— Kaj vi trovas, ke tio estas bona? — interrompis Paŭlo Petroviĉ.
— Tio dependas de la persono, onklo. Por unu tio estas bona, kaj por alia, kontraŭe, tre malbona.
— Jen kio. Nu, mi vidas, ke tio estas ekster nia kompreno. Ni, homoj de la malnova tempo, ni opinias, ke sen principoj (Paŭlo Petroviĉ elparolis ĉi tiun vorton mole, laŭ la franca maniero; Arkadio, kontraŭe, malmole, forte akcentante la unuan silabon[18]), sen principoj, akceptitaj, kiel vi diras, blinde, sen esploro, oni ne povas fari unu paŝon, ekspiri.
— Nihilistoj, — respondis Arkadio, akcentante ĉiun silabon.
— Jes. Iam estis hegelistoj, kaj nun nihilistoj. Ni vidos, kiel vi ekzistos en malplenaĵo, en senaera spaco; kaj nun sonorigu, mi petas vin, frato Nikolao Petroviĉ, jam estas tempo por mi trinki la kakaon.
Nikolao Petroviĉ sonorigis kaj ekkriis: «Dunjaŝa!» Sed anstataŭ Dunjaŝa sur la terason venis Féniĉka mem. Tio estis juna virino, dudektrijara, blanka kaj rondeta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kun ruĝaj kaj plenaj lipoj, kiel tiuj de infano kaj kun malgrandaj delikataj manoj. Ŝi portis puran perkalan veston; blua nova tuko malpeze kuŝis sur ŝiaj rondaj ŝultroj. Ŝi portis grandan tason da kakao kaj metinte ĝin antaŭ Paŭlo Petroviĉ, ruĝiĝis: varma sango disfluis kiel ruĝa ondo sub la maldika haŭto de ŝia aminda vizaĝo. Ŝajnis, ke ŝi riproĉas al si, ke ŝi venis, kaj samtempe, ŝi kvazaŭ sentis, ke ŝi havas la rajton veni.
Paŭlo Petroviĉ severe sulkigis la brovojn, kaj Nikolao Petroviĉ konfuziĝis.
— Bonan tagon, Féniĉka, — diris li tra la dentoj.
— Bonan tagon, — respondis ŝi per nelaŭta, sed sonora voĉo, kaj foriris malrapide, ĵetinte ne rimarkate rigardon al Arkadio kiu amike ridetis al ŝi. Ŝi paŝis iom balanciĝante, sed ankaŭ tio estis beleta ĉe ŝi.
Sur la teraso dum kelke da minutoj regis silento. Paŭlo Petroviĉ trinkis sian kakaon, kaj subite li levis la kapon.
— Jen la sinjoro nihilisto kompleze iras al ni, — diris li duonvoĉe.
Efektive, en la ĝardeno iris Bazarov, transpaŝante la florbedojn. Lia tola palto kaj pantalono estis malpurigitaj de koto; marĉa kroĉa vegetaĵo serpente ĉirkaŭis la supron de lia malnova, ronda ĉapelo; en la dekstra mano li tenis malgrandan sakon; en la sako moviĝis io vivanta. Li rapide proksimiĝis al la teraso, iom klinis la kapon kaj diris:
— Bonan tagon, sinjoroj; pardonu, ke mi venas malfrue; mi tuj revenos; mi devas loki ien miajn kaptitojn.
— Kion vi havas, hirudojn? — demandis Paŭlo Petroviĉ.
— Ne, ranojn.
— Ĉu vi manĝas aŭ edukas ilin?
— Ili servas al mi por eksperimentoj, — indiferente diris Bazarov kaj iris en la domon.
— Li tranĉos ilin, — diris Paŭlo Petroviĉ. — Li ne kredas je la principoj, sed kredas je la ranoj.
Arkadio kompate rigardis la onklon; Nikolao Petroviĉ levis kaŝe la ŝultrojn. Paŭlo Petroviĉ mem rimarkis, ke lia spritaĵo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj kaj pri la nova intendanto, kiu plendis al li, ke la servisto Foma «diboĉas», kaj taŭgas por nenio. «Tia Ezopo li estas», diris la intendanto, «ĉie li akiris malbonan famon, servas ne longe kaj foriras kun sia malsaĝeco.»
VI
Bazarov revenis, sidiĝis ĉe la tablo kaj komencis rapide trinki teon. Ambaŭ fratoj silente rigardis unu la alian, kaj Arkadio kaŝate rigardis jen la patron, jen la onklon.
— Ĉu vi estis malproksime? — demandis fine Nikolao Petroviĉ.
— Ĉe la marĉo, apud la tremola arbaro. Mi fortimigis kvin, ses skolopojn; vi povas mortpafi ilin, Arkadio.
— Kaj vi ne ĉasas?
— Ne.
— Ĉu vi vin okupas speciale per la fiziko? — demandis siavice Paŭlo Petroviĉ.
— Per la fiziko, jes. Ĝenerale per la natursciencoj.
— Oni diras, ke la ĝermanoj en la lastaj jaroj faris grandajn progresojn en tiuj ĉi sciencoj.
— Jes, la germanoj estas niaj instruantoj en ili, — respondis indiferente Bazarov.
La formon «ĝermanoj»[21], malofte uzatan en la rusa lingvo, Paŭlo Petroviĉ uzis en ironia senco, sed neniu rimarkis la spritaĵon.
— Vi tiel alte ŝatas la germanojn? — diris Paŭlo Petroviĉ kun afektita ĝentileco. Li komencis senti sekretan inciton. Lia aristokrata naturo ne povis toleri la plenan indiferentecon de Bazarov. Ĉi tiu filo de kuracisto ne sole ne sentis sin ĝenata, li eĉ respondis seke kaj nevolonte, kaj en la sono de lia voĉo estis aŭdebla io kruda, preskaŭ malrespekta.
— La tieaj scienculoj estas bravaj homoj.
— Jes, jes. Pri la rusaj scienculoj via opinio ne estas kredeble same flata?
— Vi eble estas prava.
— Via senpartieco estas tre laŭdinda, — diris Paŭlo Petroviĉ, sin rektigante kaj ĵetante la kapon iom posten… — Sed Arkadio Nikolaiĉ ĵus rakontis al ni, ke vi akceptas neniun aŭtoritaton? Vi ne kredas je ili?
— Kial mi devas akcepti ilin? Kaj al kio mi devas kredi? Se oni diras al mi ion saĝan, mi konsentas, jen estas ĉio.