Читаем El vivo de ĉukĉoj полностью

<p>Vasilij Eroŝenko. El vivo de ĉukĉoj </p>

Blindaj ĉukĉoj (du skizoj)

Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaŭ min, vojaĝante al la lando de ĉukĉoj (aŭ ĉukotoj), estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj en tiuj malproksimaj arktaj regionoj.

Per la sama vaporŝipo, kiu portis min al la ĉukĉa kulturbazo, estis ĵus reveninta Vladivostokon fama okulkuracistino, pasiginta tutan jaron en la regiono ĉirkaŭ la markolo de Bering, kuracante kaj studante la okulmalsanojn de la loĝantaro de la Tundro. La statistika materialo kolektita de ŝi ne estis ankoraŭ prilaborita, sed eksciinte, ke mi estas membro de VOS [1], ŝi rakontis al mi jenon:

La stato de la tundra loĝantaro koncerne okulmalsanojn estas multe pli bona, ol oni pensas pri ĝi en centraregistaraj rondoj. Farinte individuan ekzamenon de okuloj al sesmil loĝantoj, ŝi diris, mi trovis du aŭ tri tute blindajn personojn. Teni ĉi tie konstantan okulkuracistan servon estus troa lukso por ni. Laŭ mia opinio, bona kuracisto por veneraj malsanoj estus ĉi tie multe pli utila.

Dum mia sesmonata restado en tiuj regionoj, mi ĉie kaj ĉiujn demandis pri la blinduloj en la Tundro, kaj kun du el ili mi konatiĝis persone. Kvankam la vilaĝetoj de la indiĝenoj estas disĵetitaj kun distancoj de cent, eĉ de mil kilometroj unu de la aliaj, la ĉukĉoj bonege konas siajn samtundranojn, multe pli bone ol ni konas niajn samvilaĝanojn. Ili do ĉiuj konas siajn blindulojn, kaj ekkriante sian «kakume; kakume» (ho, granda miro!) ili volonte rakontis al mi pri ili.

Unua skizo: Filip Onkudimov

1.

Kiam mi ekkonis lin (julio, 1929), li havis dudekkvar jarojn. Li devenis de nun elmortinta ĉukĉa gento, jukagiroj [2], unu el la malmultaj gentoj, kiujn rusaj misiistoj sukcesis kristanigi. Ne multe da bono kunportis kun si en Kamĉatkon kaj Ĉukotlandon niaj rusaj misiistoj. Kune kun la kredo je Kristo ili instruis al la indiĝenoj fari bieron kaj brandon kaj festi, senfine manĝegante, kaj drinkante, krom la sennombraj tagoj de same sennombraj sanktuloj ankaŭ naskiĝajn, baptajn, edziĝajn, mortajn kaj multajn aliajn tagojn. La gentoj akceptintaj kristanismon kaj rusigitaj de misiistoj kaj kozakoj komencis rapide elmortadi, kaj nun kelkaj el ili nombras apenaŭ dekon da samgentanoj. La jukagiroj, ekzemple, laŭ la statistiko de la jaro 1912-a nombris nur dudekkvar personojn.

Filip naskiĝis en malgranda vilaĝeto ĉe la kunfluo de du grandaj riveroj Belaja kaj Anadir, tricent kilometrojn de la enfluo de Anadir en la anadiran golfon, kie situas la ĉefa administra loko, nun ankaŭ nomata Anadir. Li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo, sed eĉ nun li ankoraŭ iom vidas. Kian malsanon li havas, mi ne bone scias. Laŭ liaj vortoj, iu vualo ĉiam pli kaj pli dense, pli kaj pli dike, pli kaj pli firme kovras la okulojn, kaj ĉiu nova tago iĝas pli senluma ol la antaŭa, pli malgaja — ĉiu nokto iĝas ĉiam pli nigra ol la antaŭa, pli senkonsola, kaj la tuta vivo pli malhela kaj peniga. Interese estas, ke liaj parencoj kaj najbaroj neniam konsideris lin blinda. Ili certe vidis, ke liaj okuloj iel malsanas, sed, laŭ ilia opinio, tio ne donas al li rajton foriĝi de la ĉiutagaj taskoj, de la konstanta batalo porviva kontraŭ la senindulga Tundro. Ili provis lin kuraci siamaniere. Unue li konsultis popon (rusa pastro). Tiu donis iom da akvo sanktigita dum la festo de Sankta Epifanio. Ĝi ne helpis. La popo donis iom da sankta oleo el la lampiono pendanta antaŭ la ĉef-ikono de la malgranda, mizera preĝejeto. Ankaŭ ĝi ne helpis. La popo diris:

«Preĝu al Kristo, al Dipatrino kaj al la sanktuloj. Kisadu iliajn ikonojn».

Kaj Filip preĝadis kaj kisadis la ikonojn, sed ili estis lignaj kaj mizere ornamitaj per kupro kaj plumbo. Kelkaj estis grizaj, aliaj tute nigraj, trafumiĝintaj, trapolviĝintaj per jarcenta fumo kaj polvo — ili tute ne emis mirakli. Eĉ la popo mem, eĉ la plej fervoraj kredantoj atendis nenian miraklon de ili, sed Filip atendis: li ja vidis tiel malbone.

Kelkaj idolanaj amikoj konsilis, laŭ sia kutimo sur la Tundro, ke oni punu per vergoj la diojn (ikonojn), por ke ili pli zorgu pri la teraj aferoj de siaj adorantoj; sed la proponon oni malakceptis, ĉar tro mizeraj kaj nemiraklemaj aspektis la ikonoj. La popo diradis sopirante:

«Se vi povus iri Rusion! Tiam certe... Kelkaj ikonoj tie estas ornamitaj per oro kaj arĝento, per multekostaj juveloj; antaŭ ili tage kaj nokte brulas seninterrompe dekoj kaj centoj da multekostaj lampionoj kaj miloj da kandeloj, el kiuj multaj pezas po unu pudo (16 kg). Tiaj ikonoj, ekzemple la "tverskaja-Dipatrino" en Moskvo, estas certe pli miraklemaj ol niaj simplaj. Kaj tie estas multaj sanktuloj: Sergeo apud Moskvo, Mitrofano en Voroneĵ, Josaf en Belgorod kaj multaj centoj da ili en kievaj katedraloj. lliaj korpoj ne putriĝas kiel la niaj multepekaj, kaj kuŝas ili kviete en riĉege ornamitaj ĉerkoj, kovritaj per silkoj orbroditaj. — Nu do, ili ankoraŭ estas tre miraklemaj».

2.

Перейти на страницу:

Похожие книги