Читаем Step by Step in Esperanto полностью

632. Amik-(brun-en-kun-neni-sub‑)iĝi. Altabl-(deĉeval- ellit- elŝel- enam- enŝip- senhar- senesper- subakv- subter- surĉeval‑)iĝi. Esperantistiĝi, varmegiĝi, flavetiĝi, paliĝanto.

<p>«-ig»</p>

633. The suffix -IG = make, cause to be, render. Blankigi (or, igi blanka), to make white, whiten, bleach. Blindigi, to (make) blind. Plibeligi, to make more beautiful. Plibonigi (make better, improve) la mondon. Plialtigi (raise) la prezon.

N.B. Verbs in -igi are transitive (take a direct object).

Mnemonic. IG = make, = become. By passing a pig through a sausage-machine you make a pIG become sausIĜ.

634. -IGI = -ify in bel-(cert-divers-gas-ident-klar-mol-nul-pac- pur-sankt-sat-simpl‑)igi; ‑itate in facil-(neces‑)igi; ‑ize in utiligi.

635. In many English words the ending -en = both pli-igi and pli-iĝi. E.g., lengthen: in ŝi plilongigas la robon, and la tago plilongiĝas. Similarly: sharpen, shorten.

636. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. Antaŭparolo liberigas de postparolo. Kontentigi la katon, kaj kune!a raton. Eĉ lavo ne blankigas karbon. Vortoj sakon ne plenigas. Sakon kun truo oni ne povas plenigi. Promeso ne satigas. Ĝoja koro estas saniga, sed malĝoja spirito sekigas la ostojn. Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas igi ĝin trinki.[67] Riĉigas (onin) ne enspezo, sed prudenta elspezo. Milda respondo kvietigas koleron. Por kapti ezokon (pike), bongustigu la hokon. Senlanigu, sed ne senfeligu (felo, hide, skin).

637. Patrino: “Ĉu vi estas certa, ke vi nigrigis la okulon de Tom nur akcidente?” Ned: “Ho jes, panjo! Mi celis lian nazon.”

Profesoro: “Kio estas vakuo?” Studento: “Vakuo estas ——— Nu, mi ne povas ĝin klarigi (explain), sed mi havas ĝin en la kapo.”

“Vi petas la manon de mia filino? Plezure! Sed ĉu vi scias kudri, purigi la domon, kaj kuiri?” “Tute ne! Kial vi demandas?” “Ĉar ankaŭ la filino ne scias.”

638. Vi portas la veston kun la interno ekstere, kaj la ekstero interne. Tio estas eksterordinara! Kial vi eksterigis la internon kaj internigis la eksteron? Ne metu la eksteron internen: la ekstera flanko devas eksteriĝi. Metu ĝin eksteren, kaj internigu la internan flankon.

639. ** La patrino vokis la filon. Liaj manoj estis malpuraj. Ŝi prenis spongon, kaj malsekigis liajn manojn. Ŝi prenis sapon, kaj lavis ambaŭ manojn. La sapo ŝaŭmis (foamed, frothed). Ŝi lavis la fingrojn (nome, la dikajn, la montrajn, la mezajn, la ringajn, kaj la malgrandajn). Ŝi lavis ankaŭ la manradikojn (wrists). Ŝi prenis tukon kaj sekigis liajn manojn. Same ŝi lavis ankaŭ lian vizaĝon—la frunton (forehead), okulojn, orelojn, vangojn, nazon, buŝon, mentonon (chin), kaj kolon. Fine la filo estis pura. La patrino for-metis la tukon, la spongon, la sapon, kaj la akvon, kaj ordigis la tualetan tablon. Post du minutoj la filo denove malpuriĝis!

640. Cp. plenigi, to fill, make full, with pleniĝi, to fill, become full. Make similar pairs with the roots alt, bel, blind, ebri, fort, furioz, matur, mol, soif, and use in sentences. E.g., San: Frukta dieto sanigas la suferanton, kiu rapide saniĝas. Varm: Mi varmigas la lakton; la lakto varmiĝas.

641. With an intransitive verbal root igi forms a transitive verb. Mortigi (=igi morti), to make to die, to kill. Timigi, to frighten. Venigu kuraciston, Fetch (procure, send for, get) a doctor.

642. Modelo: La ligno brulas (burns, is on fire): la fajro bruligas (burns, consumes) la lignon. Here (and in some of the following roots) the English verb has both meanings, intransitive and transitive. Make similar pairs of sentences with the roots:

bol dorm dron fal kresk krev kur kuŝ mir okaz pas pend pens sid son sonor star sufer

643. Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas. La litero mortigas, la spirito vivigas. Laboro fortigas: ripozo putrigas. Ekzameni ne devigas (oblige one) preni. Demando ne devigas. Antaŭ mortigo de urso, ne vendu ĝian felon.

644. «Kiun vi bezonas?» «Neniun.» «Kial do vi sonorigas (ring)?» “Ĉar la butono diras „Premu!“»

“Kion signifas la mallongigo k.c.l” “Ĝi celas kredigi al aliaj, ke oni scias pli multe, ol oni efektive scias.”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Агония и возрождение романтизма
Агония и возрождение романтизма

Романтизм в русской литературе, вопреки тезисам школьной программы, – явление, которое вовсе не исчерпывается художественными опытами начала XIX века. Михаил Вайскопф – израильский славист и автор исследования «Влюбленный демиург», послужившего итоговым стимулом для этой книги, – видит в романтике непреходящую основу русской культуры, ее гибельный и вместе с тем живительный метафизический опыт. Его новая книга охватывает столетний период с конца романтического золотого века в 1840-х до 1940-х годов, когда катастрофы XX века оборвали жизни и литературные судьбы последних русских романтиков в широком диапазоне от Булгакова до Мандельштама. Первая часть работы сфокусирована на анализе литературной ситуации первой половины XIX столетия, вторая посвящена творчеству Афанасия Фета, третья изучает различные модификации романтизма в предсоветские и советские годы, а четвертая предлагает по-новому посмотреть на довоенное творчество Владимира Набокова. Приложением к книге служит «Пропащая грамота» – семь небольших рассказов и стилизаций, написанных автором.

Михаил Яковлевич Вайскопф

Языкознание, иностранные языки