La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendiĝis ĝis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie ĉi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l’ tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankaŭ riveretojn kun deŝiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilaĝojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forŝiritaj; mizerajn garbejojn, por draŝi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj draŝejoj; jen masonitajn preĝejojn kun defalanta stukaĵo, jen lignajn kun kliniĝintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazaŭ intence ĉiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn ĉevalaĉojn: kvazaŭ almozuloj en ĉifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forŝirita ŝelo kaj rompitaj branĉoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pinĉis herbon en la apudvojaj kavoj. Ŝajnis, ke ili ĵus sin elŝiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun ĝiaj neĝblovoj, frostoj kaj glacioj … «Ne, pensis Arkadio, ne riĉa estas tiu ĉi regiono, ĝi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, ĝi ne povas, ne povas resti tia … reformoj estas necesaj … sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni?…»
Tiel meditis Arkadio … kaj dum li meditis, la printempo daŭrigis sian venkan iron. Ĉio ĉirkaŭe estis ore verda, ĉio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolĉa spiro de la varmeta vento, ĉio, — la arboj, la arbetoj, la herboj; de ĉie flugis la seninterrompaj triloj de la alaŭdoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankoraŭ malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj … Li deĵetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petroviĉ ree ĉirkaŭprenis lin.
— Nun ni estas jam proksime, — diris Nikolao Petroviĉ, — kiam ni atingos ĉi tiun altaĵon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj feliĉe vivos kune, Arkaŝa; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun fariĝi intimaj, bone ekkoni unu la alian, ĉu ne vere?
— Certe, — respondis Arkadio, — sed kia bela tago!
— Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Puŝkin: Ĉu vi memoras la versojn en Eŭgeno Onegin[11]:
— Arkadio, — eksonis el la tarantaso la voĉo de Bazarov, — sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon.
Nikolao Petroviĉ eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin aŭskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la poŝo skatoleton arĝentan kun alumetoj kaj sendis ĝin al Bazarov per Petro.
— Eble vi deziras cigaron? — ree kriis al li Bazarov.
— Donu, — respondis Arkadio.
Petro revenis en la kaleŝon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante ĉirkaŭ si tiel fortan kaj acidan odoron de nefreŝa tabako, ke Nikolao Petroviĉ, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon.
Post kvaronhoro ambaŭ kaleŝoj haltis antaŭ la perono de nova ligna domo, ruĝkolorita kaj kovrita per fera, ruĝa tegmento. Tio estis Marino, nomata ankaŭ la «Nova Farmbieno», aŭ — de la kamparanoj — «Orfdomo»[12].
IV
Ne venis aro da servistoj renkonte al la sinjoroj; aperis nur unu knabino dekdujara kaj post ŝi eliris el la domo junulo, tre similanta Petron, vestita per griza livrea jako kun blankaj blazonbutonoj — la servisto de Paŭlo Petroviĉ. Li silente malfermis la pordon de la kaleŝo kaj demetis la antaŭtukon de la tarantaso. Nikolao Petroviĉ kun la filo kaj kun Bazarov iris tra malluma kaj preskaŭ senmebla ĉambro, de post kies pordo aperis kaj tuj sin kaŝis juna virina vizaĝo, en salonon, jam moderne meblitan.
— Jen ni estas hejme, — diris Nikolao Petroviĉ demetante sian ĉapon kaj skuante la harojn. — La ĉefa afero nun estas vespermanĝi kaj ripozi.
— Vere, ne malbone estus ion manĝi, — rimarkis Bazarov, etendante la membrojn kaj sidiĝante sur kanapo.
— Jes, jes, oni donu la vespermanĝon, oni donu plej baldaŭ. — Nikolao Petroviĉ, oni ne scias kial, komencis piedfrapi. — Jen venas Prokofiĉ ĝustatempe.