Kiam la parolo finiĝis, Lorkas Tomel kaj la militistoj sidis dum kelkaj momentoj, silente kaj intense rigardante la junan virinon. Kio pasis tra iliaj mensoj, tion neniu homo povas scii, sed mi vere kredas, ke la parolo iom kortuŝis ilin; se estus inter ili unu eminenta viro, sufiĉe fortkaraktera por supermeti sin el la rutina moraro, la momento estus la komenco de nova kaj signifoplena epoko por Marso.
Tars Tarkas leviĝis por paroli, kaj sur lia vizaĝo estis tia esprimo, kian mi neniam vidis ĉe verdMarsana militisto.
Ĝi signis grandan internan batalon kontraŭ la memo, kontraŭ la heredo, kontraŭ multaĝa moraro. Kiam li ekparolis, esprimo preskaŭ bonkora, preskaŭ amema, por momento lumigis lian sovaĝan kaj teruran vizaĝon.
Sed neniam la grava parolo venis el liaj lipoj. Juna militisto, evidente perceptante la mensan orientiĝon de la pli maljunaj ĉeestantoj, kuris malsupren de la la podia ŝtuparo, kaj frapis la malfortan kaptitinon en la vizaĝon faligante ŝin teren. Poste li metis piedon sur ŝian kuŝantan korpon, turnis sin al la ĉirkaŭa konsilantaro, kaj eligis el sia gorĝo senhumuran kaj malhumanan ridadon.
Dum momento mi kredis, ke Tars Tarkas mortfrapos lin. Ankaŭ Lorkas Tomel, laŭ lia vizaĝesprimo, ne simpatie sentis pri la brutulo. Sed la humoro pasis, la antaŭaj temperamentoj revenis — kaj ili ridetis. Tio tamen estis signifoplena, ke ili ne laŭte ridis; ĉar la bruta ago, laŭ Marsa etiko, estis petolaĵo kiel eble plej ridegiga.
La fakto, ke mi okupis kelkajn momentojn, rakontante pri la epizodo, ja ne signifas, ke tiomtempe mi restis neaganta.
Mi kredas, ke mi anticipis multon, ĉar mi konstatas nun, ke mi kaŭris por salti, ĝuste kiam mi vidis, ke la frapo celas ŝian belan, pledantan vizaĝon. Kaj antaŭ ol la frapo trafis, mi estis duone survoje.
Apenaŭ li unufoje ridegaĉis, mi atingis lin. La brutulo altis kvar metrojn kaj estis plene armita, sed tiel intensa estis mia kolero, ke vere mi kapablis batali kontraŭ ĉiuj en la ĉambro. Saltante supren, mi batis lin alvizaĝe, kiam pro mia averta krio li turnis sin por renkonti min.
Li tiris la glavon, ankaŭ mi. Mi saltis denove, al lia brusto.
Kroĉante unu kruron super la tenilo de lia revolvero, kaj tenante unu el liaj dentegoj per la maldekstra mano, mi batis kaj batis lian grandegan bruston.
Li ne povis bone uzi sian mallongan glavon, ĉar mi tro proksimis al li, kaj li ne povis eltiri sian revolveron, kvankam tion li penis fari, tute kontraŭe al la Marsa moro, laŭ kiu oni rajtas batali kontraŭ kunmilitisto en privata kverelo nur per tia armilo, per kia oni atakis vin. Fakte li povis nenion fari, krom vane peni delokigi min. Malgraŭ sia grandeco, li ne estis multe pli forta ol mi, kaj post nur kelkaj minutoj li falis sur la plankon, sanganta kaj senviva.
Deja Toris estis levinta sin sur unu kubuto, kaj rigardis la batalon per larĝe malfermitaj okuloj. Kiam mi ree estis sur miaj piedoj mi levis ŝin per miaj brakoj, kaj portis ŝin al unu el la benkoj ĉe la flanko de la ĉambro.
Denove neniu Marsano entrudis sin. Ŝirante pecon da silko de mia pelerino mi penis ĉesigi la sangelfluon el ŝiaj naztruoj. Baldaŭ mi sukcesis, ĉar ŝi apenaŭ vundiĝis, kaj kiam ŝi kapablis paroli, ŝi metis manon sur mian brakon.
”Kial vi faris tion?” ŝi diris, rigardante min rekte en la okulojn. ”Vi rifuzis eĉ amike rigardi al mi en la unua horo de mia danĝero. Kaj nun vi riskas la vivon, kaj mortigas kunulon, nur pro mi. Mi ne povas kompreni. Kia homo povas esti vi, kiu kunestas la verdajn homojn, malgraŭ tio, ke via haŭtkoloro estas nur ete diferenca de la blanka simio? Diru al mi, ĉu vi estas homa, aŭ ĉu pli ol homa?”
”Stranga estas la historio pri tio,” mi respondis, ”tro longa por nuna rakontado. Cetere, mi tiom dubas mem pri ĝia vereco, ke apenaŭ mi povus kredigi aliulojn. Sufiĉas diri nun, ke mi estas amiko al vi, kaj, en la grado laŭ kiu niaj kaptintoj permesos, via protektanto kaj via servisto.”
”Ankaŭ vi, do, estas kaptito? Kial, tamen, vi portas tiujn armilojn kaj la insignaron de ĉefulo el Tark? Kio estas via nomo, kaj via lando?”
”Jes, Deja Toris, ankaŭ mi estas kaptito. Mia nomo estas Johano Carter, kaj Virginio, unu el la ŝtatoj de Usono, mia hejmo; kial oni permesis al mi porti armilojn, tion mi ne scias, ankaŭ mi ne sciis, ke mia insignaro estas tiu de ĉefulo.”
Nia interparolo interrompiĝis per la alveno de iu militisto portanta armilojn kaj ornamaĵojn, kaj subite por mi respondiĝis unu el ŝiaj demandoj, kaj solviĝis por mi enigmo. Mi vidis, ke la korpo de mia kontraŭlo estas nudigita, kaj mi komprenis per la minaca sed respektema sinteno de la alportinto, simila sinteno al tiu de la alportinto de mia unua ekipaĵo, ke okaze de mia unua batalo en la aŭdienca ĉambrego mi mortigis mian kontraŭulon.