Читаем Robinsono Kruso полностью

Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaŭe ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafaĵo, kiuj estas granda akiro.

De nun Дќis dujare, Д‰io prosperis al mi; sed ne estis daЕ­ronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kaЕ­zo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaЕ­ tridek troviДќas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, Д‰irkaЕ­ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laЕ­eble rekte al mia domo.

Por diri la veron, ekvidante, ke ĉiuj ceteraj kuris por lin kapti, miaj haroj stariĝis pro timo. En la rivereton li naĝis simile al fiŝo, kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ĉiuj nun ĉesigis la ĉasadon escepte du, kaj tiuj-ĉi naĝis tra la rivereto sed neniel tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la malfeliĉulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la ŝtupetaron kaj suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.

Mi signodonis al la malfeliĉa sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe mi suprenkuris por renkonti la du virojn ĉasante lin. Mi kuris al la unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.

La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkiДќis kvazaЕ­ pro sonДќado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri al li, ke mi estas amiko, mi ankaЕ­ faris Д‰iueblajn signojn, por allogi lin al mi. Fine, li venis, genuiДќis por kisi la teron, kaj poste ekprenis mian piedon, metante Дќin sur sian kapon, tio signifante ke li estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li stariДќu, kaj mi agis bone al li.

Sed restis pli multe da heroaĵo, ĉar la viro, ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Ĉe tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ĝojfrapon, ĉar estis la unua sono de homa voĉo, kiun mi aŭdas ĉiomjare de kiam mi alvenis sur la insulon.

La viro, kiun mi pafilbatis, sidiĝis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun ĝi li alkuris al la viro, kaj unubate detranĉis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ĝin antaŭ mi. Mi ne ŝatis la ĝojon pri kiu li ĝin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendanĝere kun tia homo.

Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, ĉar antaŭsento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por serĉadi.

Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo aŭ mia kaverno; tial mi disĵetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manĝaĵo. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazaŭ lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazaŭ neĝo.

Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkuЕќiДќis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur Дќin, kiel antaЕ­e. Li penis sciigi al mi per Д‰iueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin Еќatas.

Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) Д‰ar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviДќis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaДµo, Д‰ar li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed Д‰ar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.

Перейти на страницу:

Похожие книги