Читаем Robinsono Kruso полностью

Ankoraŭ, mi timis, ke mi estus kaptota de la Maŭroj; tial mi ne volis iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos naĝi surteron, kaj tiam rigardi la ĉirkaŭaĵojn. Sed kiam malheliĝis la lumo, ni aŭdis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn, blekadojn. La malfeliĉa knabo diris, ke li ne kuraĝas iri surteron antaŭ la tagiĝo. “Nu,” mi diris, “tiuokaze, ni atendu, sed, tage, povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovaĝaj bestoj.” “Tiam ni pafilos ilin,” ridante diris Zuro, “kaj forkurigu ilin.”

Mi ĝojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe dormis, ĉar, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis al la maro, por sin bani. La malfeliĉa knabo ektremis de kapo al piedoj pro la vidaĵo. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton, kaj, kvankam estis tro mallume por ĝin bone vidi, ni aŭdis ĝin blovi, kaj sciis, pro ĝia bruego, ke ĝi certe estas granda. Fine, la bruto tiom alproksimiĝis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi pafis sur ĝin, kaj ĝi naĝis alteren.

La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de mia pafilo, ŝajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serĉi freŝan fonton, por ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, ĉu la fontaj akvoj taŭgas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la botelegoj, kaj, ke li ĝin reportos plenigitan se la akvo estas bona. “Kial vi volas iri?” mi diris; “Kial mi ne estas ironta? Vi povas resti en la boato.” Kontraŭe, Zuro diris, “Se la savaĝuloj venos, ili min manĝu; sed vi forkuru.” Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. “Nu,” mi diris, “Ni ambaŭ iros, kaj se la sovaĝuloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aŭ vin aŭ min.”

Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, kaj kiun ni Дќoje kuiris kaj manДќis; laЕ­ la bona novaДµo, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaДќulojn.

Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, Д‰ar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laЕ­longirante la terbondon, ni trovos Еќipon, kiu enЕќipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaЕ­ tiam, mi sentos kvazaЕ­ libera viro. Unuvonte, mi konfidis mian sorton al la Еќanco; aЕ­ renkonti ian Еќipon aЕ­ morti.

Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nignaj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, — kiu sciis plej bone — diris, “Ne vi iru! Ne vi iru!” Tial mi direktis la boaton laŭteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis laŭ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.

Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraДµo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekiДќita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-Д‰i ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi Дќin, Д‰ar ni ne kuraДќis iri surteron al ili, nek ili kuraДќis alproksimiДќi al ni.

Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.

Ili naДќis kvazaЕ­ ili venis por sportigi. Д€iuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiДќis nian boaton; tial mi Дќin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam Дќi estis en pafspaco, mi Дќin pafis tra la kapo. Dufoje Дќi subakviДќis kaj dufoje Дќi suprenleviДќis; kaj poste Дќi naДќis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaЕ­e timis je la vidaДµo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ill tuj venis.

Ili rapidis al sia rabaДµo; kaj tordante Д‰irkaЕ­ Дќi Еќnuregon, ili Дќin sendanДќere eltiris surteron.

Ni nun lasis niajn savaДќulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaЕ­ ni etendis sin kvar aЕ­ kvin mejlojn, (6.8 aЕ­ 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.

Перейти на страницу:

Похожие книги

100 великих загадок Африки
100 великих загадок Африки

Африка – это не только вечное наследие Древнего Египта и магическое искусство негритянских народов, не только снега Килиманджаро, слоны и пальмы. Из этой книги, которую составил профессиональный африканист Николай Непомнящий, вы узнаете – в документально точном изложении – захватывающие подробности поисков пиратских кладов и леденящие душу свидетельства тех, кто уцелел среди бесчисленных опасностей, подстерегающих путешественника в Африке. Перед вами предстанет сверкающий экзотическими красками мир африканских чудес: таинственные фрески ныне пустынной Сахары и легендарные бриллианты; целый народ, живущий в воде озера Чад, и племя двупалых людей; негритянские волшебники и маги…

Николай Николаевич Непомнящий

Приключения / Научная литература / Путешествия и география / Прочая научная литература / Образование и наука