Estas vere, ke la klabo restis al mi, sed kiom ĝi valorus kontraŭ kvar brakegoj? Eĉ se unuafrape mi rompus unu el ili, (se, kiel verŝajne okazus, ĝi penus forbari la klabon) ĝi povus atingi min per la ceteraj tri antaŭ ol mi povus pretiĝi por dua atako.
En la momento, kiam tiuj pensoj trapasis mian menson, mi turnis min ekire al la fenestro, sed miaj okuloj trafis la korpon de tiu, kiu ĵus batalis por mi — kaj ĉian penson pri fuĝo tio forigis. Ĝi kuŝis, anhelante, sur la planko de la ĉambro, tiel fiksante la okulojn sur miajn, kiel se ĝi kortuŝe petus protekton. Mi ne povis rezisti tiun rigardon. Necesis resti kaj batali por ĝi tiel forte, kiel ĝi ĵus faris por mi.
Sen plua pensado mi turnis min por lukti kontraŭ la kolerfreneza virsimio. Ĝia proksimeco estis tia, ke tute maleblis uzi taŭge la klabon, kaj mi simple ĵetis ĝin al la alvenanta korpego. Ĝi trafis iom sub la genuoj, eligis krion de doloro kaj kolero, kaj tiel ŝancelis la beston, ke tiu ĉi falis al mi kun la brakoj etenditaj por moligi la alteri ĝon.
Denove, kiel en la hieraŭa tago, mi uzis Teran taktikon.
Svinginte mian dekstran pugnon rekte al ĝia mentono, mi tuj plenforte per la alia pugno trafis la fundon de la ventro. La efiko estis mirinda. Mi paŝis flanken, kaj la simio falis al la planko, spiregante, kaj kurbigite pro doloro. Saltante trans ĝia korpo, mi ekprenis la klabon kaj bategis ĝin ĝis morto, antaŭ ol ĝi povis restariĝi.
Donante la finan baton, mi aŭdis kvietan ridon malantaŭ mi. Turnante min, mi vidis Tars Tarkas, Solla kaj tri-kvar militistojn, kiuj staris ĉe la ĉambropordo. Kiam miaj okuloj trafis iliajn, duafoje mi ricevis ilian aplaŭdon.
Mia foresto estis rimarkita de Solla, kiam ŝi vekiĝis, kaj rapide ŝi informis al Tars Tarkas, kiu tuj ekiris kun kelkaj militistoj por postserĉi min. Kiam ili alproksimiĝis al la rando de la civito, ili vidis la virsimion, kiam ĝi kuregis en la konstruaĵon, ŝaŭmante pro kolero.
Tuj ili postsekvis ĝin, pensante, ke eble ĝiaj agoj estos signo pri mia situo, kaj vidis mian mallongan sed decidigan batalon kontraŭ ĝi. Tiu ĉi batalo, aldone al mia frapo al la Marsa militisto en la hieraŭo, kaj mia salta kapablo, igis ilin alte estimi min. Evidente mankas al ili ĉia delikata sentemo pri amikeco kaj amo, sed ili vere adoras korpan kapablon kaj kuraĝon, kaj emas doni ĉion ajn al siaj adoratoj, dum tiuj tenas sian rangon per ripetataj agoj de forto kaj kuraĝo.
Solla, kiu laŭvole akompanis la serĉantaron, estis la sola, kies vizaĝo ne tordiĝis de ridado dum mi luktis por mia vivo. Kontraŭe, ŝi estis serioza pro kompato, kaj tuj kiam mi finmortigis la monstron, ŝi kuris al mi kaj zorgeme ekzamenis mian korpon, esplorante pri vundoj.
Konstatinte, ke mi estas senvunda, ŝi ridetis al si, kaj preninte mian manon, ekiris al la ĉambropordo.
Tars Tarkas kaj la aliaj militistoj estis enirintaj kaj staris super la nun rapide reviviĝanta besto, kiu savis mian vivon, kaj kies vivon siavice savis mi mem. Ili ŝajnis profunde argumenti, kaj fine unu el ili alparolis min; sed rememoris, ke mi ne scias lian lingvon, kaj ree turnis sin al Tars Tarkas. Tiu ĉi faris iun ordonon al li, kaj sinturnis por sekvi nin el la ĉambro.
Io pri ilia sinteno al mia besto ŝajnis al mi minaca, kaj mi hezitis forlasi. Estis bone, ĉar la militisto tiris pistolon el ĝia ingo, kaj estis mortigonta la beston. Mi alsaltis, kaj suprenfrapis lian brakon. La kuglo trafis la lignan ĉirkaŭaĵon de la fenestro kaj eksplodis, borante truon tra la ligno kaj la masonaĵo.
Tiam mi surgenuiĝgis apud la teruraspekta besto kaj, levante ĝin surpiedige, gestis, ke ĝi akompanu min. Miaj agoj kaŭzis strangajn rigardojn de surprizo sur la vizaĝoj de la Marsanoj: ili ne povis kompreni, krom stulte, tiajn trajtojn, kiaj estas dankemo kaj kompato. La militisto, kies pafilon mi forfrapis, rigardis demande al Tars Tarkas, sed tiu ĉi gestis, ke oni lasu min agi laŭvole. Tiel ni reiris al la placo, kun mia granda besto ĉe miaj kalkanumoj kaj Solla, kiu firme prenis mian brakon.
Do mi havis minimume du amikojn sur Marso — unu, juna virino, kiu zorgis pri mi kun patrina zorgemo, la alia, muta besto kiu, kiel mi poste lernis, havis en sia malbela korpo pli da amo, pli da lojaleco, pli da dankemo ol oni povus trovi en ĉiuj kvin milionoj da verdaj Marsanoj, kiuj vagadas en la mortintaj civitoj kaj mortintaj marfundoj de Marso.
Ĉapitro VII. Infanbredado sur Marso
Post matenmanĝo, kiu precize estis kopio de la hieraŭa manĝo, kaj estis sama kiel preskaŭ ĉiu posta manĝo, kiun mi havis inter la verdaj homoj de Marso, Solla akompanis min al la placo, kie mi trovis la tutan popolon, kies anoj rigardis aŭ helpis, dum oni jungis mastodontajn bestegojn al grandaj triradaj ĉaroj. Ĉi tiuj veturiloj nombris je proksimume ducent kvindek. Ĉiun el ili tiris unuopa besto, kiu, laŭ sia aspekto, facile povus tiri la tutan ĉararon.
La ĉaroj mem estis grandaj, multspacaj, kaj lukse dekoraciitaj.