Читаем Учебник языка эсперанто. Основной курс полностью

Без перевода: agiti, aǔtografo, brigado, fanfaro, improvizi, kalendaro, koŝmaro, krokodilo, loterio, masko, parodio, populara, trotuaro.

Proksima lando Esperantujo

Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraǔ sonas tendara kanto.

Ĉi-foje Esperantujo troviĝis en Baŝkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estiĝus belega bukedo – tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).

Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.

Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran aǔskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.

Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel ĉiam, verkis novajn versaĵojn, teatraĵetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldaǔa popularigo.

Ankaǔ en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto – do en la negepatra lingvo, sed ja tie ĉi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto!

Krokodilo estas ŝerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraǔ la tendara leĝo, parolas iun alian lingvon anstataǔ Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondaĉo de krokodiloj, ĉe ni preskaǔ ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Ĉu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la «lando», kie ĉiuj ĉirkaǔe parolas inter si nur en Esperanto – dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, naĝado, sunbruniĝado, dancado, en la kafejo «Verda krokodilo» – unuvorte, ĉie!

Se vi ekaǔdos la frazon «Kiam mi loĝis sur Luno…», ne tro miru: antaǔ vi estas nia tendarano. La ĉambroj, loĝitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro troviĝis sur Olimpo. Al ĉiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis aǔtografojn de Esperantujanoj.

La adiaǔa lignofajro bruladis ĝismatene. Okazis maskobalo kaj poste – elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti – ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaǔ ĉio ĉi estos transformiĝinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskiĝi venontjare aliloke. Jes, oni apenaǔ povas imagi ĉies humoron kaj emocion dum la disiĝo!

Tie ĉi ne estis rakontite eĉ pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la ĉiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malŝarĝado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.

Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos ĉion per la propraj okuloj, iĝos ĝiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la ĉefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun ĉi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do ĝis la renkontiĝo en Esperantujo!

Перейти на страницу:

Похожие книги

Письмо на английском языке: примеры, как писать (личное, деловое, резюме, готовые письма как образец)
Письмо на английском языке: примеры, как писать (личное, деловое, резюме, готовые письма как образец)

Как писать письмо на английском языке? Пособие представляет собой собрание образцов писем на английском языке, затрагивающих самые разнообразные стороны повседневной жизни. Это дружеские и деловые письма, письма – приглашения в гости и письма-благодарности, письма-извинения и письма-просьбы.Книга знакомит с этикетом написания письма на английском языке, некоторыми правилами английской пунктуации и орфографии, а также содержит справочные материалы, необходимые при написании писем.Пособие рассчитано на широкий круг лиц, владеющих английским языком в той или иной степени и стремящихся поддерживать письменные контакты с представителями англоязычных стран. Может использоваться как учебник английского языка, репетитор английского.Книга основана на ускоренных методах изучения иностранных языков.

Денис Александрович Шевчук

Языкознание, иностранные языки / Иностранные языки / Образование и наука