Читаем Patroj kaj filoj полностью

Kiam la kvadrilo estis finita, Sítnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincóv; sed permesite estas dubi, ĉu li vere konis ŝin intime: li baldaŭ konfuziĝis dum sia parolado, kaj ŝi iom mire lin rigardis. Tamen ŝia vizaĝo prenis amikan esprimon, kiam ŝi aŭdis la familian nomon de Arkadio. Ŝi demandis lin, ĉu li estas filo de Nikolao Petroviĉ?

— Jes, — respondis li.

— Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe aŭdis pri li, — daŭrigis ŝi, — mi tre ĝojas, ke mi koniĝis kun vi.

En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis ŝin al kvadrilo. Ŝi konsentis.

— Ĉu vi dancas? — respekte demandis Arkadio.

— Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Ĉu mi ŝajnas al vi tro maljuna por tio?

— Ah, kion vi diras … En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko.

Sinjorino Odincóv bonvole ridetis.

— Volonte, — diris ŝi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn.

Sinjorino Odincóv estis iom pli aĝa ol Arkadio, ŝi komencis sian dudek naŭan jaron, sed en ŝia ĉeesto li sentis sin liceano, studento, kvazaŭ la diferenco inter iliaj aĝoj estus multe pli granda. Mateo Iljiĉ proksimiĝis al ŝi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne ĉesis observi ŝin; li ne deturnis de ŝi la okulojn ankaŭ dum la kvadrilo. Ŝi same senĝene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: ŝi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Ŝi havis iom dikan nazon, kiel preskaŭ ĉiuj rusinoj, kaj la koloro de ŝia vizaĝo ne estis tute pura; malgraŭ ĉio ĉi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankoraŭ li renkontis tiel ĉarman virinon. La sono de ŝia voĉo ne forlasis liajn orelojn; eĉ la faldoj de ŝia vesto, kiel ŝajnis al li, falis alie, ol ĉe la virinoj, kiuj ĉirkaŭis ŝin — pli gracie kaj pli vaste, kaj ŝiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj.

Arkadio, sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam ĉe la unuaj sonoj de la mazurko, li sidiĝis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino, Odincóv komunikiĝis ankaŭ al li: ne pasis ankoraŭ kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincóv aŭskultis lin kun ĝentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo ĉesadis, kiam oni invitis ŝin danci; Sítnikov, inter aliaj, invitis ŝin dufoje. Ŝi revenadis, ree sidiĝis, prenis la ventumon, ŝia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la feliĉo esti proksime de ŝi, paroli kun ŝi, rigardante ŝiajn okulojn, ŝian belan frunton, tutan ŝian amindan, seriozan kaj inteligentan vizaĝon. Ŝi mem parolis malmulte; el kelkaj ŝiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke ĉi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis …

— Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sítnikov kondukis vin al mi? — demandis ŝi.

— Ah, vi rimarkis lin? — demandis siaflanke Arkadio. — Ĉu ne vere, kia brava vizaĝo? Tio estas Bazarov, mia amiko.

Arkadio komencis rakonti pri sia amiko.

Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincóv sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimiĝis al la fino. Arkadio bedaŭris, ke li devas disiĝi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun ŝi ĉirkaŭ unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazaŭ devus esti danka al ŝi por ŝia protekto … sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino.

La muziko eksilentis.

Merci[44]», diris sinjorino Odincóv, leviĝante. — Vi promesis viziti min, alkonduku ankaŭ vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuraĝon kredi je nenio.

La guberniestro proksimiĝis al sinjorino Odincóv, anoncis al ŝi, ke la vespermanĝo estas preta kaj donis al ŝi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, ŝi sin turnis, por ankoraŭ unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis ŝin, sekvis ŝin per la okuloj (kiel gracia ŝajnis al li ŝia figuro, ĉirkaŭita de la griza brilo de la silka vesto!) kaj pensante: «En ĉi tiu momento ŝi jam forgesis pri mia ekzisto», li sentis en la koro ian noblan rezignacion …

— Nu! — demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. — Ĉu vi ĝuis plezuron? Iu sinjoro ĵus diris al mi, ke ĉi tiu sinjorino estas … hm, hm; sed ŝajnas, ke la sinjoro estas malsaĝulo. Ĉu laŭ via opinio, ŝi efektive estas … hm, hm?

— Mi ne bone komprenas la interjekcion, — respondis Arkadio.

— Rigardu lin, la senpekulon!

— En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincóv estas ĉarma, sendube, sed ŝiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke…

— La kvietaj akvoj ŝiras la bordon … vi scias! — interrompis lin Bazarov. — Vi diras, ke ŝi estas malvarma, do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciaĵon?

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза