Sed kiam ni venis apud Zodanga, iliaj individuaj kvereloj subiĝis pro la pli granda malamo al la ruĝaj homoj, speciale por la anoj de Zodanga, kiuj jam de jaroj senkompate militis kontraŭ la verdaj homoj, speciale atencante iliajn kovejojn.
Nun, kiam ni trovis nin antaŭ la civito, la tasko pri metodo por eniri iĝis mia devo. Instrukciinte al Tars Tarkas teni sian militistaron en du partoj ekster la civito, kaj ĉiun parton kontraŭ granda pordo, mi prenis dudek militistojn kaj alproksimiĝis al unu el la pli malgrandaj pordoj, kiuj truigis la muron je regulaj interspacetoj. Ne ekzistas regula gvardio por tiuj pordetoj, kiujn prizorgas gardosoldatoj; ĉi tiuj patrolmarŝadas laŭ la avenuo, kiu ĉirkaŭiras la civiton interne de la muro, same kiel policanoj patrolmarŝadas niajn civitojn sur siaj deĵorlokoj.
La muroj de Zodanga estas altaj dudek kvin metrojn, kaj dikaj dek ses metrojn. Ili estas konstruitaj el grandegaj blokoj de karborundo, kaj al mia eskorto de verdaj militistoj la eniro ŝajnis neebla. Ili estis de unu el la malgrandaj hordoj kaj ne bone konis min.
Metante tri el ili alvizaĝe al la muro kun interplektitaj brakoj, mi ordonis al du aliaj, suriri iliajn ŝultrojn, kaj ankoraŭ al alia mi ordonis surgrimpi la ŝultrojn de la supra duo. La kapo de la plej alta do estis jam pli ol dek tri metrojn de la tero. Tiamaniere, per dek militistoj, mi konstruis ŝtuparon de la tero ĝis la ŝultroj de la plej alta viro. Poste mi ekkuris de ioma distanco, laŭ la unua ŝtupo ĝis la plej alta viro, fine saltegis de ties larĝaj ŝultroj kaj fingre tenegis la supron de la granda muro. Trankvile mi levis min ĝis ĝia larĝa supro, kaj poste suprentrenis ses ledajn longpecojn de tiom da miaj militistoj. Jam ni estis ligintaj ilin unu al la alia, kaj pasiginte unu finon al la plej alta militisto mi lasis la alian fali sur la kontraŭan flankon de la muro preskaŭ al la malsupra avenuo. Neniu estis videbla tie. Mallevante min al la fino de la rimeno, mi lasis min fali la ceterajn dek metrojn ĝis la strato.
De Kantos Kan mi lernis la sekreton, kiel malfermi la pordojn, kaj post momento mi staris kun miaj dudek militistoj en la fataltrafota civito de Zodanga.
Foje mi trovis, ke mi eniris je la malsupra limo de la grandega palaca tereno. La palaco mem montriĝis beleglume, kaj tuj mi decidis gvidi areton da militistoj rekte en la konstruaĵon, dum la grandega hordo atakos la soldatajn kazernojn.
Sendinte unu militiston al Tars Tarkas por peti kvindekon da soldatoj kaj informi pri miaj intencoj, mi ordonis al dek militistoj la kapton de unu el la grandaj pordoj, dum kun la ceteraj naŭ mi kaptis la alian. Ni devis labori kviete, oni ne faris pafojn nek ĝeneralan antaŭeniron antaŭ ol mi atingis la palacon kun miaj kvindek Tarkanoj.
Niaj planoj perfekte evoluis. Du gardosoldatojn ni renkontis, kaj sendis al iliaj praavoj sur la bordoj de la mortinta maro de Korus, ankaŭ la gardistoj ĉe ambaŭ pordegoj sekvis ilin silente.
Ĉapitro XXV. La militrabado en Zodanga
La pordego apud mia starloko svinge malfermiĝis, kaj miaj kvindek Tarkanoj, kondukataj de Tars Tarkas mem, enrajdis sur siaj grandegaj toatoj. Mi gvidis ilin ĝis la palaca muro, kiun mi transsaltis sufiĉe facile. Eĉ interne tamen mi malfacile povis malfermi la muran pordegon, sed fine mi ĝoje vidis mian eskorton eniri, kaj rajdi sur la ĝardenojn de la jedako de Zodanga.
Kiam ni alproksimiĝis al la palaco, mi povis vidi la fenestregojn de la unua etaĝo en la brile lumigata aŭdiencejo de Tan Kosis. Nobeloj kun siaj virinoj plenigis la grandegan salonon, kvazaŭ okazas grava socia kunveno.
Ekster la palaco gvardianoj nenie estis videblaj, verŝajne pro la opinio, ke la civitaj kaj palacaj muroj estas nekapteblaj. Facile, do, mi povis alproksimiĝi kaj enrigardi.
Ĉe unu fino de la ĉambro, sur grandegaj tronoj inkrustitaj per diamantoj, sidis Tan Kosis kaj lia kunregantino, ĉirkaŭataj de oficiroj kaj ŝtatranguloj. Antaŭ ili soldatoj flankis la navon, kaj dum mi rigardis, ĉe la malproksima fino, eniris procesio, kiu fine aliris ĝis la tronoj.
Komence marŝis kvar oficiroj de la jedaka gvardio, portante pletegon, sur kiu kuŝis, sur kuseno skarlatsilka, granda ora ĉenaro, kies ĉiu fino surhavis kolumon kaj seruron. Tuj malantaŭ la oficiroj venis kvar aliaj, portantaj similan pleton surhavantan la belegajn ornamaĵojn de la geprincoj de la reganta familio de Zodanga. Atinginte la tronon, la du aroj disiĝis kaj haltis, rigardantaj unu la alian de kontraŭaj flankoj de la navo. Poste venis pliaj altranguloj kaj oficiroj de la palaco kaj la armeo, kaj fine du figuroj ĉirkaŭvolvitaj per skarlataj silkoj, tiel ke neniu vizaĝtrajto estis videbla. La paro haltis antaŭ la trono de Tan Kosis. Kiam la cetero de la procesio jam eniris kaj prenis lokon. Tan Kosis ekparolis al la paro. Mi ne povis aŭskulti liajn vortojn, sed baldaŭ du oficiroj aliris kaj forprenis la skarlatajn silkojn de unu el la paro.