Kvankam tio estis sekreto al la popo, Filip estis kondukata de siaj idolanaj amikoj al ilia ŝaman
(idolana pastro). Tiu ekbatis la sanktan tamburinon, prononcis nekompreneblajn, sed terurajn vortojn kaj ree tamburis kaj duonkantis misterajn magiaĵojn. Poste li multe rakontis pri kelja (diabloj). La kelja estis raso de gigantoj vivintaj antaŭe laŭ la bordo de la glacia maro. Ili kaptadis fiŝojn, ĉasadis rosmarojn kaj fokojn, sed pli ofte homojn, kiujn ili manĝis kun granda ĝuo kaj tute nekuiritajn. Post kiam la homo ekhavis pafilon, la raso de kelja malaperis, iĝis nevidebla. Sed ne multe profitis la homo per ĉi tiu ŝanĝo: malsano, doloroj kaj diversaj malfeliĉoj estas la sama kelja, kiu nevidate alsuĉiĝas al la homo, kaj turmentas lin.La ŝaman
ne helpis, ne helpis la sankta tamburino, ne helpis eĉ la oferita cervo, ĉar tro firme alsuĉiĝis iu kelja al la malfeliĉa Filip.Rusaj kuracistoj konsilis:
«Iru Rusion! Tie, en la malproksima Vladivostok, tie, en la preskaŭ neatingeble malproksima, mistera Moskvo, loĝas kuracistoj, kiuj okupas sin nur pri okuloj. Ili nepre helpos».
Sed por iri tien, ĉu al la kuracisto, ĉu al la miraklemaj ikonoj aŭ sanktuloj, oni bezonas monon, multegon da mono. Kaj malgraŭ tio Filip decidis perlabori ĝin.
3.
La ĉefa vivnutrilo de la Anadiranoj estas fiŝkaptado. Kaj ili kaptadas ekskluzive keta
-n (speco de truto).En la komenco de julio sennombraj armeoj da keta
, en seninterrompaj, regulaj kolonegoj moviĝas el la profundaĵoj de la Pacifika Oceano al Anadir kaj iras kontraŭflue centojn da mejloj supren en ĉi tiu potenca riverego ĝis ĝiaj preskaŭ tute nekonataj fontoj por tie meti la frajon. Dum tiu ĉi tempo neniu plu dormas, neniu plu rajtas dormi aŭ ripozi. Oni kaptadas la fiŝojn per ĉiuj iloj kaj rimedoj: per retegoj, retoj, retetoj, eĉ simple per nudaj manoj; oni kaptas ĝin kuniĝante tutgente, tribe, vilaĝe, familie kaj tute solule; oni kaptas ĝin flosante en boatoj kaj boatetoj, barante la riveron per digoj kaj palisaroj, vadante en longaj botoj apud la bordo kaj eĉ senmove sidante ĉe la akvo. Oni kaptadas fiŝojn tage kaj nokte, tute forgesante pri manĝo kaj dormo. La ĉiam alie apatia kaj mallaborema Anadirano iĝas dum tiu tempo vigla, energia, sprita kaj inventema.La kaptitajn fiŝojn oni tuj tranĉas, apartigas la frajon por kaviaro, forigas malbezonajn internaĵojn kaj ree lavas kaj tranĉas apartigante diversajn partojn de la fiŝkorpo por diverspezaj specoj de fiŝviando: balik
(dorspartoj), bojuŝka (ventropartoj) ktp. La fiŝon oni tuj salas, sekigas en la sunbrilo, fumaĵas super fajro, enfosas en la teron por prepari jukola (hundmanĝaĵo). Laboras ĉiuj: viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj — laboras eĉ tri-kvarjaraj infanoj, laboras ankaŭ centjaraj maljunuloj.Dum kelkaj tagoj daŭras la unua majesta ĥod
(irado) de la keta. Post iom da tempo ĝin sekvas la dua, malpli nombra ĥod, kaj ankoraŭ post kelkaj tagoj la tria, ankoraŭ malpli multnombra.Dum ĉi tiuj tagoj, dum ĉirkaŭ unu monato, la indiĝenoj devas provizi sin por la tuta jaro kaj ne nur sin, sed ankaŭ siajn hundojn, da kiuj ĉiu el ili havas tre ofte kelkajn dekojn, ne malpli ol dek aŭ dek du, unu uprjaĵka
(la nombro da hundoj necesaj por treni unu narta-n, indiĝena glitveturilo). Ili ankaŭ devas havigi la bezonatan kvanton da fiŝoj por rusaj komercistoj, kiuj donos al ili interŝanĝe farunon, manufakturaĵojn, teon, sukeron kaj la plej necesan por la vivo: tabakon, kaj la plej deziregindan en la vivo: vodka (rusa brando). Ili ankaŭ devas prepari la fiŝojn por lamut-oj kaj kakjak-oj (kamĉatkaj cervobredantaj gentoj), kiuj liveros por ili interŝanĝe cervofelojn por ilia kuĥljanka (supra vesto), konaeti (felpantalono) ktp., ktp.Dum ĉi tiuj tagoj Filip laboris ne nur kiel ĉiu por dek homoj, sed por dudek, kaj neniu plu rimarkis, ke li vidas malbone, kaj al Filip mem ŝajnis, ke en ĉi tiuj tagoj li vidas dekoble pli bone ol ordinare. Li laboris kun malespera obstineco, sciante, ke lia laboro estas bezona krom por ĉio cetera, ankaŭ por la efektivigo de la longega vojaĝo al la misteraj lokoj.
Liaj multnombraj parencoj, amikoj kaj konatoj volonte akceptadis lin en la plej profitodonajn laborejojn, kie partoprenas la plej spertaj fiŝkaptistoj.
Kaj efektive li perlaboradis multe pli ol siaj fratoj, kuzoj kaj nevoj, sed la perlaborita mono iel per si mem trafluis inter la fingroj, trakribliĝis tra la multaj poŝoj de liaj sennombraj parencoj, ĉar ili tre amis lin. Ĝis la komenco de nova fiŝsezono Filip ĉiam estis tute senmona. Sed oni denove vokis lin de ĉiuj flankoj en vere plej profitodonajn laborejojn, ĉar ĉiuj lin amis, ĉiuj lin estimis.
4.