3-12.
Частицы:3-13.
Дополнительное придаточное предложение присоединяется к главному с помощью союза3-14.
Иногда слова-приветствия являются усечённой формой длинной фразы, в таких случаях винительный падеж сохраняется:3-15.
Предлог может употребляться в функции приставки и называется в таком случае полуприставкой:3-16.
Приставка3-17.
Знаки препинания можно расставлять так же, как и в русском языке.— Bonan tagon, Andreo!
— Saluton, Nikolao! Mi volas konatigi vin kun Nina.
— Tre agrable. Ĉu ankaǔ vi lernas en la universitato?
— Ne. Mi laboras. Ĉu vi estas studento?
— Jes. Mi lernas kun Andreo en la sama grupo. Kio estas nova?
— Nina diris al mi, ke hodiaǔ vespere en la centra kulturdomo estas la unua leciono de Esperanto-kurso.
— Kio estas Esperanto?
— Ĉu vi ne scias? Ĝi estas internacia lingvo, facila, bela kaj riĉa. Ni povas lerni ĝin dum mallonga tempo.
— Dum kiom da jaroj?
— Necesas nur kvar-kvin monatoj por lerni la bazon de la lingvo. Nu, kiel? Ĉu vi volas lerni Esperanton?
— Jes. Kun granda plezuro. Kaj Nina?
— Ankaǔ ŝi. Kaj du knaboj Saŝa kaj Ĵenja. Ili estas ŝiaj fratoj.
3.1. Что означают следующие слова?
Malnova; maljuna; nejuna; nemaljuna; metalisto; realisto; motoristo; portretisto; aǔtomobilisto; medicinisto; radiisto; laboristino; partia; momenta; dua; hodiaǔa; jesa; longo; grando; afiŝi; sporti; lernojaro; filmaktoro; metaloĥemio; aǔtomotoro; motorvagono; sistemotekniko; triprograma; triprocenta; novmoda; muzik-pedagogia instituto; unuaklasa; scivola; scipovi.
3.2. Переведите сочетания:
diri al la kapitano; de tago al tago; miliono da faktoj; dum koncerto; dum laboro; mi ne vidis vin dum longa tempo; dum kunsido; inter ili; por knabinoj; programo por tago; romano en la franca lingvo; lerni en vespera kurso; labori kun plezuro; domo kun kvin etaĝoj; vidi sur la plano; heroo de nia tempo.
3.3. Переведите фразы:
Esperanto estas la lingvo por ni.
Por bonaj aktoroj ne estas malbonaj roloj (F. Schiller/Ŝi
ler).Kritiki estas tre facile.
Kiun daton ni havas hodiaǔ?
– Hodiaǔ estas la kvara (tago) de majo.
Kie vi lernis por esti ĥemiisto?
– Same kiel Paǔlo,
mi lernis en la Moskva universitato dum kvin jaroj.
En la bona malnova tempo.
Li diras «jes», ŝi diras «ne».
Ĉu ankaǔ vi scias, ke en la Esperanto-klubo estas interese?
– Jes, mi scias: de tempo al tempo mi estis inter esperantistoj kune kun mia frato Danielo.
Kiom da jaroj havas via fratino Helena?
– Ŝi estas malgranda, nur trijara.
Ili laboras kaj laboras, sed ili ne havas bonajn rezultojn.
Mi ne scias, kio estas necesa por havi bonajn rezultojn; mi scias nur, ke necesas tempo.
Ĉu la interleciona paǔzo estis mallonga? – Ne, ĝi estis longa.
En la unua vespero mi vidis lin, lian fratinon kaj liajn fratojn; sur lia fratino estis bela palto.
Bertalan Farkaŝ estas la unua kosmonaǔto-esperantisto.
Unue necesas voli, due necesas povi.
Bonan novan jaron al vi!
La tempo laboras por ni (W. Gladstone/Gla
dstoǔn).3.4. Переведите на эсперанто:
Лена учится в пятом классе.
Она изучает эсперанто в классе в течение трёх месяцев.
Её брат Александр тоже изучает международный язык, но на курсах в республиканской библиотеке.
Он говорит, что эсперанто – необходимый язык с оригинальной и очень лёгкой грамматикой, что изучать эсперанто – удовольствие.