La tutan nokton mi sidis ĉe la ŝaktabulo, movis kaj removis la figurojn GPUe parolante pri la rolo kaj la celo de ĉiu el ili en la problemo. La respondoj estis ĉiam sagace dusencaj, aludante multon, klare dirante nenion. Kaj tiu inkubo daŭris ĝis la mateno. Rekonsciigis min bruo ĉe la pordo. Mi eksaltis en nekomprenebla timo. La ĉambron enkuregis Taŭrulkotl. Kiel iam en la tago de la memorinda eksplodo, li ploris kaj kriis ĉiam parolante nur ĉukĉe, sed nun mi ĉion komprenis, ĉion ĝis la lasta vorto. Kun larmoj li rakontis: «Ĉiuj kredas, ke mi strangolis lin, sed vi devas scii la veron: li strangolis sin mem sen ies helpo. Kaj poste, por sciiĝi ĉu li estis vere bona aŭ malbona homo, ili metis lian korpon sur monteton, malligis ĉiujn hundojn en la najbaraĵo kaj observis ilian konduton. Ĉiu ja scias, ke hundoj neniam tuŝos la korpon de homo malbona; sed nun la hundoj ekkuris kiel diabloj kaj rekte sur la monteton. En unu momento ili disŝiris je pecoj la korpon de la timiga blindulo, kaj ĉiuj povis konvinkiĝi propraokule, ke li estis vere bonega homo».
Apenaŭ li finis sian rakonton, mian kapon tralumis subita ideo:
«Taŭrulkotl, la reĝon matas simpla soldato, ŝanĝante sin je ĉevalo! Rigardu!»
Kaj mi ĵetis min al la ŝaktabulo, kaj nur tiam rimarkis, ke la tabulo estis malplena, ke la figuroj la tutan nokton dormetis trankvile en sia kesteto.
«
Mi ĝojis, mi eĉ ekkantis la laŭmodan tangomelodion: «Sub varmĉiel' en Argentino, en lando de la belvirino...»
Frapinte la pordon, la ĉambron envenis la kuiristino. Ŝi alportis por mi la matenmanĝon. Mi estis konsternita, ĉar laŭ la kutimo de la bazo ĉiuj bazanoj manĝis komune en la manĝejo.
«Ne miru, Kakume», — diris patrine mia ĉiam gardema protektantino. — «Mi parolis kun nia malsanuleja flegistino pri ia kuracilo por vi kontraŭ la sendormeco, kaj ŝi responde aludis multsignife, ke eble la plej bona kuracilo por vi estus manĝi sola en via ĉambro. Ŝi diris plu nenion, sed mi nun suspektas, ke la eŭrope edukita ĉarlatano ĉiutage, nerimarkite por ĉiuj, kaj utiligante vian blindecon, miksadis ion en viajn manĝaĵojn, por kaŭzi al vi sendormecon. Kiel ajn, ni nenion perdos, se vi dum kelkaj tagoj manĝos ĉe vi sola. Ĉiujn klopodojn mi prenos sur min. Neniun oni povas konfidi nun».
Mi interrompis ŝin: «Hodiaŭ estas tago de paciĝo: Nerulteng, mia blinda amiko, jam mortis, kiel tion postulis viaj planoj de sendanĝereco. Nun li povas preni sur sin ĉiujn kulpojn kaj pekojn de la bazo».
Ŝi diris nenion.
La bazo festis, karnavalis. La eŭrope edukita finfine trovis la solvon por la trimova problemo: la reĝon matis la simpla soldato iĝante ĉevalo. Li ricevis la premion, du botelojn da bonega konjako kaj multajn aldonajn je sia propra kalkulo por celebri sian venkon, kaj la bazo festenis brue, ebrie, sobre.
La kuiristino alportis al mi la vespermanĝon. «Imagu!» — Ŝi kriis: «Kia implikaĵo! Kia saltomortalo! Anstataŭ la senpeke pura folio, la eŭrope edukita friponego subŝovis al la GPU la nomliston de la tundraj amikoj. Inter ili mi vidis la nomon de la bazestro, la vian kaj la mian. En GPUejo nepriskribebla tumulto; denove oni planas amasajn arestojn. Sed mi volas finigi por ĉiam ĉi tiun arlekenadon».
La bazo festenis, karnavalis. Ekdormante mi havis ĝojan certecon, ke la kuracisto mismezuris la dozon por mi, kaj mi estis tre dankema al li, ĉar tiamaniere estis farita la lasta movo kaj la problemo solviĝis tiel simple. Tra la dolĉega duonsonĝo, mi aŭdis ankoraŭ la kuiristinon senbrue engliti mian ĉambron. Sin sekvis ankaŭ senbrue la bazestro kaj la GPUestro. Mia ĉiam bonkora protektantino nun flustris: «Mi ĉiam suspektis, sed nun mi estas certa». Pri kio ŝi estis certa, mi jam ne aŭdis, ĉar mi endormiĝis... Mi malestiĝis... Mi mortis.
Ĉukĉa idilio
(Rakonto de ĉukĉo)
Sub la suno dormas granda maro; ĉe la maro dormas mi malgranda... La granda maro sonĝas — kaj ĝian sonĝon sonĝas ankaŭ mi.
La maro sonĝas: bajdaro
[8] flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo. En la bajdaro sidas homo. Li fumas pipon kaj ridetas. Ne plaĉas al la maro — sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo, kaj la homo ridetas...Ekplaŭdis ĝi per ondo kolera. La homo fumas kaj ridetas — ekmontras li perfingre dekstren, — bajdaro lia flosas dekstren; ekmontras li maldekstren, — maldekstren turniĝas ĝi, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo.
La maro ekkoleris: ĝi sendas ondon post ondo, ondegon post ondego. La homo fumas pipon kaj ridetas, bajdaro lia flosas pluen.
La maro sendas nun glacian monton. Premiĝas la bajdaro al la monto kaj kune ili flosas pluen, maldekstren, se maldekstren montras fingro estra, kaj dekstren, se ĝi montras dekstren.