”Tro malfrue, Johano Carter; mia promeso estas donita, kaj sur Barsumo promeso ĉion finas. La postaj ceremonioj estas sensignifaj formalaĵoj. Ili faras la fakton de edzeco neniel pli certa, ol la funebranta sekvantaro de jedaka kadavro metas sur lin denove la sigelon de morto. Mi estas tia, kvazaŭ jam edzinigita, Johano Carter. Ne plu vi rajtas nomi min via princino. Ne plu vi estas mia ĉefulo.”
”Mi malmulte konas la morojn de Barsumo, Deja Toris, sed mi scias certe, ke mi amas vin, kaj se vi kun intenco diris la lastajn vortojn, kiujn vi parolis al mi en tiu tago. kiam la hordoj de Varhun alkuregis al ni, neniu alia viro iam pretendos vin kiel edzinon. Tiutempe vi intence parolis, princino mia, kaj tiel vi intencas nun. Diru, ke jes.”
”Tiutempe mi intence parolis tiel, Johano Carter,” ŝi flustris. ”Mi ne povas nun tiel paroli, ĉar mi donis min al alia. Ha, se nur vi estus kompreninta niajn morojn, la promeso estus via jam antaŭ monatoj, kaj rajte vi povus pretendi min. Eble Heliumio pereus rezulte, sed mian imperion mi volonte estus perdinta por mia Tarka ĉefulo. Ĉu vi memoras la nokton, kiam vi ofendis min? Vi nomis min via princino, nepetinte edzecon, poste vi fanfaronis, ke vi batalis por mi. Vi ne sciis, kaj senkaŭze mi ofendiĝis, tion mi komprenas nun. Sed neniu estis por diri al vi, kion mi ne povis, ke sur Barsumo troviĝas du specoj de virinoj en la civitoj de la ruĝaj viroj; por unu speco ili batalas, por rajti poste la edziĝon, por la alia speco ili batalas, sed ne kun intenco edzinigi ilin. Kiam iu viro gajnas por si virinon, li povas nomi ŝin ’mia princino’, aŭ laŭ simila nomo signifanta posedon. Vi ja batalis por mi, sed neniam petis, ke mi edziniĝu al vi, tial kiam vi nomis min via princino, komprenu,” ŝi hezitparolis, ”tio doloris min. Tamen eĉ tiam, Johano Carter, mi ne malakceptis vin, ĝis vi duobligis vian kulpon, riproĉante min, ke vi gajnis min per batalo.”
”Ne necesas, ke mi petu vian pardonon nun, Deja Toris,” mi kriparolis. ”Nepre vi scias, ke mia kulpo estis nur la nescio pri la moroj de Barsumo. Kion mi ne faris tiam, kredante, ke tia peto estus tro pretendema kaj neŝatata, mi faras nun, Deja Toris: mi petas, ke vi iĝu mia edzino, kaj ja, nome de la batalsango en miaj vejnoj, tia vi ja iĝos.”
”Ne, Johano Carter, ne eblas,” ŝi kriis senespere.
”Dum vivas Sab Tan, neniam mi estos via.”
”Vi ordonis por li pereon, princino mia; mortos Sab Tan.”
”Ankaŭ ne tio. Mi ne rajtas edziniĝi al viro mortiginta mian edzon, eĉ sindefende. Tia estas la moro, kaj la moroj regas nin sur Barsumo. Ne utilas protesti, amiko mia, kun mi vi devos porti la ĉagrenon, tion almenaŭ ni havos komune. Tion, kaj rememoron pri kelkaj mallongaj tagoj inter la Tarkanoj. Nun vi devos foriri, kaj neniam reveni. Adiaŭ, mia iama ĉefulo.”
Malgaja kaj deprimita mi forlasis la ĉambron, sed mi ne perdis esperon, kaj ne konsentis, ke Deja Toris estas tute perdita por mi antaŭ ol okazis efektive la edzeca ceremonio.
Dum mi vagis laŭ la koridoroj mi tiel perdiĝis en la labirinto de serpentantaj vojoj, kiel antaŭ ol mi trovis la ĉambraron de Deja Toris.
Mi sciis, ke mia sola espero estas fuĝo el la civito de Zodanga, ĉar mi devus klarigi pri la kvar mortigitaj gvardianoj; sen gvidanto mi neniam povus reatingi mian originan starlokon, kaj certe oni suspektus min, se mi estus trovata vaganta sencele tra la palaco.
Baldaŭ mi venis al spirala koridoro kondukanta al malsupra etaĝo. Mi malsupreniris ĝin tra pluraj etaĝoj, ĝis mi venis al pordo de granda ĉambro, en kiu estis pluraj gvardianoj. La muroj estis kovritaj per travideblaj tapetoj, post kiuj mi kasis min.
La interparolo de la gvardianoj temis pri ĝeneralaj aferoj, kaj ne interesis min, sed venis oficiro kaj ordonis, ke kvar el ili anstataŭu la kvar gardantaj la princinon de Heliumio. Nun, mi sentis, venos por mi la maltrankvilo, kaj tio okazis; ĉar apenaŭ la kvar forlasis, unu revenis krianta, ke ili trovis siajn kamaradojn mortigitaj en la antaŭĉambro.
Tuj la tuta palaco iĝis kiel frapita formikejo. Gvardianoj, oficiroj, servistoj, kortegistoj kaj sklavoj kuris tien kaj reen tra la koridoroj kaj ĉambroj, jen oni portis ordonojn, jen oni serĉis la mortiginton. Por mi jen la oportuna momento. Kiam areto de soldatoj preterpasis mian kaŝlokon, mi prenis lokon post ili kaj sekvis ilin tra la koridoroj de la palaco ĝis en granda salono mi vidis, venantan tra fenestroj, la karan taglumon.
Tie mi forlasis miajn gvidintojn, kurinte al la fenestroj, kaj serĉis rimedon por fuĝo. La fenestroj rigardis al granda balkono, kiu siavice donis rigardon al unu el la grandaj avenuoj de Zodanga. Malsupre je dek metroj troviĝis la tero, kaj samdistance antaŭ la konstruaĵo estis muro sep metrojn alta, farita el polurita vitro dika trionan metron.