En mia vido, Deja Toris simbolis ĉion perfektan, ĉion virtan, belan kaj noblan. Tion mi kredis el la profundo de mia koro, funde de mia animo, en tiu nokto en Korad, kiam mi sidis sur miaj silkoj dum la pli proksima luno de Barsumo kuris tra la okcidenta ĉielo al la horizonto kaj lumigis la mozaikojn de mia antikva ĉambro, orajn, marmorajn kaj juvelitajn. Kaj tion mi kredas hodiaŭ, dum mi sidas ĉe la skribotablo en mia ĉambreto, rigardante al la rivero Hudson. Dudek jaroj intervenis; dum dek el ili mi vivis kaj batalis por Deja Toris kaj por ŝia popolo, kaj dum dek el ili mi vivis per la memoro pri ŝi.
En la frumateno de la tago, kiam ni ekiris al Tark, estis klaraere kaj varme, kiel kutime sur Marso, krom dum la ses semajnoj, kiam la neĝo degelas ĉe la polusoj. Mi serĉis por Deja Toris en la amaso de forirantaj ĉaroj, sed ŝi turnis la ŝultron al mi, kaj mi povis vidi la ruĝiĝon sur ŝiaj vangoj. Malsaĝe mi silentis, kiam eblis al mi pledi senscion pri mia kulpo, almenaŭ la gravecon de ĝi, kaj tiel efektivigi almenaŭ duonan reakordiĝon.
Mia devosento ordonis, ke mi prizorgu ŝian komforton, tial mi rigardis en ŝian ĉaron kaj rearanĝis ŝiajn silkojn kaj peltojn. Farante tion, mi rimarkis kun terursento, ke ŝi estas ligita per ĉenaro sur la maleolo al la flanko de la ĉaro.
”Kion signifas tio?” mi kriis al Solla.
”Sarkoja opiniis, ke plej bone estos fari tion,” ŝi respondis, montrante per la vizaĝesprimo sian malaprobon pri la faritaĵo.
Ekzamenante la ĉenaron mi vidis, ke ĝi estas fiksita per granda risorta ŝloso.
”Kie estas la ŝlosilo. Solla? Donu al mi.”
”Sarkoja portas ĝin, Johano Carter,” ŝi respondis.
Mi turnis min sen plua parolo kaj iris al Tars Tarkas, al kiu mi fortege esprimis min kontraŭ la nenecesaj kaj kruelaj humiligoj, kiujn oni trudadas al Deja Toris.
”Johano Carter,” li respondis, ”se iam vi kaj Deja Toris fuĝos, tio okazos dum tiu ĉi vojaĝo al Tark. Ni scias, ke vi ne fuĝos sen ŝi. Vi montris, ke vi estas bravega batalanto, kaj ni ne volas kateni vin, do, ni tenas vin ambaŭ per la plej facilaj rimedoj, kiuj samtempe estos sekuraj. Mi finis paroli.”
Mi konstatis tuj la konsekvecon de lia argumento, kaj sciis, ke estus senutile kontraŭbatali lian decidon, sed mi petis, ke oni forprenu de Sarkoja la ŝlosilon, kaj ordonu al ŝi estonte ne ĝeni al kaptitinon.
”Tiom, Tars Tarkas, faru por mi, reciproke por tiu amikeco kiun, konfesinde, mi sentas por vi.”
”Amikeco?” li respondis. ”Ne ekzistas tia afero, Johano Carter. Tamen, via volo estu. Mi ordonos al Sarkoja, ke ŝi ne plu genu la knabinon, kaj mi mem gardos la ŝlosilon.”
”Krom se vi volas, ke mi mem akceptu la respondecon,” mi diris, ridetante.
Li rigardis al mi longe kaj intenceme antaŭ ol paroli.
”Se vi donus al mi vian honorvorton, ke nek vi nek Deja Toris provos fuĝi ĝis post kiam ni atingos la kortegon de Tal Hajus, vi povus ricevi la ŝlosilon kaj ĵeti la ĉenaron en la riveron Iss.”
”Pli bone estos, se vi mem gardos la ŝlosilon, Tars Tarkas,” mi respondis.
Li ridetis, kaj plu ne parolis, sed tiun nokton, kiam ni haltis por tranokti, mi vidis lin malligi per propraj manoj la katenojn de Deja Toris.
Malgraŭ lia tuta malvarma kruelemo, troviĝis en Tars Tarkas trajto homeca, kiun li ĉiam penis subpremi. Ĉu ĝi estis restaĵo de ia homa instinkto, reveninta de ia praavo por hanti lin pri la abomeneco de la moroj de lia popolo? Kiam mi iris al la ĉaro de Deja Toris, mi pasis apud Sarkoja, kaj ŝia nigra, veneneca rigardo al mi estis ja la plej dolĉa el balzamoj. Kiom ŝi malamis min! Post kelkaj minutoj mi vidis ŝin parolanta kun iu militisto nomata Zad — grandstatura, fortika krudulo, kiu tamen neniam sukcesis mortigon inter la ĉefuloj, kaj tial estis ankoraŭ omad, tio estas, viro kun nur unu nomo; duan nomon li povis gajni nur kune kun la metalo de iu ĉefulo. Tio estis la moro, per kiu mi rajtis elekti el la nomoj de la du ĉefuloj mortigitaj de mi; fakte, iuj militistoj jam nomis min Dolar Sojat, kunigante la du familiajn nomojn de la mortigitoj.
Dum Sarkoja parolis kun Zad, li kelkfoje rigardis al mi, dum ŝajne ŝi volis forte persvadi lin al ia agado. Tiutempe mi malmulte atentis la aferon, sed la postan tagon mi havis bonan kaŭzon por rememori, kaj konstati la profundecon de la malamo de Sarkoja, kaj la ekstremaj rimedoj, kiujn ŝi kapablas uzi por venĝi sin kontraŭ mi.
Deja Toris denove emis eviti min en tiu vespero; malgraŭ tio, ke mi diris ŝian nomon, ŝi nek respondis, nek konfesis per plej eta palpebrumo, ke ŝi konstatas mian ekziston. En tiaj cirkonstancoj mi agis kiel agus plej multaj amantoj; mi provis komunikiĝi kun ŝi per komuna intimulo. Mi alparolis al Solla en alia parto de la tendarejo.
”Kio estas pri Deja Toris? Kial ŝi rifuzas paroli al mi?”
Solla mem ŝajnis perpleksata, kvazaŭ tiaj strangaj sintenoj de du homoj estus tute ekster ŝia kompreno, kiel fakte ili ja estis.