10-3. В именной части составного сказуемого значение творительного падежа русского языка в эсперанто передается именительным падежом без предлога: <Он был студентом> Li estis studento; <Море было голубым> La maro estis lazura; <Мальчик стал мужчиной> La knabo igxis viro; <Я встал отдохнувшим> Mi ellitigxis ripozinta; <Она осталась одинокой> Sxi restis sola; <Он только кажется простаком> Li nur sxajnas simplulo; <Счастливому все кажутся счастливыми> Al la felicxulo cxiuj sxajnas felicxaj; <Она ушла веселой> Sxi foriris gaja; <Я помню его ребенком> Mi memoras lin infano; <Я нахожу ее решение правильным> Mi trovas sxian decidon gxusta; <Она описала его умным и красивым> Sxi priskribis lin sagxa kaj bela; <Я назвал его товарищем> Mi nomis lin kamarado; <Жизнь сделала меня опытным> La vivo faris min sperta; <Веселое сердце делает лицо веселым> La gaja koro igas la vizagxon gaja.
Словообразование
10-4. Суффикс -uj- означает:
a) "вместилище": monujo <кошелек>, lavujo <умывальник>, ujo <вместилище>, <сосуд>;
б) "страна, в которой преимущественно проживает одна нация": Bulgarujo <Болгария>, patrujo <отечество>, <родина>; в этом значении чаще употребляется суффикс -i-: Bulgario или слово lando: Pollando <Польша>, Svislando <Швейцария>;
в) "плодовое дерево или кустарник": fruktujo = fruktarbo, rozujo <розовый куст>.
10-5. Суффикс -em- означает "склонный к чему-либо, любящий что-либо": laborema <трудолюбивый>; forgesema <забывчивый>; silentema <молчаливый>; helpema <отзывчивый>; emo <склонность>, <влечение>; mi emas <мне хочется>; Mallaboremaj homoj cxiam deziras ion fari (L. Vauvenargues/VovenArg).
10-6. Суффикс -ind- означает "достойный, заслуживающий": mirinda <удивительный>; memorinda <достойный памяти>, <памятный>; dankinde <достойно благодарности>; indo <достоинство>; Ne indas ecx paroli pri tio! <Не стоит даже говорить об этом!>; La vivo estas belega kaj mirinda (V. V. Majakovskij); Kio ne estas leginda pli ol unu fojon, tute ne estas leginda (K. Weber/VEber) <Что не заслуживает прочтения более одного раза, совершенно не заслуживает прочтения>.
10-7. Приставка mis- означает "ошибочность, неправильность, неуместность": misauxdi <ослышаться>; miskompreno <недоразумение>; misfaro <проступок>; Ekde la junaj jaroj lernu pardoni misfarojn de la proksimulo kaj neniam pardonu viajn misfarojn (A. V. Suvorov).
Словоупотребление
10-8. Слово bonvolu требует после себя глагола с окончанием -i: Bonvolu fari tion rapide.
Текст
Cxu vi parolas Esperante?
- Pardonu, sinjoro, mi vidas sur via vesto insignon kun verdkolora steleto. Cxu tio signifas, ke vi parolas Esperante?
- Jes, efektive. Sed bonvolu paroli nerapide, cxar mi estas esperantisto-komencanto.
- Mi estas el Italujo. Mi estas partoprenanto de la internacia scienca kongreso.
- Mi legis pri gxi en la jxurnalo "Izvestija" kaj en la revuo "Ogonjok".
- La kongreso dauxras jam kvin tagojn. Venis diverslandaj personoj el cxiuj partoj de l' mondo... Kiu estas via nomo, sinjoro?
- Bonvolu nomi min ne sinjoro, sed kamarado aux samideano. Mia nomo estas Andreo.
- Mi tre gxojas, ke mi povas konatigxi kun rusia esperantisto. Mi nomigxas Georgo.
- Cxu vi estas en nia cxefurbo unuafoje?
- Jes, gxuste. Tamen mi esperas ree veni en Rusion kiel turisto meze de la venonta jaro. Tiam mi estos mastro de mia tempo, mi povos trankvile pririgardi diversajn angulojn de via grandega lando, konatigxi ankoraux pli proksime kun via pacema kaj amikigxema popolo.
- Cxu vi parolas ruse?
- Bedauxrinde, ne. Kvankam mi iomete studis la rusan lingvon, tamen mi ne komprenas gxin suficxe. Ecx la itala-rusa frazlibro, kiun mi prunteprenis antaux la forveturo, ne multe helpas min.
- Kiel do vi trovas vojon en Moskvo?
- Kun malfacilo. Ekzemple, antauxhieraux mi longe sercxadis mian hotelon. Poste evidentigxis, ke mi devojigxis: en iu malrekta strateto mi erare iris ien en alian flankon. Nu, miaj samgrupanoj ridegis pri mi! Jen al kiaj misajxoj alkondukas nekonado de la lingvo!
- Cxu vi multon vidis en Moskvo?
- Suficxe multe, cxar mi estas fru-levigxema. Ekzemple, mi vidis Kremlon, katedralon de Vasilij Blajxennij, Rusian Sxtatan Bibliotekon, Grandan teatron, metroon, hotelon "Kosmo", televidan turon en Ostankino, Tretjakovan bildgalerion, parkon de kulturo kaj ripozo "Gorjkij", stadionon en Lujxniki, cirkon, centran domon de literaturistoj, novajn logxdistriktojn Jasenevo, Cxertanovo, Birjulovo kaj, certe, Moskvan Esperanto-klubon.
- Tamen vi sukcesis vidi multon!
- Ne tre. La cxefa celo de mia vojagxo estas la kongreso. Do mi klopodas utiligi la tempon cxefe por auxskulti prelegojn, diskuti dum kaj ekster kunsidoj kun spertaj specialistoj-kongresanoj pri la evoluo de nia scienco. La kongreso estas grava evento, kaj necesas plene utiligi gxin, cxu ne?
- Vi pravas. Sekve, vi estas okupita cxi tie?
- Certe, tre okupita... Cxu vi deziras cigaredon?
- Dankon, mi ne fumas.
- Se ne, do ne... Cxu vi kolektas ion?
- Jes, bildkartojn pri montoj. Mi ekkolektis ilin post mia neforgesebla turista marsxo en Kauxkaza montaro.