
Pri via bonkoreco,
Pri pac’ kaj amikeco
Kantas Odesa klub’!
Odesaninoj ĉarmaj
Sendas salutojn varmajn,
Kaj odesanoj —
Premojn de l’ manoj.
Korojn la ĝojo ŝiras,
Kaj ni al vi deziras:
Estu sukcesa BET!
Vadim Kondratjuk
Traduko de Tatjana Auderskaja
PETVETURE
Pluvas en la montar’, kvazaŭ verŝas sin mar’,
Kaj tempest’ furiozas terure.
– Kiel malsupreniĝos ni, ho amikar’?
– Petveture, amik’, petveture!
Foje sonĝis mi pri Notr-Dam’ de Parỉ,
Min allogas Eŭrop’ senmezure.
– Kiel trafu mi tien el fora patrỉ»?
– Petveture, amik’, petveture!
Oni diras, ke viv’ estas kruta dekliv’,
Sed ne glata ŝoseo velura.
Spite ilin, mi trovis feliĉon en viv’
Petveture, amik’, petveture!
Sed se venos la plag’ kaj finiĝos la vag’,
Ĉar nenio ekzistas sekura.
– Kiel min veturigos vi en lasta tag’?
– Petveture, amik’, petveture!
Logas la Paradiz’, sed jen kia surpriz’ —
La Infer’ por ni pretas torture!
– Ho Moŝtul’, kiel trafi ĉielen sen viz?
– Petveture, ho fil’, petveture!